Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-25 08:18:53

Tjeri:Ne. Mi ne povas pruvi, ke oni ne povas trovi ion, ĉu fakulon, ĉu rozkoloran elefanton. Tiuj, kiuj opinias, ke oni povas, trovinte pruvu.
Mi interesiĝas pri mara vortaro. Mi neniam trovis iun, kiu sciis pli ol indiki al mi la eldonitajn marajn vortarojn de 1905 kaj 1947... cetere plorinde malkompletajn.
Se Esperanto estus la oficiala lingvo, ĝi rapide pliboniĝus. La samajn problemojn havis la ĉinoj kiam ilia lingvo iĝis la oficiala lingvo de UN. Mi pensas, ke post 3-5 jaroj vi havus tiun ĉi maran vortaron.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-25 08:28:59

Se Esperanto estus la oficiala lingvo, ĝi rapide pliboniĝus.
Tiel, neniam esperanto iĝos oficiala lingvo de io ajn.
Unue, ĝi pliboniĝu... poste ni vidos.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-25 08:34:05

Tjeri:
Se Esperanto estus la oficiala lingvo, ĝi rapide pliboniĝus.
Tiel, neniam esperanto iĝos oficiala lingvo de io ajn.
Unue, ĝi pliboniĝu... poste ni vidos.
La naciaj lingvoj disvolviĝadis dum multaj jarcentoj. La ĉina estas eĉ multmiljara aĝa kaj ankaŭ oni devis adopti ĝin al la kondiĉoj de UN. Esperanto estas ankoraŭ juna lingvo sed tre promesa.

Kaj via sinteno estas stranga: ĉu ĉiuj elpensaĵoj de homo estas jam dekomence perfektaj? Ĉu flugmaŝinoj estis antaŭe tre taŭgaj por ĉiuj? Ĉu aŭtomobiloj, trajnoj, medikamentoj estis dekomence perfektaj? Ne, kaj homoj uzis ilin kaj dumuze plibonigis ilin. Same povas okazi al Esperanto.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-25 12:01:33

Iom post iom pli ol 3000 jam subskribis la peticion.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-25 12:13:58

La peticio "Ne plu elefantidetoj por la ĉinaj zooj" atingis pli ol 5000 en nur 5 tagoj...

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-25 16:32:48

Tiel forlasita estas Esperanto. Ĉu ni kunlaborus por lin disvastigi?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-februaro-25 16:53:07

Ah, se nur oni povus doni vortludon al la peticio - tiam oni baldaŭ havus longan liston - ekzemple oni uzi "la ulo sub mi" por indiki ke oni jam imagas al si kiu el la tuta mondo subskribos poste. Se oni volas esti certa, oni nur petu amikon subskribi tuj sub sia nomo - hehehe!

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-25 22:21:39

Tiu afero interesas la homojn. Ĉiuj, kiuj lernis Esperanton kaj alia nacia fremda lingvo, scias pri la ega efikeco de Esperanto kiel internacia neŭtrala lingvo. Tial ĝi indas esti disvastigita.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-26 16:50:41

Tjeri: Kiam lando aniĝas al EU, ĝi devas trovi dekojn da oficistoj en ĉiuj fakoj, spertaj pri lingvaj aferoj por adapti la fakan vortaron de EU al la nacia lingvo.
Esperanto estas tre flexebla kaj kompleta lingvo por komunikado. Mi mem nun legas astronomia libro, "La kosmo kaj ni", verkita en esperanto de du profesiaj astronomoj je unua nivelo Galadi-Henriquez kaj Amri Wandel, kun kompleta astronoma nuna vortaro, de planedoj kaj asteroidoj ĝis pulsaroj, supernovaoj, aŭ nigraj truoj, kvazaroj kaj kosmologiaj vortoj laŭ expansianta universo, la pra-explodo, aŭ malhela materio. Mi ankaŭ havas anglaj astronomiaj libroj, kaj post 4 monatoj lernante esperanton kaj multe da jaroj lernante angla, mi jam legas pli facile esperanta ol angla libroj. Esperanto estas uzata simile en ekonomio, matematiko, fiziko, literaturo, ktp.
Ni esperas ke Esperanto estos agnoskita lingvo de la EU, por ĝia ne komparebla ega efikezo lernante fremda lingvo.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-26 17:03:52

cspinola:...Mi ankaŭ havas anglaj astronomiaj libroj, kaj post 4 monatoj lernante esperanton kaj multe da jaroj lernante angla, mi jam legas pli facile esperanta ol angla libroj.
Mi same opinias kiel vi. Kiam mi legas esperante, tio estas kiel promenado dum serena tago en freŝa verda arbaro. Kiam mi legas angle, tio estas kiel rampado dum tempesto sur rokplena plaĝo. Nur esperantisto povas min kompreni.

Reen al la supro