Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-19 02:28:19

Inter la momentoj de ĉiu longa okupita tago, mi havas nur kelkajn okazojn por serenaŭdi, sed mi komprenas, ke tiu estus bone afero por fari.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-19 13:11:04

Forlasante la vojon de emocia malbono, kaj surirante la ŝtupajn, kiuj levas lin aŭ ŝin al la podio de venko super li aŭ ŝi mem; oni certe ne fariĝos viktimo de siaj propraj agoj.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-20 02:43:12

Astroj estas tre fora super ni, kaj vojaĝi eĉ al relative proksima loko estas tro malfacile atingi.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-20 13:10:10

Alia demando, kiu venas al mi en la kapon, kaj ĝis nun oni ne havas ĝustan respondon estas: Ĉu ni estas solaj en la ŝajne senfina Universo? Kio okazis al niaj foraj najbaroj? Mi supozas, ke ili multe evoluis kaj kreis atombombon, kaj la teknologio estingis ilin. Ĉu sama katastrofo baldaŭ ankaŭ okazus al la teranoj? Jen la senresponda demando! Kion vi pensas pri tio?

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-21 02:23:47

Tio estas afero, pri kio mi ne certas kaj ĝi estas sendube neverŝajne, ke ni ne sciiĝos baldaŭ, sed ĝi estas interese pensi.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-21 11:57:59

Por plejparto de la teranoj mono kaj povo valoras pli ol la propra vivo. Ili zorgas nur pri eksteraj ekipaĵoj ŝirmante ilin de la obstina agreso de la ambicio kaj de la neprirespondeco.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-23 02:06:54

Nepre, kiam la vetero frostas ĉirkaŭ -40C, mi feliĉe kaj dankeme surmetis varman palton kaj gantojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-23 15:13:48

grava bonordo por konscii, ke la klimato estas senĉese aganta, sur la Tero, ĉe mi okazas malsane pro la varmo mi uzas ventolilon, ĉar al mi ne plaĉas klimatizilo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-24 03:07:38

Kaj estas interese, ke ni ambaŭ loĝas en du malaj lokoj, kaj kiam vintras ĉi tie, sumeras tie, kaj inverse.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-24 12:15:56

Imagu, ke la sciencistoj pri klimato prognozas, ke estonte la vetero aliformiĝas en ŝanĝon, kiun oni ne antaŭ vidis t.e. la maroj fariĝos dezertoj kaj la dezertoj fariĝos maroj. Laŭ kelkaj el ili asertas, ke sama fenomeno antaŭlonge jam okazis.

Reen al la supro