Al la enhavo

laŭ vi...

de crescence, 2009-junio-11

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-11 16:02:26

Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?

- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko pri la lingvo, de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?

le_chaz (Montri la profilon) 2009-junio-11 16:19:56

crescence:Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?

- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
Laŭ mi la respondo simplas: superas la lingvoj, kiuj estas portataj de la plej forta ekonomia potenco. Ankaŭ estas aliaj faktoroj, sed tiu ĉi estas dediciga.

Ĝuste pri tio estas artikolo en la ĉi monata numero de "La Ondo de Esperanto". Se mi sukcesos retrovi la ekzempleron, kiun mi havis, mi sendos pliajn indikojn el ĝi okulumo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:31:45

crescence:Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?

- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko pri la lingvo, de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
ĉar Francio rifuzis agnoski Esperanton kiel internacia lingvo ĉe Ligo de Nacioj en 1923 jaro shoko.gif
Alie franca lingvo estus anstataŭita ne de la angla sed de Esperanto sal.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:38:44

Kaj tiam la Ligo de nacioj estus pli forta, kaj povus antaŭhaltigi la duan mondmiliton, kaj ĉio estus bona. Ĉu?

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:49:13

Rogir:Kaj tiam la Ligo de nacioj estus pli forta, kaj povus antaŭhaltigi la duan mondmiliton, kaj ĉio estus bona. Ĉu?
Jes! sal.gif

gyrus (Montri la profilon) 2009-junio-14 18:52:02

Mi pensas ke malfacileco ne estas parenca al la internacia lingvo grande. Al mi, la forteco de la registaro ŝajnas difini la popolecon de sia lingvo. Grekio estis la plej forta en eŭropano, sed nun Ameriko estas la plej forta kaj anglio estas la plej popola.

Heliogabalus (Montri la profilon) 2009-junio-16 04:31:11

Laŭ mi, la kialoj estis politikaj, ne lingvistikaj. La ekspansio de la Brita imperio kaj la ekonomika povo de Usono investis la angla kiel lingua franca.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-junio-17 13:09:11

Mi retrovis la artikolon de la "Ondo de Esperano" rideto.gif

Ĝi prezentas la jenan tabelon, kiu vicigas lingvojn "laŭ la naciaj produktoj en la mondo":
  • angla - 34,5%
  • japana - 8,1%
  • germana - 7,8%
  • hispana - 7,1%
  • ĉina - 5,3%/6,9%
  • franca - 5,9%
  • itala - 3,9%
  • portugala - 2,8%
  • rusa - 2,63%
  • araba - 2,5%
Dua listo montras alian vicon "laŭ la aĉetpove ekvilibrigita nacia produkto". Tiu ĉi pli bone respegulas la respektivajn pezojn de la lingvoj:
  • angla - 24,7%
  • ĉina - 13,14/17,8%
  • hispana - 7,2%
  • japana - 6,0%
  • germana - 4,5%
  • franca - 3,6%
  • portugala - 3,15%
  • rusa - 3,07%
  • araba - 2,84%
  • itala - 2,61%
Tiuj ciferoj helpas kompreni kial la angla estas tiel vaste uzata kiel internacia lingvo, ĉu ne? Kaj ankaŭ interese estas la vico de la ĉina, kiu pli kaj pli gravas.

lietpol (Montri la profilon) 2009-junio-18 08:56:04

Mi ankaŭ pensas, ke ĉefaj kialoj estas ne lingvistikaj, sed ekonomiaj: kiel diras la germana proverbo: "Wessen Brot ich ess, dessen Lied ich sing" ("Kies panon mi manĝas, ties kanton mi kantas")

Sed por respondi aliajn viajn demandojn:

> ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- Jes, antaŭ ĉio je la komenco de lernado.

>- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj >homoj ?
Nun jes, sed tiam, kiam la angla anstataŭis la francan, ĝi ne estis parolata de pli multaj loĝantoj de la mondo.

>- ĉu ĉar la politiko pri la lingvo, de >anglaj registaroj estis pli bona ol la
>francujpolitiko ?
Ĉu vi vere kredas je tio? El ĉiuj landoj en la mondo mi konas nur Francion, kie oni malferme parolas pri la fortigo de la rolo de sia lingvo en la mondo. Mi, persone, oponus tutan provon reigi la francan lingvon monda. Ne nur Esperanto, sed eĉ la angla estas (laŭ mia persona opinio) pli bona solvo. Eble.. mi ankaŭ preferus, ke tuta mondo parolu la litovan aŭ polan, sed mi ne scias, ĉu tio plaĉus al vi. Do, kial la franca kaj ne iu alia lingvo?

>- ĉu alia respondo ?
Jes! Rigardu, kio okazas nun kun la angla lingvo. Ĝi faciliĝas, malpuriĝas. Hodiaŭ la ĉiuj internaciaj konzernoj (ekz. IBM) kaj internaciaj organizacioj (ekz. la UE) uzas la anglan kiel pontan lingvon, sed inter iliaj reprezentantoj estas nur malmultaj anglalingvaj denaskaj parolantoj! Do, se oni legas iun anglalingvan dokumenton, oni povas esti certa, ke ĝi ne estis kontrolita de iu denaska anglalingva parolanto! En Novjorko, la simbola loko de la "usona imperieco" en la mondo, 48% da loĝantoj naskiĝis eksterlande!
Mi pensas, ke la francoj neniam permesis, ke alilandanoj "kontrolu" la kvaliton de la franca lingvo. Sed tio okazas nun kun la angla. Ĝi iĝas eble malpli bela, sed multe pli facila, vera "English Esperanto" aŭ "Pidgin English". Pro tio, ne eblas diri, ke la angla lingvo apartenas nur al angloj aŭ usonanoj, ĝi apartenas al tuta "globaligita" mondo.

Melequíades (Montri la profilon) 2009-julio-05 21:31:34

crescence:Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?

- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko pri la lingvo, de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
Mi rifuzas la koncepton de "internacia lingvo" ĉar lingvo funkcias inter homoj, ne inter nacioj. Por paroli kun homo el alia lando necesas ke ambaŭ konu saman lingvon, kaj multaj lingvoj estas uzataj inter homoj de malsamaj nacioj. Por paroli kun eksterlandano necesas unu el la lingvoj kiujn la alia homo povas koni. Kaj en tiuj kazoj mi preferas Esperanton, sed mi ne volas trudi ĉi tiuj kriterion al aliaj homoj. Multaj aliaj homoj preferas la anglan, tute respektinde. Sed mi ankaŭ aŭdis rusojn kaj hispanojn interparolantaj per la franca.

Mi supozas ke la angla estas la plej multe disvastiĝanta lingvo en la mondo, kaj tial multaj homoj investas monon kaj penon por scipovi ĝin, ĉar tiel ili povos paroli kun multaj homoj.

Kial la angla anstataŭis la francan kiel dominantan lingvon internacinivele? La radikoj povas kuŝi en la 19a jarcento, kiam la Brita Imperio estis la unua potenco en la mondo, kaj tial disvastiĝis la angla tra la tuta planedo. Kaj en la 20 jarcento la unua potenco estis (kaj ankoraŭ estas) Usono, kaj tial la angla ankoraŭ disvastiĝis pli multe.

Reen al la supro