Al la enhavo

La finaĵo -n ene de kunmetaĵoj

de Rohan, 2009-oktobro-11

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 04:42:30

Ie (mi kredas ke en la PMEG), mi legis ke en kunmetaĵoj nur la lasta elemento povas porti la finaĵon 'n'. Do, ekzemple, 'ĉionpova' malĝustas, dum 'ĉiopova' bonas.

Sed se tio veras, kial oni faris escepton por vortoj kiel 'sinteno' kaj 'sinĝena'? Ĉu 'si' estas ĉiopova? lango.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 06:49:51

Rohan:Ie (mi kredas ke en la PMEG), mi legis ke en kunmetaĵoj nur la lasta elemento povas porti la finaĵon 'n'. Do, ekzemple, 'ĉionpova' malĝustas, dum 'ĉiopova' bonas.

Sed se tio veras, kial oni faris escepton por vortoj kiel 'sinteno' kaj 'sinĝena'? Ĉu 'si' estas ĉiopova? lango.gif
Normale la nuda radiko uziĝas, sed ofte konsonantaro ĉe la fino de la radiko malebligas ĝian elparolon. Ekzemple: fenestr- kaj vitro estus fenestrvitro sed tio ne eblas do ebliganta "o" uziĝas kaj ni diras fenestrovitro.

Tiu -o ne estas rolmontranta, sed nur ebligas prononcadon. La n- kaj j-finaĵoj ne uziĝas ene de kunmetaĵoj, sed la prefikseca sin- estas escepto. Esperanto ja estu sen esceptoj, sed sin- ankaŭ estas la unusola pronomo kiu normale povas metiĝi en kunmetaĵojn kaj la prefikseca sin- preskaŭ povas pripensiĝi kiel propra prefikso.

La aŭtoro(j) de la PMEG:En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de sin. Normale tamen N-finaĵoj (same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj.
Kaj:

La aŭtoro(j) de la PMEG:El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina frazeto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas. (Tamen, ĉe vortigo de citaĵoj, kaj ĉe kunmetaĵoj kun sin, oni ja konservas tiajn finaĵojn.
Fonto

Fonto.fenestrovitro

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 10:27:34

Rohan: Ĉu 'si' estas ĉiopova? lango.gif
Eble ja temis pri la radiko "sin". okulumo.gif
.
Krom ĉe "sin" oni ankaŭ konservas la -n- se la unua vorto estas prepozicio kun direkto (ekz. antaŭeniri, suprengrimpi, ...), sed tio ja estas necesa por konservi la signifon.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-11 12:55:09

horsto:
Krom ĉe "sin" oni ankaŭ konservas la -n- se la unua vorto estas prepozicio kun direkto (ekz. antaŭeniri, suprengrimpi, ...), sed tio ja estas necesa por konservi la signifon.
Fakte temas pri direktaj adverboj, ne pri prepozicioj (aŭ ĉu "supr" estas prepozicio?) Do, ankaŭ "lernejeniri" eblus.

Tio kaj "sin-" estas la solaj okazoj, kie eblas uzi -n en kunmetitaj vortoj. *ĉionpova* ne eblas, diru "ĉiopova".

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-07 12:48:49

Kunmetitaj vortoj estas specialaĵo de la germanaj lingvoj.
Latinaj lingvoj (Itala, hispana ktp) uzas tre malmulte kunmetitajn vortojn kaj tiakaze en la inversa ordo.
Mi parolas la germanan, kaj la italan de naskiĝo, tamen mi havas inklino NE uzi kunmetitaj vortoj, ĉar mi havas sensacion ke ili faras la frazo pli mallonga sed pli peniga kaj malmuzika. Estas temo de stilo kaj gusto mi kredas.

En la germana mi dirus : antaŭeniri (vorangehen)
En la itala mi dirus : iri antaŭen (andare avanti)

En la germana oni diras: Fleischschneider (Karnotranĉilo)
En la itala oni diras : Tagliacarne . Ĉi tie la ordo estas inversa: Tranĉi-karno

Mi supozas ke Esperanto lasu al gusto de la uzanto diri “antaŭeniri" aŭ "iri antaŭen”. Vere aŭ mi eraras?

Germanulo preferus la kunmetitaj vortoj (ili uzas vortoj kunmetitaj ankaŭ per 4 aŭ 5 vortoj!)
Italulo nature preferus la “analiza” solvo.

Estas oficialaj rekomendoj tiuteme pri Esperanto?

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-07 13:19:35

Eddycgn:
Estas oficialaj rekomendoj tiuteme pri Esperanto?
Faru tion laŭ via gusto. ĉi tie en PMEG vi povas trovi klarigojn.
Jen kelkaj korektoj:
Vi ofte forgesis la akuzativon, mi ne korektos tion, sed:
karno estas la vivanta histo de la korpo, vi espereble celis viandon, do viandotranĉilo. okulumo.gif
viandotranĉilo estas Fleischmesser
viandotranĉisto estas Fleischschneider
Ne diru Germanulo, Italulo, sufiĉas Germano kaj Italo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-07 14:47:55

horsto:
karno estas la vivanta histo de la korpo, vi espereble celis viandon, do viandotranĉilo. okulumo.gif
viandotranĉilo estas Fleischmesser
viandotranĉisto estas Fleischschneider
Ne diru Germanulo, Italulo, sufiĉas Germano kaj Italo.
Dankon, viandotranĉisto do ankau tranĉisto por viando.
Mi ne celis tranĉi karnon, nur kirurgo povas.
rido.gif

Reen al la supro