Đi đến phần nội dung

Logika enigmo: kanibaloj

viết bởi Miland, Ngày 30 tháng 4 năm 2008

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

Miland (Xem thông tin cá nhân) 19:22:16 Ngày 30 tháng 4 năm 2008

La anoj de vilaĝo en la Insulo Forgesita manĝas homojn, sed nur la stultajn. La konata esploristo Profesoro Brunovo devojiĝis kaj petis direktojn de vilaĝanoj. 'Mi volas iri norden', li diris. La vilaĝanoj kondukis lin al plano kun figuro, bildo de stranga kompaso. Legante ĉirkaŭ normala kompaso, oni devus legi sekve N, NE, E, SE, S, SW, W, kaj NW.
Sed ne ĉi tie. Kvankam estis okono de cirklo (45 gradoj) inter la direktoj, kiel normala kompaso, rigardante la literojn ĉe la rando la Profesoro legis:
N, NW, SE, SW, W, S, E, kaj NE!

'Unu el la direktoj de la centro estas norden', la ĉefo de la vilaĝanoj diris.
'Sed kiu?' demandis la profesoro.
'Tio ni ne diros vin', estis la respondo.
'Do diru al mi, kiom da direktoj estas ĝustaj', petis la profesoro.
'Tute ne, ĉar vi tiel povus dedukti kien iri,' respondis la ĉefo de la kanibaloj.
Bonŝance, la profesoro pasis ĉi tiun ekzamenon de inteligento kaj oni lasis lin iri libere.

En kiu direkto laŭ la bildo?

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 19:52:19 Ngày 30 tháng 4 năm 2008

Kie vi trovis tian kompason?
Kutime surkompase troviĝas jenaj direktoj: N, NE, E, SE, S, SW, W, NW. lango.gif
Mi ja estas eksmaristo kaj vidis kompasojn plurfoje.

Miland (Xem thông tin cá nhân) 09:33:23 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

Terurĉjo:Kie vi trovis tian kompason?
Kutime surkompase troviĝas jenaj direktoj: N, NE, E, SE, S, SW, W, NW. lango.gif
Mi ja estas eksmaristo kaj vidis kompasojn plurfoje.
Dankon, maristo, mi lernis ion! Ĉar anglaj kompasaj direktoj evidente estas internaciaj, mi reviziis la problemon. Efektive estas pli facile por mi. Kaj nun, bonan ŝancon trovi la solvon. Za rabotu, tavar -- (cenzurita, krokodilado malpermesita)

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 09:42:23 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

Miland:Za rabotu, tavar -- (cenzurita, krokodilado malpermesita)
Mi iomete tradukas Milandon: Ek al la laboro, kamar!

Ĉertovski ĥoĉicco rabotatj, tavariŝĉy! lango.gif

Krome, estimata kamarado Miland, mi entute ne postulis anstataŭigi Esperantajn direktnomojn al la anglaj.
Do, mi eĉ preferus ilin vidi tiaj, kiaj ili estis afiŝitaj de vi:
Nordo (N)
Nord-Oriento(NOr)
Oriento(Or)
Sud-Oriento(SOr)
Sudo(S)
Sud-Okcidento(SOk)
Okcidento(Ok)
Nord-Okcidento(NOk)

Miland (Xem thông tin cá nhân) 12:46:12 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

Do bone, por tiuj, kiuj preferas la Esperantigitajn kompas-direktojn, jen la rilata parto de la problemo:

"Legante ĉirkaŭ normala kompaso, oni devus legi sekve N, NOr, Or, SOr, S, SOk, Ok, kaj NOk.

Sed ne ĉi tie.. la Profesoro legis:
N, NOk, SOr, SOk, Ok, S, Or, kaj NOr!"

(Parenteze, mi ne povis kompreni la vortojn "Ĉertovski ĥoĉicco", ĉu citaĵo de Vladi Iljiĉ?)

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 17:43:00 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

Miland:(Parenteze, mi ne povis kompreni la vortojn "Ĉertovski ĥoĉicco", ĉu citaĵo de Vladi Ilyich?)
ekstertemo.gif
Ne, estas tiu de Jegor Kuzmiĉ! lango.gif
6 февраля 1990 года на Пленуме ЦК КПСС 70-ти летний к тому времени коммунист Егор Кузьмич Лигачев заявил с трибуны «И наконец, товарищи, […] откровенно хочется сказать: чертовски хочется заняться конструктивной работой, конкретными делами перестройки».
La fino de ekstertemo.gif.

Ek al la kanibaloj, gekamaradoj!
Unuanime solvu la enigmon de sinjoro Miland! Alikaze la esploristo estos formanĝita!

Miland (Xem thông tin cá nhân) 18:43:24 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

ekstertemo.gif Sendube tre klare, por rusa-parolantoj! Mi komprenis nur la vortojn "товарищи" kaj "работой". Bonvolu traduki la citaĵon en E-on, товарищ!

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 19:33:32 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

Mi kelkfoje sugestis al reveno al solvado de la enigmo, tamen, ĉar la forumo nomiĝas "Humuro", mi supozas, ke la traduko ne estos rubo.

Do, 6 февраля 1990 года на Пленуме ЦК КПСС 70-ти летний к тому времени коммунист Егор Кузьмич Лигачев заявил с трибуны «И наконец, товарищи, […] откровенно хочется сказать: чертовски хочется заняться конструктивной работой, конкретными делами перестройки».

La 6-an de februaro 1990 dum kunsido de Centra Komitato de Sovetunia Komunista Partio 70-jara tiutempe komunisto Jegor Ligaĉov surtribune deklaris: "Kaj finfine, gekamaradoj, mi volus verdiri: diable mi volus okupiĝi pri pozitiva laboro, pri konkretaj aferoj de perestrojko".
Malgraŭ tio, ke la deklaro estis tute serioza, Sovetunio poste multe ĝin primokis.
Mi memorigas, ke laŭvorte "perestrojka" tradukiĝas kiel rekonstruado, sed la senco de la vorto celis multe pli vastan signifon tiutempe.

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 20:24:06 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

Samideano Miland, min interesas, ĉu kanibalaj kompas-direktoj akordas al la ĝustaj?

Miland (Xem thông tin cá nhân) 21:10:51 Ngày 01 tháng 5 năm 2008

Terurĉjo:Samideano Miland, min interesas, ĉu kanibalaj kompas-direktoj akordas al la ĝustaj?
Estas 45 gradoj (okono de cirklo) inter la direkoj, kiel normala kompaso, jes. Bona demando; mi reviziis la tekston de la enigmo.

Quay lại