Al la enhavo

Nova maldefinita verbtempo Esperanta

de Filu, 2007-decembro-30

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-01 15:52:30

Ĉu vi jam aŭdis pri la ŝtrumpfoj? Ili estas etetaj dupieduloj bluaj el striprakonta serio Belga, verkita kaj desegnita de nun morta aŭtoro Peyo. Ankaŭ ili uzis la saman vorton por pli malpli ĉio, ĉu verbe, ĉu adjektive aŭ adverbe, ĉu por nomoj, agoj, ktp.

Iliakaze, tamen, ŝajnas ke estis nuancoj neaŭdeblaj al homoj inter iliaj diversaj ŝtrumpfoj, ĉar homoj, kiuj provis komuniki kun ili uzante ties lingvo ĉiam estis dirantaj sensencaĵojn, kiuj tre ridegis la ŝtrumpfojn.

Vikipedia artikolo pri smurfoj
Verŝajne la aŭtoro elangligis ilian nomon anstataŭ uzi la originalan franclingvan... Senkomente

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-01 16:49:52

Tiun Belgan serion pri ŝtrumpfoj mi ne vidis bedaŭrinde. En "Kin-dza-dza" LMMO temas ne tiom pri nuansoj, sed pri tio, ke multaj homoj vivas tiom simplan vivon, ke ili ne bezonas multe da vortoj. Inter loĝantoj de Kin-dza-dza ĉio estas komprenebla laŭ simpla kunteksto kaj intonacio de tia ilia "ku". Sed homoj de Tero kiuj okaze estiĝis sur Kin-dza-dza ne scias tion kuntekston kaj senĉese mistrafas kaj malfartas tie, ili ne komprenas lokan vivon. Do nuansaj tamen ĉeestas.
Mia najbaro ekzemple kutime parolas nur per kelkaj fivortoj, kaj ĉiuj bone komprenas lin.

Rao (Montri la profilon) 2008-januaro-01 17:06:43

"Li ŝatas kisetojn"

Ĉu li ŝatas homojn kiuj estas kisitaj, kisataj kaj kisotaj, aŭ ĉu li ŝatas etajn kisojn? lango.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-01 17:12:32

Rao:"Li ŝatas kisetojn"

Ĉu li ŝatas homojn kiuj estas kisitaj, kisataj kaj kisotaj, aŭ ĉu li ŝatas etajn kisojn? lango.gif
Hahaha! Bonege, Rao! Jen vi najlis la ĉerkon!

taneli (Montri la profilon) 2008-januaro-01 17:16:39

Filu:Ĉu vi jam aŭdis pri la ŝtrumpfoj? Ili estas etetaj dupieduloj bluaj el striprakonta serio Belga, verkita kaj desegnita de nun morta aŭtoro Peyo. Ankaŭ ili uzis la saman vorton por pli malpli ĉio, ĉu verbe, ĉu adjektive aŭ adverbe, ĉu por nomoj, agoj, ktp.

Iliakaze, tamen, ŝajnas ke estis nuancoj neaŭdeblaj al homoj inter iliaj diversaj ŝtrumpfoj, ĉar homoj, kiuj provis komuniki kun ili uzante ties lingvo ĉiam estis dirantaj sensencaĵojn, kiu tre ridegis la ŝtrumpfojn.
Por mi, la ĉina lingvo estas pli-malpli tia. Estas ege malfacile por mi aŭdi, ĉu oni diras ĉine ekzemple "la rusa lingvo" aŭ "krokodilo". Mi ankaŭ unufoje provis voĉlegi lecionon el mia lernolibro pri la ĉina, kie estis skribite: "Ĉinoj manĝas per manĝobastonetoj, finnlandanoj per tranĉilo kaj forko." La fino iĝis jena: "Finnlandanoj trinkas teon per tranĉilo."

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-01 17:52:22

Filu:Hahaha! Bonege, Rao! Jen vi najlis la ĉerkon!
Drakulo elgrimpas el ĉerko:
oni devas uzi la maldefinita tempo de verbo "esti" - "estes", kaj kvazaŭ-participo derivita per sufikso -ad-:

Ili estes solvada problemon.
Li estes skribada leteron.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 06:00:32

Rao:"Li ŝatas kisetojn"

Ĉu li ŝatas homojn kiuj estas kisitaj, kisataj kaj kisotaj, aŭ ĉu li ŝatas etajn kisojn? lango.gif
Kvankam ekzistas la formo "kisus", oni ne uzas participo "kisuta", sed oni diras "kisinda".
Analogie, se ekzistus "kises", oni ne uzus participo "kiseta", sed oni dirus "kisenda". La formo "kisenda" ja ekzistas kaj bone taŭgas laŭsence.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 11:17:32

rosto:
Analogie, se ekzistus "kises", oni ne uzus participo "kiseta", sed oni dirus "kisenda". La formo "kisenda" ja ekzistas kaj bone taŭgas laŭsence.
Sed kisenda ja signifas ke estas necese ke vi kisas iun, do vi ne vere volas, sed vi devas kisi.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 12:09:09

horsto:Sed kisenda ja signifas ke estas necese ke vi kisas iun, do vi ne vere volas, sed vi devas kisi.
Precize certe estas! Ĉe tio ja ĉia senco estas!
Iu diras al vi:
- Ŝi estas kisenda.
Vi respondas:
- Mi kises.

sergejm (Montri la profilon) 2008-januaro-04 18:10:59

En normala Esperanto estas vortoj:
prezidento/prezidanto/prezidinto
studento/studanto/studinto
Tio iom pruvas elekton de -e-, sed -et- tamen signifas tute alian!

Reen al la supro