Al la enhavo

La ligiloj de la naskiĝtag-havantoj

de civitano de la tero, 2007-decembro-30

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

civitano de la tero (Montri la profilon) 2007-decembro-30 16:12:04

En la unua paĝo de Lernu aperas ligiloj al la personaj paĝoj de uzantoj kiuj havas naskiĝtagon. La problemo estas ke la ligiloj estas ruĝ-koloraj - koloro kiu signifas en la reto "Malbona ligilo" (ekzemple en vikipedio). Tio estas tre malaloga koloro tial, kaj mi sugestas ke iu ŝangu ĝin al blua koloro, aŭ verda. Tiaj koloroj donos al la unua paĝo pli trankvilan kaj gajan vizaĝon, ĉu ne?

Plie, indas ke la ordo de la nomoj ne estu la alfabeto sed laŭ aktiveco de la uzantoj.

Dankegon kaj ĉion bonan

Oded Gilad (Civitano de la tero)

Rao (Montri la profilon) 2007-decembro-30 16:37:36

Por mi ne gravas... La ruĝaj literoj sur tiu flaveta (verdeta?) fono ne ĝenas min kiel ĝenas ruĝaĵoj (ekzemple) en Vikipedio (blanka fono). ridulo.gif

Krome, mi pensas, ke estus pli interese aperigi sur la ĉefa paĝo nur la nomojn de la minimume aktivaj uzantoj, aŭ limigitan kvanton da nomoj laŭ ordo de lasta ensaluto. En ambaŭ kazoj, estus bone havi ligilon al alia paĝo en kiu aperu ĉiuj nomoj.

Estus bone ankaŭ, ke nomoj de amikoj aperu grase (aŭ iel alie emfaze).

airpath (Montri la profilon) 2007-decembro-30 16:47:58

Laŭ mi ne gravas! Estas nur sur vikipedo ke ruĝ-ligiloj signifas malbonan ligilon; sed povas diriĝi ke bluaj ligiloj pli klaras ol ruĝ- aŭ verdaĵoj, car ili elstaras sur la blankan retpaĝfonon. Lau mi ĉiuokaze verdo povas boni, car ĝi estas ofte la koloro de nian lingvon, Esperanto, kaj ĝi simbolas bonaferon, pacon, kaj tiel plu.

horsto (Montri la profilon) 2007-decembro-30 23:19:31

Rao:Por mi ne gravas... La ruĝaj literoj sur tiu flaveta (verdeta?) fono ne ĝenas min kiel ĝenas ruĝaĵoj (ekzemple) en Vikipedio (blanka fono). ridulo.gif
Kial vi havas alian fonon ol mi? Mi nur vidas tute blankan fonon.

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-31 09:00:49

civitano de la tero:... La problemo estas ke la ligiloj estas ruĝ-koloraj - koloro kiu signifas en la reto "Malbona ligilo" (ekzemple en vikipedio). Tio estas tre malaloga koloro tial, ...

Plie, indas ke la ordo de la nomoj ne estu la alfabeto sed laŭ aktiveco de la uzantoj.
...
Saluton! Mi apogas la proponon. Laŭ mi ne gravegas tiun aferon sed estas vera ke la ruĝa elstaras tro kaj rompas la koloran harmonion de tiu ĉi paĝo. Tial vikipedio uzas la ruĝan por signi la malekzistantajn artikolojn.

Ankaŭ mi apogas la proponon pri montri nur aktivajn uzantojn. Aŭ almenaŭ montri la uzantoj, kiuj vizitis la paĝaron iam dum la lastaj ses monatoj.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro