До змісту

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

від Flago, 10 березня 2010 р.

Повідомлення: 661

Мова: 简体中文

Flago (Переглянути профіль) 10 березня 2010 р. 23:53:42

VERKOJ DE VERDA MAJO
En Ĉinio Batalanta
*
Adiaŭo en Malfrua Printempo

Kiu tempo pli efemeras ol
printempo finiĝanta?
Kiu bedaŭro pli eternas ol
disiĝ` amika?

-Simazaki Tooson-

La haveno de Yokohama bolas de bruado.
Oni sonorigas por ekveturo.
Inter la ŝipo kaj tero petolas kvinkolora ondaro da banderoloj sennombraj. Sed malplenaj estas miaj manoj. Kie mi trovu adiaŭantojn kun banderoloj kaj larmoj? Ĉu tiel soleca kiel aŭtuna folio forblovata de vento mi forlasas la patrion?...

Subite mi ekaŭdas klare, meze de l` bolanta bruo sur la bordo: -"En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko..." Ĝin kantas kelkaj ĉinaj kamaradoj, kiuj multe helpis min por mia senpasporta vojaĝo al Ĉinio kaj kiujn mi pli malpli frue revidos tie. Mi kantas kun ili en la koro.

La ŝipo iras malrapide, la tero kvazaŭ glitas poste. Streĉiĝas la kvinkoloraj banderoloj, baldaŭ ili komencas malleviĝi surmaren kiel floroj defalintaj. Pli kaj pli mallaŭtiĝas la kantado sur la bordo. "ĝis la bela sonĝo de l` homaro, por eterna ben` efektiviĝos."... Nun mi nur vidas ilin svingantaj per blanka naztuko. La spaco inter la ŝipo kaj tero pligrandiĝas kun minutoj. Pli kaj pli malgrandiĝas iliaj figuroj. Miaj okuloj estas ankoraŭ fiksitaj sur ili, tamen mi mem scias ke mi ne rigardas ilin, sed ion alian nevideblan... Mi staras, staras senmove.

Foras, foras la tero, sur kiu mi dum dudek-kvin jaroj teksadis rozajn revojn, ruĝajn kolerojn, nigrajn enuojn kaj verdajn amojn. Nun ĝi fariĝas tute griza. Griza, sed ĝi ne estu tombo por ĉio pasinta de mi.
La ŝipo iras jam ne malrapide, lasante post si blankan disondon. Mildas la maro blua, serenas la ĉielo lazura.
Estas la mezo de aprilo, 1937.
...
1937年4月中旬,绿川英子乘船离开横滨港,开始了无护照去往中国的旅行。有几位中国留学生唱着《希望》歌,为绿川英子送行。
sal.gif

Flago (Переглянути профіль) 11 березня 2010 р. 08:06:23

...
Silente mi sidas sur la lito en la triaklasa kajuto de l` granda brita ŝipo. Ĉirkaŭ mi troviĝas dek kaj kelkaj pasaĝeroj viraj, virinaj kaj infanaj. Ili ĉiuj estas ĉinoj. Ĉinoj -hieraŭ ili estis por mi nur fremduloj, hodiaŭ kunvojaĝantoj, kaj morgaŭ ili jam estos samregnanoj.

Multaj japanoj kutimas malrespekti ĉinojn. Ili rigardas ilin kiel malaltgradajn homojn. En ilia cerbo la simbolo de ĉinoj ankoraŭ estas harpendaĵo, kiu similas al vosto de porko. Kaj eĉ sur modernaj eŭrope vestitaj ĉinoj ili sentas malbonodoron de ajlo kaj grason de porkaĵo. kaj per instinkta korpa malŝato ili malŝatas ilin.

Kion ili scias pri ĉinoj krom tio? Jes, ili scias, ke ĉinoj malamegas japanojn kaj ĉie kontraŭas ilin, kaj ofte oni verŝas sangon pro tio. Do estas nature ke miaj gepatro kaj parencoj koleras kaj miras min, kiu volonte ofendas --laŭ ilia esprimo--sin kaj la familion per la geedziĝo kun ĉino. Samtempe pri mia veturo al Ŝanhojo ili timas, kvazaŭ mi sen armilo min ĵetus inter malamikojn sangaviajn.

Mia intima amikino diris: ŝi scias ke multe da ĉiaj junuloj estas tute aliaj ol nunaj japanaj junuloj kies plimulto havas nenian studemon, nenian esperon aŭ pasion kaj nur vegetas kiel maljunuloj, do ŝi komprenas mian amon, sed, -ŝi aldonis,- se ŝi estus mi, ŝi prefere rezignus tian amon, ĉar ĝi povos dronigi la patrinon ununuran en fundo de soleca malĝojo.

Antaŭ tago de l` forveturo mi ricevis ŝian mallongan leteron. Ŝi skribis: "Mi ne iros al vi por vidi vin. Nur sur papero mi kuraĝas diri adiaŭ. Adiaŭ, kara. Estu feliĉa, kaj ne forgesu min. Kiam vi estus venkita aŭ via koro estus vundita, vi revenu al mi, mi ĉiam preparas por vi ripozejon."
...
绿川英子静默地坐在一艘英国轮船三等舱的一张床铺上,周围有十几个乘客,有男人,妇女和孩子,他们都是中国人。
sal.gif

Flago (Переглянути профіль) 12 березня 2010 р. 01:14:57

...
Ŝi uzas vortojn "scii" kaj "kompreni", tamen efektive ŝi preskaŭ nenion scias kaj komprenas. Tial por ŝi tiel malproksima ja estas Ĉinio.
Por ni esperantistoj nacianeco estas ne absoluta. Ĝi signifas sole malsamon de lingvo, kutimo, kulturo, haŭtkoloro ktp. Ni regardas nin kiel fratojn de unu granda familio "homaro". Ni tion ne teorias, sed sentas. Ekstere ni estas ligitaj de unu sama lingvo, kaj interne de unu sama sento. Ni ankaŭ amegas nian propran patrion. Tamen tiu ĉi amo kaj estimo al aliaj nacioj.

Hitler propagandas gentan superecon kaj purecon de l` germana nacio, kaj penas planti en sia popolo malamon kaj malestimon al aliaj nacioj en Eŭropo. Li estas la komuna malamiko de ĉiulandaj esperantistoj en la mondo inkluzive la germanan. Same estas pri la japanaj regantoj. Ili faris fosaĵon inter la japanoj kaj ĉinoj, ĉiam pli profundigas kaj larĝigas ĝin, kaj ŝajnigas ke ĝi estas natura kaj ne transirebla.

Ĝis nun eble kelkcent aŭ kelkmil japanaj virinoj transiris la fosaĵon kaj edziniĝis al ĉinoj. Mi ne scias ĉu ilia vojo estis flora aŭ dorna. Ilia amo estas internacia, sed samtempe persona. Ankaŭ mi estas unu el ili. Neidente estas, ke nia kuniĝo estas neapartigebla de Esperanto. Sekve feliĉo aŭ malfeliĉo de mia estonto estos alia ol tiu de japaninoj.

En Ŝanhajo min atendas li, kiu iom frue atingis tien. Krom li mi havas neniun konaton. Ankaŭ por li, ano de malproksima nordorienta provinco, Ŝanhajo estas perfekte fremda urbo. Tio tamen donas al mi nenian heziton, Mi diris ke mi havas neniun krom li. Ne, mi eraras. Tie mi trvos verdajn amikojn, ĉinajn esperantistojn, kvankam nun mi ne scias eĉ ilian nomon.
...
在上海绿川英子就认识他一个人,就是老家在中国东北的刘仁,上海对他俩来说,完全是一个陌生的城市。但是,这里有绿色的朋友,中国的世界语者,虽然还不知道世界语朋友们的名字。
sal.gif

Flago (Переглянути профіль) 13 березня 2010 р. 00:01:12

...
Aataŭ monato estis mia dudekkvina naskiĝitago. Se homa vivo estas kvindekjara meznombre, mi jam pasigis mian duonon. Tiu ĉi pasinta duono estis tre banala, kaj ankaŭ la estonta duono ne povos esti eksterordinara, ĉar mi estas banala virino. Tamen mi kredas kaj sentas, ke mi povos fari iom pli multe au ion pli signifan, ol mi restus en Japanio. Ĉar mi estas esperantisto.

La ŝipo lulata de la ondoj lulas mian koron. Eble ni jam estas sur la oceano.
Ne enpensiĝu plu... Antaŭ ĉio, sekure alvenu Ŝanhajon. Nenio okazu survoje!
La duan tagon vespere nia ŝipo haltis ekster la bordo de Nagasaki, la lasta japana haveno sur la veturo. Halto de unu horo. Kiel longa kaj maltrankvila estis por mi ĉi unu horo! Mi ekĝemis pro malŝarĝiĝo kiam oni sciigis la ekiron.

Sur ferdeko vespera vento malvarmete karesas miajn harojn. Sufiĉe malproksimiĝis la havino. Nagsaki, lumigita, kvazaŭ estas bela kastelo de fabela lando. La lampoj palpebrumas. Ŝajne ili volas rakonti al mi mil misterajn rakontojn. Sed, ĉu mi ankoraŭ estas infano allogita de ilia ĉarmo?
Nun antaŭ mi kuŝas nur la libera maro. Ĝi apartigas min de la patrio, de miaj karaj, ĝi tamen kondukos min al la nova vivo, al novaj amikoj.

Adiaŭ, mia patrio, miaj karaj.
Trankvila estis la dormo de la nokto. En la sonĝo mi vidis kviete defalantajn ĉerizflorojn kaj inter ili la rondan nigran okulparon de mia sola nevineto.
再见了,我的祖国,我亲爱的亲人和朋友们!
在安静的夜梦中 ,我见到了在樱花丛中我那小外甥女圆圆的黑眼睛。
sal.gif

Flago (Переглянути профіль) 13 березня 2010 р. 08:44:21

En Ŝanhajo

1.KULIOJ KAJ ĈIELSKRAPAPĴOJ

Kvankam pasis jam pli ol ses jaroj, en mia koro ankoraŭ freŝa esstas la memoro pri l' momento, kiam mi sekure ekstaris sur la kajo de Ŝanhajo kaj trovis L (Liu Ren) alvokantan min per mansigno. Por nure nomi ĝin "ĝojo", la sento estis tro komplika. Silente mi prenis la manon. Mi ne havis vortojn por esprimi min. Ial, ŝajnis al mi, ke lia mano estas pli granda kaj pli varma ol antaŭe.

Tagmeze, en la 19a de Aprilo, 1937, mi tiel faris la unuan paŝon sur la granda tero de Ĉinio. En Ŝanhajo ni loĝis duonjaron, ĝis la milito pelis nin suden. Do, Ŝanhajo devas esti por mi plej impresa kaj memorplena urbo, sed verdire mi ne amas ĝin.

La unua kion mi vidis ĉe la elhaveniĝo estis amaso da duonnudaj kulioj kaj vico da modernaj konstruaĵoj. Tiu kontrasto tiel forte kaj absolute impresis min, ke poste kiam mi ekaŭdas vorton "Ŝanhajo", en mia cerbo tuj reflekse aperas la du objektoj, kaj ĝi estas la deveno kial mi ne amas Ŝanhajon.

La ĉielskrapaĵojn konstruis etaĝon post etaĝo la duonnudaj kulioj per sia ŝvito kaj sango. Sed tuj post la elfaro ili revenis sur la teron, denove rampadas kiel bestoj. La mastroj de l' ĉielskrapaĵoj ĝuas ĉion kio estas nemankigebla en la civiliza vivo, ili eĉ ĝuas multajn specialajn plezurojn kiujn oni malpermesas en iliaj patrolandoj. Ŝanhajo ja estas "Edeno de Aventuristoj".

Ili ne memoras plu la malpurajn duonnudulojn, Inter la unuaj kaj la lastaj ekzistas nenia rekta rilato. La ordono de l' mastroj al la sklavoj estas transdonataj pere de "altrangaj ĉinoj" kiuj povoscias babili en iliaj lingvoj, aŭ pere de bastonoj en la manoj de anamaj (vjetnamaj) aŭ hindaj policanoj.
...
上海,给绿川英子留下了深刻的印象。一面是一溜两行的摩天大厦,一面是成群的半裸的苦力们...
senkulpa.gif

Flago (Переглянути профіль) 13 березня 2010 р. 09:48:19

...
Oni jam forigis la anoncon antaŭ la parkoj: "Ĉinoj kaj hundoj ne eniru." Tamen estas same, la kulioj neniam aperas en tia loko. Ankaŭ en la triaklas kupeo de tramoj provizitaj ekskluzive por ĉinoj, ni trovas neniun el ili. Kiel ajn civilizita kaj moderna estas Ŝanhajo, ili ankoraŭ vivas sian primitivan vivon

Tage duonnudaj ili tiras rikiŝojn kaj portas pezajn ŝarĝojn, kion faras en la mastraj landoj nur maŝinoj aŭ ĉevaloj kaj bovoj. La domoj --pajlaj kabanoj --servas ilin nur por ŝtona dormo nokta aŭ eterna. Ili ĉiuj havas vizaĝon sunbrunigitan sed ne sankoloran. Ili ne nur ne komprenas la lingvojn de l' mastroj, sed ankaŭ sian propran ne povas legi aŭ skribi. Tial se "jes" de la mastroj estas plenumitaj sur ili kiel "bato" kaj "ne" kiel "enkarcerigo", ili eĉ ne provas scii ĉu estas prave aŭ ne.

Oni ne prenas ilin por homoj kiel dum ilia vivado tiel post ilia morto. Se ili mortas sur strato pro malsato, malsano aŭ varmego, --tio estas ne malofta -oni tute simple nur forigas iliajn kadavrojn kvazaŭ tiujn de senmastraj hundoj.

Ŝanhajo estas speciala urbo, unuvorte. Ĝi havas multajn distingajn karakterojn. Ekzemple, tie oni povas vidi eksplzicion de gentoj, kaj tiuj diversgentaj homoj respektive havas sian vivon. Sed krom la kunesto de l' duonnudaj kulioj kaj luksaj ĉielskrapaĵoj, estas nenio alia kio povus pli elokvente klarigi la esencon de Ŝanhajo, la tipa urbo de duonkolonia Ĉinio.
Mi ne amas Ŝanhajon. Ĝi imagigas al mi dismembrigitan korpon, kaj tiu imago estas dolora.
...
有人去掉了公园前的告示:华人与狗不得入内。但苦力们永远也不会在那里出现...
senkulpa.gif

Flago (Переглянути профіль) 13 березня 2010 р. 23:49:18

2. ENFERMITE SUR DUA ETAĜO
Post resto de kelkaj tagoj ĉe lia malnova amiko, ni luis en la koncesia kvartalo al Francio du malgrandajn ĉambrojn kune kun paro da geedzoj kun kiu L konatiĝis en Tokio. La ĉambroj havis nur unu elirejon, kaj la geamikoj loĝiĝis en la antaŭa, ĉar tiel mi povis eviti neagrablan renkonton kun nekonatoj.
Nia ĉambro unufenestra estis malluma kaj senmebla. La muro, iam eble blanka, nun staris flav-griza makulite. Sole kun du kofroj, valizo, skribmaŝino kaj malgranda lito, la ĉambro ŝajnis vasta, kruda kaj malintima.
"S-ino L naskiĝis en Malajo kaj revenis al Ĉinio je la unua fojo. Ŝia familio ankoraŭ estas tie. Ŝi nur povoscias malajan lingvon. (tio estas Esperanto)" -Tiel decidis L kaj la geamikoj. Feliĉe tamen por homo kia mi, la koncesia kvartalo en estas Tokio. Tie ĉi neniu scivolemas pri deveno kaj kariero de persono. Nek la dommastrino nek policanoj.
Mi devis komenci ĉion de ABC. La amikino estis mia instruisto. Ĉiumatene ŝi iris straten por aĉeti manĝaĵojn kaj kuiris hejme. Mi, lernservanto, lavis ilojn post manĝo. Mi baldaŭ ellernis fari fajron, -en moderna Ŝanhajo plimulte da ĉinaj loĝantoj eĉ gason ne havas! -kaj poste ankaŭ kuiri. La afero estis tre simpla, ĉar ni manĝis nur dufoje, tage kaj vespere por ŝpari monon. Kompreneble ni prenis "ĉinan kuiraĵon", sed ne tiun kiu estas fama en la tuta mondo, kaj el malkaraj legomoj frititaj de faboleo kaj gustigitaj per salo, iufoje kun pecetoj da viando.

Oni ŝerce nomis L "la plej feliĉa viro en la mond", ĉar li loĝas en eŭropstila domo, manĝas ĉinan kuiraĵon kaj havas japanan edzinon. Ho, kiel pseŭdaj estas liaj tri trezoroj. Tiu kompatinda feliĉulo kaj la amiko laboris en nove fondita eldonejo por broŝuroj pri aktualaj problemoj. Ĝia respondeculo estis konata ĵurnalisto J, kiu lastatempe revenis el Japanio.
Li kaj L hazarde veturis en la sama kajuto de la ŝipo. Li estas malalta kaj diketa, kaj impresas ke lia malgranda korpo estas maso da energio. Efektive li estas homo saĝa, lerta, elasta kaj rapidmova. Kvankam laŭ liaj publikigitaj artikoloj li apartenas al progresema tendenco, oni ne scias klar lian ideon kaj aĝon. Unuj diras ke li simpatias la Kompartion, kaj aliaj perfekte male.
Post la falo de Ŝanhajo li restas tie.Iuj opinias ke li faras sekretan laboron, kaj aliaj insultas ke li jam de frue havis rilaton kun la malamikoj. Fine ni informiĝis de japana gazeto, ke li partoprenis gravan postenon de la Ŝanhaja pupa registaro.Kaj eĉ nun pluraj homoj ne kredas ke li estas simpla naciperfidulo. Enigma homo. Mi vidis lin kelkajn fojon. Li bone parolas japane.
Post tagoj de la Ŝanhaja evento, kiam la eldonejo disorganiziĝis pro perdo de la financa subtenanto, li vizitis min.Nekutime li portis nigrajn okulvitrojn kaj ĉinan veston.Dum babilado li kvazaŭ nature demandis kie kaj kiel estas mia familio, ĉu L havas konaton aŭ parencon en Tokio ktp. Mi eksentis ion malbonan kaj respondis malklare, malprecize. Tio estis nia lasta vido.
几天后,绿川夫妇在法租界,租了两个...

Flago (Переглянути профіль) 15 березня 2010 р. 00:21:16

...
La amikino ne havis profesion, sed ofte eliris por diversaj aferoj. Je tia horo mi hejme legis ĉinan aŭ esperantan libron,aŭ ludis kun du knabinoj de la dommsatra familio. Kiel ni poste sciiĝis, la mastro loĝis en Nagasaki kelkajn jarojn, tie edziĝis kun japana virino kiu naskis infanon kaj mortis. Reveninte Ŝanhajon li edziĝis al ĉinino kaj jam havis du filojn.

Estas strange ke li pendigis tre grandan foton de la mortinta japana edzino sur la loko plej facile rimarkebla en la antaŭĉambro. Pli poste -ni kompreneble translokiĝis jam -ni aŭdis ke li estas "malgranda naciperfidulo" kaj mortigita survoje el sia "laborejo". Unu el miaj malgrandaj kunludantoj, kiuj ambaŭ havis aĝon de dekunu-du jaroj estis lia filino naskita de l' japanino, kaj la alia -lia parenco sengepatra.

Do ili estas malfiliĉaj infanoj, sekve tuj fariĝis miaj bonaj amikinoj malgraŭ nia lingva baro. Tiu malgranda miksrasulino memoris nenion pri sia patrino, kaj ŝajne ne volis paroli pri ŝi. Sed iufoje mi hazarde trovis ŝin fikse rigardanta la foton, kiam estis neniu en la ĉambro. La amikino diris al mi, ke ŝia duonpatrino ofte mokas la knabinon "japanaĉo" dum la foresto de la edzo.

Mia unua kaj plej grava tasko estis kiel eble plej rapide kutimiĝi al la cirkonstancoj kaj ellerni la lingvon, t.e. "ĉiniĝi". Se ne, ni devus eterne nin kaŝi en Ŝanhajo, en la malgranda franca koncesia kvartalo.
...
绿川英子时常阅读中文或世界语的书籍。有时还与房东的两个女儿一起玩耍...
sal.gif

Flago (Переглянути профіль) 15 березня 2010 р. 07:33:39

...
Supozu, ke vi subite fariĝis muta kaj surda. Ĉirkaŭe la homoj vivas vigle kiel antaŭe, sed vi estas sleca inter ili. Vi ne komprenas ilin, kaj ili en vin...
Mi estis preta pri tiu portempa fremdula sufero, mi kredas, sed sento ne ĉiam obeas racion. Precipe kiam ni estis kun amikoj, mi sentis tion forte, profunde. Ili parolas gaje, ridas, ekscitiĝas. Mi streĉas miajn nervojn, penas kapti kurantajn vortojn. Fine mi laciĝas, ne volas aŭskulti plu. Mi klinas la kapon, rigardas premate la plankon. Al mi ŝajnas, ke eĉ li, kiu kune kun ili ridas kaj ekscitiĝas de io por mi nekompreneble, estas ne mia, sed iu fremda, malproksima...

Estis mezo de la dua monato, dum tagmanĝo la geamikoj kaj L interkonsiliĝis. _"Longiĝis tago. Manĝi dufoje estas nesufiĉe." "Jes, antaŭtagmeze mi sentas teruran malsaton." "Do, ni ankaŭ manĝu matene."
"Pano estas bona." "Ne, ĝi estas kara. Ni kuiru rizkaĉo."
-"Mi komprenis!" mi ekkriis kiel infano kaj repetis ilian parolon. -"Prave!" ankaŭ ili kriis ridantaj.
Pro malbono de nia financa stato, nek pano nek kaĉo estis realigita, tamen mi estis tre ĝoja, ĉar ja por la unua fojo mi komprenis tutajn frazoj de ilia konversacio vorton post vorto.
...请猜想,你忽然变为哑而聋的人,而周围的人们像以前一样活跃地生活,你却是他们中的一个寂寞而孤独的人...
senkulpa.gif

Flago (Переглянути профіль) 15 березня 2010 р. 23:24:16

...
Aataŭ la forveturo mi promesis al redaktoro de progresema literatura gazeto sendi al ĝi raportaĵon aŭ tradukaĵon el Ŝanhajo. La promeson mi ne povis plenumi tuj. Mi nur tradukis raportaĵon de Xi'an-afero, kaj la verkinto ŝajne estas laborinta en armeo de la generalo Zhang Xueliang, unu el al ĉefaj aktoroj de l' epokfaranta historia dramo.

La artikolon mi kontribuis al Nihon-Hyooron, sufiĉe granda monata gazeto en Tokio, uzante ĉinan pseŭdonimon. Post kelkaj semajnoj venis al ni la gazeto aperiginta la tradukon, poŝtmandato de 50 enoj kaj letero de la ĉefredaktoro Murohusi Takanobu. Li prenis min por ĉina junulo kaj petis min daŭre kontribui tiaspecajn tradukojn. La monon L ricevis ĉe Japana Banko en la 12-a de aŭgusto, kaj la sekvintan tagon la japana armeo ekkanonis la urbon. Ha, se ni malfruus unu tagon! Tiuj 50 enoj, ĝustatempe prenitaj, nemalmulte servis nin dum la postaj pli malfacilaj tagoj.

La unuaj monatoj pasis malrapide. Ĝi estas vivo nova por mi, sed proza kaj ofte eĉ enua. Fremdaj vojaĝantoj amas vagi straton kiel naĝanta ŝipeto sur maro, renkontante neniun konaton. Al mi mankis eĉ tiu libera plezuro. La fama amuza flanko de Ŝanhajo estis alia mondo por mi sinkaŝanta kaj malriĉa.

Kaj ĉi malriĉulo, apartigita de la moderna vivo, estis ankaŭ disgita de la tero. Mi loĝis sur la dua etaĝo, mi ne havis ĝardenon nek poton da floro. De la ligna planko de temp' al tempo mi eliris sur la straton asfaltan por viziti amikojn aŭ por promeni, kaj denove revenis en la sengustan duonluman ĉambron de la dua etaĝo. Mi forgesis la agrablan senton de la mola freŝa tero. Kaj se mi ne estus esperantisto kaj ne povus spiri la verdan aeron, mia vivo tiama estus pli seka kaj pli sufoka.
...
启程前,绿川英子应允向进步的文学刊物投稿...
sal.gif

Назад до початку