Al la enhavo

"Trovi" por esprimi opinion

de guyjohnston, 2007-novembro-15

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-13 20:53:31

Frankouche:Mi komprenas : la pomo troviĝas (trovas sin) sur la arbo = la pomo estas sur la arbo.
Ne, malĝuste. Neniu serĉis aŭ trovis la pomon, sed la pomo tamen troviĝas sur la branĉo de l'pomarbo.
Krome, la pomo ne povas sin trovi, ĉar ĝi ne havas okulojn, nek manojn.
Ŝajne, ke "trovi sin" estas tre malnova esprimo en Esperanto, sed estas preferinde uzi la vorton "troviĝi", malgraŭ tio, ke d-ro Zamenhof mem uzis la esprimon.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-13 21:53:13

Tiu verbo "trovi sin" kaj "trovi" devas enhavi aliaj sencoj per viaj lingvoj, miaj frazoj korektas france.

Sed vi pravas, troviĝi ne samas trovi sin.
Mi preferas tamen uzi la "iĝi" formo ĉar ĝi sajnas min pli simpla ol mi demandiĝas okulumo.gif se oni devas uzi iĝi aŭ refleksiva verbo per la maleleganta "-i sin".
Eble "eraras", sed estas mia elekto.
Vidu http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufi...

mnlg (Montri la profilon) 2007-decembro-14 09:12:47

Frankouche:se oni devas uzi iĝi aŭ refleksiva verbo per la maleleganta "-i sin".
Ne temas pri eleganteco, temas pri signifo.

Sandviĉo povas manĝiĝi; sed ĝi ne povas manĝi sin (krom eble en iu stranga kartuno...).

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-14 09:47:17

En la franca, oni povas diri "Sandviĉo povas manĝi sin" eĉ se ĝi ne mem manĝas.

Oni ankaŭ povas diri tiun kuriozecon france : "mi ekskuzas min".

Tial, kelkfoje, mi ne scias kiujn formojn mi devas uzi.

white knight (Montri la profilon) 2007-decembro-14 09:56:41

Sandviĉo povas manĝiĝi; sed ĝi ne povas manĝi sin
Ĉu "Sandviĉo povas manĝiĝi" estas sama kiel "Oni povas manĝi sandviĉon" ?
"Manĝiĝi" mi trovas strangega kaj ankaŭ ne trovis en mia vortaro.
Oni ankaŭ povas diri tiun kuriozecon france : "mi ekskuzas min".
Ankaŭ en la germana lingvo oni diras tion (Ich entschuldige mich.)

mnlg (Montri la profilon) 2007-decembro-14 10:20:49

Frankouche:En la franca, oni povas diri "Sandviĉo povas manĝi sin" eĉ se ĝi ne mem manĝas.
Jes, ankaŭ en la itala io tia eblas. Tamen ĉi tie ni parolas pri kiel skribi ĝuste en Esperanto. Oni traduku la signifon.

En la itala estas multaj verboj kiuj kondutas kiel refleksivaj, sed ne estas refleksivaj. Laŭ itala gramatiko, ili nomiĝas "netransitivaj pronomaj".

En la itala, verbo "scaldarsi" povas signifi kaj "varmigi sin" kaj "varmiĝi". Tial, multaj italoj ne tuj komprenas la diferencon (mi tion spertis dum mia instruado). Tio tamen ne signifas ke ankaŭ en esperanto ili estas reciproke anstataŭigeblaj.

white knight:Ĉu "Sandviĉo povas manĝiĝi" estas sama kiel "Oni povas manĝi sandviĉon" ?
Tia estis la ideo, jes.

russ (Montri la profilon) 2008-januaro-07 19:51:14

Frankouche:Mie, mi preferas uzi "opinii, pensi..." anstataŭ "trovi" ĉar mi pensas ke en aliaj lingvoj, la verbo "trovi" povus nur signifi "trovi objekton" kaj ne esprimi pensojn.
1. La verbo "trovi" ne estas en aliaj lingvoj; ĝi estas en Esperanto. Oni ne uzu Esperantajn vortojn laŭ la signifo de similaj vortoj en aliaj lingvoj.

2. En multaj lingvoj (ne nur Esperanto) estas simila verbo kiu havas tiujn du uzojn, ekz en la angla "I found the car to be beautiful" estas tute en ordo.

Reen al la supro