Al la enhavo

La kontraŭdiro en «Gerda Malaperis!»

de jchthys, 2009-aprilo-24

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 16:09:41

Saluton, samideanoj.
Mi ĵus finis legi la libreton de Claude PIRON, «Gerda Malaperis!». Kaj la aŭtoro diris post la fino tiel:
Claude PIRON:Postparolo

NOVA MISTERO!
KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,

Vi legis ĉi tiun aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ĉio finiĝis bone.
Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas?
Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontraŭon.
Vi ne rimarkis, ĉu vere? Bedaŭrinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas.
Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp.
Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj esprimmanieroj de Esperanto pli bone metiĝos en vian
kapeton...
Nu, mi ne volas relegi la libron, ĉar mi ne pensas ke estas bonega kiel literaturo (kvankam ĝi ja estas bona kiel instruanto). Mi volas legi ansataŭe William AULD aŭ eble alian verkon de PIRON.
Do, ĉu iu, kiu legis la libron kaj eltrovis la kontraŭdiron, povus diri ĝin al mi?
Dankon!

tommjames (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 16:14:16

jchthys:Saluton, samideanoj.

Vi povas legi pri tio en la jena forumfadeno ĉe JEB:

http://www.jeb.org.uk/forumoj/index.php?t=msg&go...

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 16:29:43

Dankege! Estas ja mirinda, ke oni trovis la eraron malintence.

tommjames (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 16:41:06

Mi supozas ke mi devus doni esperantigon de la eksplikaĵo, por tiuj kiuj ne komprenas la anglan.

ATENTU! Se vi ne volas legi ĝin, ne rigardu malsupren!
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.

.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
Ĉirkaŭ la fino de la libro, oni emfazas kiel riĉa estas Gerda (aŭ, almenaŭ, ŝia familio). Ekzemple ili pagas por la flugbiletoj por Linda kaj Tom kaj ĉiuj, ĉar ili supozeble havas tiom da mono ... Sed, plifrue en la teksto, estas skribita ke policisto parolas al sia edzino pri eblaj kialoj por la forrabo de Gerda. Li intence diras ke ŝi *ne* estas riĉa, kaj neniu do forrabus ŝin por eldevigi monon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-24 16:46:37

Por tiuj kiuj ne legas anglan, jen la solvon:

En la lastaj ĉapitroj de la libro, la savantoj povas vojaĝi flugmaŝine kaj alie, ĉar la familio de Gerda estas riĉega kaj pagas por ĉiuj. Sed pli frue en la libro policisto diras ke la kaptistoj ne kaptis Gerda pro liberiga mono, ĉar Gerda ne[/k/ estas riĉa!/color]

Reen al la supro