Đi đến phần nội dung

Finvenku la iksa sistemo!

viết bởi Maldormemo, Ngày 01 tháng 2 năm 2008

Tin nhắn: 25

Nội dung: Esperanto

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 19:59:40 Ngày 07 tháng 3 năm 2008

diogotŭ:
Maldormemo:sed kion mi ankoraŭ ne trovis estas manieron uzi svedan (por mi kutiman) klavaron kaj havigi ĉapelitojn per iksa (ek!-a) skribmaniero. Ĉu eblas laŭ vi?
kiel?
Tion ne eblas, sed vi povas aldoni multajn klavarajn aranĝojn. Kiom ajn vi volas. Poste vi aldonas al supra panelo la aplikajon "Klavaraj Aranĝoj" (Dekstra musa butono sur panelo-Aldoni al panelo). Uzante tiun aplikaĵon vi povas ŝanĝi aranĝon klavaran rapide premante "dekstra alt" kaj "maldekstra alt" samtempe.

Aferoj je Linukso ne funkcias simile al Vindozo. Tio ne estas malbona, estas nur malsama.
Mi trovis kaj finfine sukcesis instali programon KMFL en mia Fedora 8. Ĝi certe ankaŭ aplikeblas en Ubuntu. Per ĝi mi uzas mian normalan svedan klavaron, sed redefinas x, q, y, å, ä och ö al esperantaj signoj. Por mi tiu estas ideala solvo. La verkisto de KMFL helpis min instali al Fedora. rideto.gif

tsalomon (Xem thông tin cá nhân) 11:30:33 Ngày 16 tháng 3 năm 2008

Jes, sed bonvolu iomete kelkfoje meti vin en la lokon de iu, kiu ne konas Esperanton kaj hazarde vidas tekston skribita per la x-metodo (Ekzemple: en retejo, en ekzemplaj frazoj de papergazeto, en Dua Vivo, en la blogo de S-ro Orban ktp...)

Vidu:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/neikso.html

rosto (Xem thông tin cá nhân) 14:50:16 Ngày 23 tháng 3 năm 2008

Rusa proverbo: "Nur tombo povas rebonigi ĝibulon".

El Dante Aligeri: "Lasu esperon..."

Neniam Esperanto solvos tion problemon. Finfine eble ĉiuj kutimiĝos al x-sistemo de Esperanto, eĉ ne-esperantistoj. Ja ni kutimiĝis vidi ĉie Ĉinajn hieroglifojn?

Taciturn_ (Xem thông tin cá nhân) 15:47:24 Ngày 23 tháng 3 năm 2008

Laŭ mi la x-problemo estas tro eta por priparoli serioze.Mi tre rapide alkutimiĝis legi kaj uzi ĝin.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 18:56:16 Ngày 23 tháng 3 năm 2008

Taciturn_:Laŭ mi la x-problemo estas tro eta por priparoli serioze.Mi tre rapide alkutimiĝis legi kaj uzi ĝin.
Eble eta problemo, sed ĉu vi volus legi plenan libron presita per X-metodo? Persone mi tuj rezignus.Se Vindozo-versio estas malnova mi pensas ke eble Linukso funkcios kaj ĝi kaj multaj programoj por ĝi estas senpaga.

Kial uzi provisorajn solvojn kiam ekzistas bonaj eblecoj skribi korekte?

Quay lại