Al la enhavo

"Falsaj amikoj"

de Stephan S, 2008-majo-22

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Stephan S (Montri la profilon) 2008-majo-22 21:32:08

Saluton! Mi estas komencanto, tial bonvolu pardoni miajn erarojn.
Esperanto havas radikoj el diversaj lingvoj, kaj certaj vortoj en Esperanto estas similaj kun vortoj el gepatra lingvo de tradukanto.
“Falsaj amikoj de tradukanto” (angle - "false friends") estas vortoj, kiuj estas similaj kun vortoj en alia lingvo, sed tradukataj alie.
Ĉu vi scias ekzemploj en viaj lingvoj?

Ekzemple, en rusa lingvo:
- VETERO estas simila al la rusa vorto VETER (vento). En rusa lingvo “vetero” estas POGODA.
- PAROLI estas simila al la pluralo de rusa vorto PAROL(J) (pasvorto). En rusa lingvo “paroli” estas GOVORITj.

hiyayaywhopee (Montri la profilon) 2008-majo-22 21:47:22

Jes, ili ankaŭ ofte konfuzas min, ekzemple ATENDI similas kun la angla vorto ATTEND (ĉeesti). En la angla "atendi" estas "await."

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-22 22:07:20

Jen listo de falsaj amikoj en Vikipedio, havigebla en multaj lingvoj:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_falsaj_amiko...

John Wells reviziis ampleksan liston de falsaj amikoj (en la angla), origine de M.C.Butler, en La Brita Esperantisto ankaŭ multe da jaroj. Mi ne scias ĉu ĝi nun aĉeteblas aŭ elŝutebas. Mi legis ke Being colloquial in Esperanto de David Jordan ankaŭ hava ampleksan liston.

Stephan S (Montri la profilon) 2008-majo-22 22:47:50

Dankon.

Tie estas ankaŭ rusa "falsaj amikoj" sen miaj ekzemploj. Mi aldonu.

Stephan S (Montri la profilon) 2008-majo-22 22:59:26

Hmmm... Mi legis ĉi tiajn ekzemplojn.

Esperanto povas ŝajni strangan precipe al koreoj kaj grekoj (ne = jes). Kaj al japanoj (mi ne komentas).

Andybolg (Montri la profilon) 2008-majo-23 13:39:55

"Rompi"
Ĝi similas je la norvega vorto "rumpe", kio signifas postaĵo lango.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-23 14:20:12

Norvego devus unue rimarki la "falsamikecon" inter Ni/Vi, ĉu ne ? okulumo.gif

Andybolg (Montri la profilon) 2008-majo-25 16:50:31

Jes, kompreneble, sed mi pensas ke svedoj pli konfuziĝas. Ĉar svede (kaj norvege) "vi" signifas "ni" en Esperanto, kaj la sveda "ni" signifas "vi" en Esperanto. Oni devas reversi la cerbon lango.gif

mastro Jano (Montri la profilon) 2008-majo-25 19:26:40

Andybolg:Jes, kompreneble, sed mi pensas ke ankaŭ hungaroj konfuziĝas, ĉar la hungara mi, signifas ni kaj hungara ronda, signifas malbelega. lango.gif

Stephan S (Montri la profilon) 2008-junio-27 21:22:39

Kelkaj plu:

- POLENO estas simila al la rusa vorto POLENO (ŝtipo). En rusa lingvo “poleno” estas PYLjCA.
- SALO estas simila al la rusa vorto SALO (lardo). En rusa lingvo “salo” estas SOLj.

Reen al la supro