Al la enhavo

Plia enigmo

de sergejm, 2008-februaro-12

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-17 19:08:44

Kara StephaSport!
Mi supozis, ke pli antaŭe ol demandi viaj enigmoj ĉi tie, vi demandis ilin al viaj amikoj aŭ aŭdis la enigmojn de la amikoj.
Kiel mi komprenis el la respondoj, oni jam sciis vian kvinan enigmojn en Usono. Mi verŝajne jam aŭdis viajn enigmojn 2 kaj 5, sed ne certas - tio estis jam delonge. En tria enigmo por Rusio Zam devis viziti ne superbazaron, sed, por ekzepmle, teatron.
En la kvara oni devis uzi aliajn vortojn, io simila al "Via apero je la tria horo maltrankviligis min kaj panjon ..."
Mia enigmo estas reala telefona parolado.
En rusa varianto dufoje aperis вышла [vyŝla] = (ŝi) elvenis. Unuafoje ci tio signifas, ke Nataŝa ĉeestas en la laboro (eliris el hejmo kaj alvenis al la laboro). Tia uzo de "elvenis" ne estus komprenata Esperante, do mi uzis vorton "ĉestas". Dua "elvenis" signifas, ke Nataŝa elvenis en alian ĉambron, kiu estas en la laboro, sed oni ne povas tuj inviti ŝin reen. Konkreta loko, kien Nataŝa eliris ne estas klara de la enigmo, do mi akceptus diversajn respondojn.
Hieraŭa telefona parolado estis proksimume tia:
-Saluton! Ĉu mi povas paroli kun Nataŝa?
-Ŝi ne ĉeestas. Ŝia infano estas malsana hodiaŭ (aŭ alia kaŭzo, kiu konkreta ne estas klara, mi ankaŭ akceptus iu ajin kauzon; eble malsano de infano ne estas bona kaŭzo de neĉeesto en la laboro en Italio, sed povas esti aliaj kaŭzoj). Bonvolu telefoni morgaŭ, eble ŝi ĉeestos.
Se la telefonanto ne scius, ke Nataŝa ne ĉeestis en la laboro hieraŭ, hodiaŭa parolado komenciĝus de sama frazo.
Se trajno de Nataŝa forveturus hodiaŭ, oni tuj despondus "Ŝi ĉeestIs, sed forveturis per trajno", aŭ "Ŝi ankoraŭ ĉeestas, sed rapidas al la trajno".

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-19 16:38:56

Laŭ mi, Nataŝa ne volas paroli kun la telefonanto...

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-23 10:01:10

novatago:Laŭ mi, Nataŝa ne volas paroli kun la telefonanto...
Oni jam donis tian respondon.
Vere, estroj ofte ne ĉestas kaj ofte ne volas paroli kun telefonantoj kaj petas sektetari(in)on diri, ke li(ŝi) ne ĉestas.
Sed tio ne estus enigmo, do mi tiam aldonis klarigon ke oni ne trompas la telefonanton.

Jen ankoraŭ unu enigmo:

Ĉi-vitre mi trovis floron, kiu estis preta ekflori, falinta de fenstrobreto. Esplorinta la okazlokon, mi faris supozon de kialo de la okazintaĵo kaj rakontis ĝin al kolegojn en laboro. Sed ili respondis, ke tiel ne povas esti. Poste mi rakontis tion al la panjo kaj ĉio klariĝis.
Kial falis la floro kaj kia estis mia supozo?

leporo (Montri la profilon) 2008-februaro-23 10:24:41

Eble al kreskaĵo de kiu falis floro mankis akvo.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-23 12:07:52

leporo:Eble al kreskaĵo de kiu falis floro mankis akvo.
En mia enigmo "floro" estas la tuta kreskaĵo - florplanto, ne nur ĝia reprodukta parto. Falis la tuta florplanto, kun poto.

Jen estas la floro en nuna stato, ĉu vi scias kiel ĝi nomiĝas?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-23 14:14:08

Eble ĝi falis pro tertremo...
demando.gif

Reen al la supro