Tin nhắn: 15
Nội dung: Esperanto
Terurĉjo
- Tin nhắn: 3776
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 22:39:19 Ngày 29 tháng 7 năm 2007
Nun la lando ruse nomiĝas США - Соединённые Штаты Америки - Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko.
Tamen mi opinias, ke origino de la nomo jam bone priskribita kaj klarigita estas.
Sed eĉ nun estas iom strange, ke tuta lando, samkiel antaŭ kelkaj jaroj mia lando, Rusio, ne havas propran nacian nomon. Mia lando jam revenis de nomo USSR al Rusio. Kiam revenos Usonia? Utopia?
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 06:12:54 Ngày 30 tháng 7 năm 2007
mnlg:Bedaŭrinde tio ne povas esti, ĉar en Esperanto oni diras "ŝtato" por tiu signifo. Kaj ja la nacio ne nomiĝas Uŝono, ĉu ne?Jes... vi pravas. Estas bona punkto. Sed mi ankoraŭ ne kredas ke Usono devenis de "Usonia". "Usonia" estas tute nekonata de usonanoj. Mi neniam aŭdis pri ĝi (antaŭ mi lernis esperanton), kaj mi ne konas iun ajn kiu faris ankaŭ.
mnlg (Xem thông tin cá nhân) 08:14:14 Ngày 30 tháng 7 năm 2007
Terurĉjo:Sed eĉ nun estas iom strange, ke tuta lando, samkiel antaŭ kelkaj jaroj mia lando, Rusio, ne havas propran nacian nomon.Jes, ĉi tio estas aparte tikla por mi, ĉar praktike tio kio okazas estas ke usonanoj nomas sin, kaj rekoniĝas per la vorto, "amerikanoj", kvankam ameriko estas tuta kontinento, kaj teorie ĉiu persono de la nordokcidentaj teritorioj de Kanado ĝis la Falklandaj insuloj estas amerikanoj. Mi komprenas ke diri "mi estas civitano de usono" estas iom pli longa ol diri "mi estas amerikano" sed estas ankaŭ pli ĝuste.
Kvankam ĝi ne uziĝas por ĉiu okazo, en la itala ekzistas vorto "statunitense", t.e. "ano de unuiĝintaj ŝtatoj". Se ekzistus tia vorto en la angla eble ĝi estus bona anstataŭigo; sed estas nur teoria parolado. La kutimo estas tiom forta ke ĝi ne ŝanĝiĝos baldaŭ, eĉ se ĝi iam ja entute.
Fabcxu (Xem thông tin cá nhân) 21:17:48 Ngày 31 tháng 7 năm 2007
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 09:50:13 Ngày 01 tháng 8 năm 2007
Mi provas uzi tiun vorton, ĉar multaj amerikanoj ne estas usonanoj.
En la hispana ekzistas ambaŭ vortoj, americano kaj estadounidense.