Tin nhắn: 24
Nội dung: Esperanto
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 01:11:12 Ngày 26 tháng 8 năm 2007
黄鸡蛋 (Xem thông tin cá nhân) 01:33:54 Ngày 26 tháng 8 năm 2007
RiotNrrd:Jes, kaj mi havas du malhundojn. Ĉiu malnokto, ili volas por mi maldormi kaj malvomigi ilin. Ili malbojas kaj malbojas, ĝis mi finfine malenlitas kaj malprenas al ili maltrinkon.Mi apenaŭ komprenas...
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 03:28:45 Ngày 26 tháng 8 năm 2007
黄鸡蛋:Mi apenaŭ komprenas...Jes. Kompreneble, mi ŝercas. "Mal" estas utila, sed estas ebla uzi ĝin tro multa. Mi preferas "kato" al "malhundo", "tago" al "malnokto", ktp. Tro multa uzo de "mal" obstrukcas komprenadon.
Do, mi efektive ŝatas la vorton "ino" (plejparte ĉar la vorto estas ne seksista), sed ne ŝatas la vorton "malino". "Viro" funkcias bone.
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 14:16:12 Ngày 26 tháng 8 năm 2007
RiotNrrd:Ĉu la malhundo estas kato ? Estas vere, ke la kato estas malhundo. Ĉu la muso estas malkato ?黄鸡蛋:Mi apenaŭ komprenas...Jes. Kompreneble, mi ŝercas. "Mal" estas utila, sed estas ebla uzi ĝin tro multa. Mi preferas "kato" al "malhundo", "tago" al "malnokto", ktp. Tro multa uzo de "mal" obstrukcas komprenadon.
Do, mi efektive ŝatas la vorton "ino" (plejparte ĉar la vorto estas ne seksista), sed ne ŝatas la vorton "malino". "Viro" funkcias bone.
diogotux (Xem thông tin cá nhân) 19:52:48 Ngày 30 tháng 8 năm 2007
kiel oni aldonas 'in' por diri ke estas virina, tiel oni formetas 'in' por diri ke estas vira.
Kaj mi malfacile komprenas na vorto inulo kiam oni volas diri 'virino'.
vidas vandenis (Xem thông tin cá nhân) 19:54:04 Ngày 01 tháng 9 năm 2007
diogotŭ:Mi ne komprenis kial 'virino' ne taŭgas. Oni povas pensi pri 'viro' kiel homo kiu ne estas ina, kaj 'virina' por homo kiu estas ina.Kio estas malmalmalino?
kiel oni aldonas 'in' por diri ke estas virina, tiel oni formetas 'in' por diri ke estas vira.
Kaj mi malfacile komprenas na vorto inulo kiam oni volas diri 'virino'.
donmiguel (Xem thông tin cá nhân) 00:24:32 Ngày 02 tháng 9 năm 2007
viriĉo kaj virino estas viroj
sed tio estas neoficiala, kaj estas iom problemo pro tio. tamen, tial la lingvo estus pli ekvilibrata..
(mi esperas ke ne tro el vi nun estas kolera )
piteredfan (Xem thông tin cá nhân) 00:47:53 Ngày 02 tháng 9 năm 2007
donmiguel:al mi plaĉas ideon de iĉismo. tiu proponas oni uzu iĉa (vira/malina/malmalmalina) sufikso "-iĉ-" por indiki vira sekso.Gebovaro enhavas virbovojn kaj bovinojn.
viriĉo kaj virino estas viroj
sed tio estas neoficiala, kaj estas iom problemo pro tio. tamen, tial la lingvo estus pli ekvilibrata..
(mi esperas ke ne tro el vi nun estas kolera )
Kial ne homaro enhavas virhomojn kaj hominojn?
donmiguel (Xem thông tin cá nhân) 01:33:50 Ngày 02 tháng 9 năm 2007
piteredfan:Gebovaro enhavas virbovojn kaj bovinojn.Jes sed, ŝajnas kiel mizera solvo.
Kial ne homaro enhavas virhomojn kaj hominojn?
ne estas logika ke oni bezonas prefikso por la unua kaj sufikso por la dua.. ankoraŭ mi opinias ke tio estas malpli bone komprenebla ol du sufiksoj...
ĉu tiu ne vin ĝenas?
(Gebovaro enhavas virbovojn kaj malvirbovojn )
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 06:13:58 Ngày 02 tháng 9 năm 2007
Min entute ne ĝenas ekzisto en Esperanto de sufikso -in-, kiu signifas kapablon de iu persono naski ĉu infanojn, ĉu ovojn por sekva infanigo .
Ĉiuj ne malhelpu al si per tro malfacilaj ekzepcoj kun sufiksoj.
Etulo estas bona esperanta vorto, kiu signifas infanon aŭ ian alian junan personon, kaj estas karesa vorto.
Inulo havas superfluan sufikson -ul-, ĉar la vorto "ino" jam signifas inan personon.
Historie en naciaj lingvoj, samkiel en Esperanto, virinformaj vortoj devenas de virformaj, ĉu ne? Almenaŭ en la rusa estas tiel.