Al la enhavo

100a UK - Fari Esperanton tute universala

de vicentesales, 2015-julio-11

Mesaĝoj: 83

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-17 21:12:43

Tangi:
Lakiro:Nu, ekzemple estas la vorto отшельник - oelnik aŭ отче - oe, отставать - otstavatj... отцепить - otcepitj, оценка - ocenka, отсев - otsev.
Kio?
acxsheljnik/ocxcxje, actavatj/accepitj, acenka/acsjev... Multaj fonemoj estas tie malsamaj, ne nur c/ts ktp.
Vi ne pravas! Necesas distingi... Esperanton kaj la rusan.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-17 21:24:42

Kio?
acxsheljnik/ocxcxje, actavatj/accepitj, acenka/acsjev... Multaj fonemoj estas tie malsamaj, ne nur c/ts ktp.
Kiu tiel elparolas tiujn rusajn vortojn?? Estas moskvana akanje, ĉu? ridulo.gif

La vokalo uzata en viaj ekzemploj - la ŝvao - ne troviĝas en EO.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-julio-18 10:42:54

Tempodivalse:
Tiu, kiu proponas reformon, tiamaniere malkaŝas propran malsperton. Probable multaj el ni, estante komencantoj, sonĝetis pri enkondukado iujn ŝanĝojn, sed ju pli ni akiris sperton, des pli ni vidis, ke Esperanto jam funkcias, vivas, kaj evoluas tute normale, kaj ke 125+ jarojn de tiom larĝa precedento ne povus plibonigi - des malpli ŝanĝi aŭ influi! - unu persono per unu ideo disvolvita dum du-tri tagoj.

Eĉ mi iutempe eksperimentis "plibonigi" kelkajn partojn de la lingvo kiuj iom ĝenis min - ne por fari proponon, sed nur por kompreni, kial Zamenhof konstruis la lingvon precize tiel, ne alie, - kaj por satigi mian propran scivolemon, ĉu la difektoj estas efektivaj aŭ nur imagataj de mi.

Dum multaj semajnoj mi uzis mian "private reformitan" Esperanton en taglibro. Iom post iom mi konsciis, ke kvankam miaj "plibonigoj" solvis iujn ĝenetojn, ili estigis aliajn, pli frustrajn problemojn! Grade mi revenis al norma Esperanto en mia taglibro, konvinkite ke preskaŭ nenio en Esperanto, senkonsidere sian komencan negraciecon aŭ neoportunecon, estas bagatela aŭ inkluzivita senkiale. Alifadene mi povas detaligi miajn provojn, se tio aliulojn interesas...
La reformproponoj estis multnombraj, kaj celis solvi la samajn problemojn. Tiuj ne estas problemoj por mi mem, mi tre kontentas per la nuna esperanto, mi ne estas perfektemulo. Tio ne ĝenas min skribi "x" anstataŭ la ĉapeloj kiam ili estas tro malfacile fareblaj. Mi ne eldonas revuon, kaj ne havas problemojn pri perfekta prezentado de la artikoloj.

Sed gvidinte kursojn, mi konstatis, ke la unua kurso estis dediĉata al instruado de nekutimaj literoj, la dua por prezenti akuzativon per frazoj ordigitaj nur tiucele kaj tiuokaze, kaj poste admoni la gelernantojn ĉar ili forgesas (aŭ malforgesas!) akuzativon - kaj tio povas malkuraĝigi la malplej atentemajn.

Mi interesiĝas pri viaj ideoj, kaj ne estas ĝismedola oponanto al reformoj, sed laŭ la kondiĉoj kiujn mi anoncis antaŭe, kondiĉoj sufiĉe rigoraj por ke ne estu risko de divido en la movado. La ideoj devas esti libere diskutitaj, nur ilia aplikado devas fariĝi pripense kaj zorgeme, kaj nur se tio oportunas.

Reen al la supro