Al la enhavo

vortaro de esprimoj

de crescence, 2009-aprilo-07

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 07:51:18

Saluton,

En franca, kiel en ĉiuj lingvoj mi opinias, estas multegaj esprimoj/frazaranĝoj/parolturnoj, malfacile tradukeblaj en Esperanto.

Ĉu ekzistas vortaro pri tio ?

Dankon

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 08:26:04

crescence:Saluton,

En franca, kiel en ĉiuj lingvoj mi opinias, estas multegaj esprimoj/frazaranĝoj/parolturnoj, malfacile tradukeblaj en Esperanto.

Ĉu ekzistas vortaro pri tio ?

Dankon
Mi dubas ke tiaj vortaroj ekzistas. Tamen ankaŭ mi dezirus tian. Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto. Kelkajn tiajn parolturnojn mi fakte trovas en mia sveda-eperanta vortaro, serĉante iun ĉefan vorton de la esprimo. Alia malfacilaĵo estas ke dialogoj en tiu romano estas en dialekto, kaj pro tio la traduko nepre perdas multe de la karaktero de la origino teksto.

Mi pensas tamen ke ambaŭ tiuj malfacilaĵoj estas ĝeneralaj en ajna tradukado, ĉu ne?

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 09:54:40

AlfRoland:Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto.
Kio estas "sveda romano" ? Mi opinias tion, ke ne estas la nacia lingvo de Svedio.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 09:58:48

crescence:
AlfRoland:Por ekzerci mi provas traduki svedan romanon al esperanto.
Kio estas "sveda romano" ? Mi opinias tion, ke ne estas la nacia lingvo de Svedio.
Sal'!

Lingvo estas la sveda. Romano estas libro sal.gif

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 10:24:59

Eble interesus vin:

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1388
Ilustrita frazeologio, Sabine Fiedler

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7841
Esperanto - lingvo de kulturo kaj personeco, Aleksandro S. Melnikov

http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8030
Vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto, Aleksandro S. Melnikov

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 12:10:03

AlfRoland:
Sal'!
Lingvo estas la sveda. Romano estas libro sal.gif
Dum mia rapida legado, mi interŝangis la literon "o" kontraŭ "a" !!! Mi komprenis "sveda romana lingvo" !!! Mi miris pro norda lingvo romana ! Eraro el komencanto...

Mi petas pardonon de vi.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 12:13:38

Dankon, russ, pro la retadresoj. Mi tuj vizitos tiujn paĝarojn.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 16:48:42

crescence:
AlfRoland:
Sal'!
Lingvo estas la sveda. Romano estas libro sal.gif
Dum mia rapida legado, mi interŝangis la literon "o" kontraŭ "a" !!! Mi komprenis "sveda romana lingvo" !!! Mi miris pro norda lingvo romana ! Eraro el komencanto...

Mi petas pardonon de vi.
Ankaŭ ekzistas interesaj libroj de Cherpillaud: "Tiel diru" kaj "Kiel diri?" kun multegaj esprimoj kaj proverbecaj dirmanieroj.

Kaj mi posedis ankaŭ alian libreton interesan "Laŭ la fluo de l' parolo" se mi bone memoras la titolon. Ankaŭ tre utila.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 18:15:15

le_chaz:
Ankaŭ ekzistas interesaj libroj de Cherpillaud: "Tiel diru" kaj "Kiel diri?" kun multegaj esprimoj kaj proverbecaj dirmanieroj.

Kaj mi posedis ankaŭ alian libreton interesan "Laŭ la fluo de l' parolo" se mi bone memoras la titolon. Ankaŭ tre utila.
Kie trovi tiujn librojn ? Kiuj eldonejoj ? Mi nenion trovas per interreto. Dankon !

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 04:57:16

crescence:
le_chaz:
Ankaŭ ekzistas interesaj libroj de Cherpillaud: "Tiel diru" kaj "Kiel diri?" kun multegaj esprimoj kaj proverbecaj dirmanieroj.

Kaj mi posedis ankaŭ alian libreton interesan "Laŭ la fluo de l' parolo" se mi bone memoras la titolon. Ankaŭ tre utila.
Kie trovi tiujn librojn ? Kiuj eldonejoj ? Mi nenion trovas per interreto. Dankon !
http://katalogo.uea.org/ havas multajn librojn. Iuj libroj ne plu haveblas tie, do provu libroservojn de Esperantaj landaj asocioj, ekzemple de via lando, aŭ de Usono ( https://esperantousa.hypermart.net/retbutiko/ ). Aŭ iru rekte al eldonejo; estas listo http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-e...

Reen al la supro