Al la enhavo

loko de la adjektivo en via lingvo

de crescence, 2009-septembro-30

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Sxak (Montri la profilon) 2009-oktobro-01 09:42:44

Eleuter:...
Dankon pro la bona kaj interesa klarigo! Nun mi komprenis!

Kaj laŭ la temo mi povas diri, ke en la rusa ne ekzistas tiu interesa regulo, ke se adjektivo kun substantivo formas unu nocion, do ilia relativa loko estas alia, sed ĉio alia en la rusa estas sama kiel en la pola.
Do kutima ilia loko estas "adjektivo substantivo", sed ili povas interŝanĝi la lokon en poezio, en oftaj vortkombinoj, ktp...
Mi persone opinias, ke la vortordo "substantivo adjektivo" pli taŭgas por la lingvoj kun malmultaj formoj de adjektivoj kaj substantivoj (por Eo ekzemple). Ĉar se adjektivo havas subfrazon, adjektivo kaj substantivo povas tre distanci unu de la alia, kio ne estas bona, se ili ne estas martikaj per la sama kazo.
Do por la frazo "blankaj fingroj" por mi ne gravas la vortordo, sed se tiuj fingroj estas blankaj ekzemple pro la longa promeno en la malvarma akvo, do la frazo "blankaj pro la longa promeno en la malvarma akvo fingroj" ne estas bone kaj facile perceptebla. En la rusa kaj la pola la similaj frazoj estas perceptataj facile pro la multaj kazoj, sed en Eo mi preferas ŝanĝi ĉi tie la vortordon al "fingroj, blankaj pro la longa promeno en la malvarma akvo"

PS. Pri la pola: cetere "dzien dobry" kaj "dobry wieczor" ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 17:06:34

En la germana, ĉiuj adjektivoj estas antaŭ la substantivo, kaj tial mi havas egajn problemojn pri la loko de la adjektivoj lernante la francan, ĉar tie estas malsame por ĉiu adjektivo.

Tamen en la germana oni malmultfoje legas postmetitajn adjektivojn en poezio, ekzemple la krista preĝo "Patro Nia" estas "Vater unser" kaj ne "Unser Vater"

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 17:37:39

darkweasel: kaj tial mi havas egajn problemojn pri la loko de la adjektivoj lernante la francan,
La Francoj mem ne scias, kial kelkaj adjektivoj lokaĝas antaŭ la substantivo, kaj kelkaj aliaj lokaĝas malantaŭ.

Crescence

vidas vandenis (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 19:14:39

sigkalis:En la litova, la adjektivo estas antaŭ la substantivo.
Ĉu ĉiam???

Sxak (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 00:35:22

darkweasel:

Tamen en la germana oni malmultfoje legas postmetitajn adjektivojn en poezio, ekzemple la krista preĝo "Patro Nia" estas "Vater unser" kaj ne "Unser Vater"
"unser" (nia) estas pronomo kaj ne adjektivo laŭ mia kompreno ĉu ne? Mi konsentas, ke ĝi havas multajan adjektivajn ecojn, sed mi volas atentigi vin, ke se vi volas tiom ĝenraligi tiun nocion, do ne forgesu rakonti, kia estas relativa logko en la germana en la vortkombinoj kiel "io nova". Ĉu "neu etwas" aŭ tamen "etwas neu"?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 08:38:46

"etwas Neues" fakte ...

Sxak (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 08:46:29

darkweasel:"etwas Neues" fakte ...
PArdonon, pri la finaĵo mi eraris. Sed oni povas vidi, ke ankaŭ ĉi tie la loko de adjektivo estas dua, ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 10:22:12

Jes ja, prave.

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 10:52:25

Ŝak:
darkweasel:"etwas Neues" fakte ...
PArdonon, pri la finaĵo mi eraris. Sed oni povas vidi, ke ankaŭ ĉi tie la loko de adjektivo estas dua, ĉu ne?
Fakte "Neues" rolas ĉi tie kiel substantivo, tial ĝi estas skribita kun majuskla komenca litero.

Sxak (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 11:02:35

horsto:
Fakte "Neues" rolas ĉi tie kiel substantivo, tial ĝi estas skribita kun majuskla komenca litero.
hm. Kaj ĉu en la germana povas esti la vortkombino "io adjektivo"? Se jes, do kiun lokon ĉi tie okupas adjektivo?
Mi neniam vidis, ke iu esperantisto kun hindeŭropa denaska lingvo ie skribus "adjektivo io", do mi konkludas, ke la vortordo "io adjektivo" estas kutima en ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, ĉu mi ne pravas?

Reen al la supro