Al la enhavo

toki pona

de thyrolf, 2017-decembro-04

Mesaĝoj: 58

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-09 21:38:36

Mi rigardis la LR-parsiloj (*), kaj demandiĝis ĉu kaj kiel tio povas funkcii en nia homa cerbo. Ĝi funkcias paralele, kaj tuje. Ĝi ne povas (senpapere) disvolviĝi analizojn kaj algoritmoj kiuj postulus multe da tempo. La komprena meĥanismo devas enkalkuli tiun paralelecon.


(*) Ĉu tio tradukeblas Maldekstre-Dekstren (MD)? Kaj kio pri la alidirektajn lingvojn, kiel la araba kaj la hebrea? Mi sugestas tutsimple konservi LR en Esperanto.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-10 00:47:44

Mi ne scias ĉu, kaj mi dubas ke la lingva parsado en nia cerbo okazas paralele. Mi eĉ ne scias ĉu tio estus paralaligebla. Certe ne funkcias tuje, ĉar nenio okazas tuje en mia sperto.

Ĝi ja povas senpapere disvolviĝi analizojn kaj algoritmoj kiuj postulus multe da tempo por nehomcerbaj komutiloj. Ekzemple ĝi povas rekoni vizaĝojn, kiu estas tre tempkosta kaj kompleksa afero.

Kion pensas vi? Kiel parsas nia cerbo aŭskultatajn eldirojn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-10 23:23:07

Kiam Leonardo da Vinci pentris Mona Lisa-n, li pentris ĉiu detalo unu post la alia. Kiam vizitanto de muzeo rigardas la pentraĵon, li tuj vidas la misteran rideton, la okulojn kaj la kvietecon de la portretita/ata (1) virino. Li povas paralele trakti la informon, kaj rekoni la vizaĝon.

Mi konjektas, ke la lingvo funkcias sammaniere:
- parolante, oni priskribas bildojn , kiuj estas en nia kapo
- aŭskultante, oni konstruas bildon en sia kapo, amasigas detalojn kaj ekvidas la konstruitan bildon en nia imago.

(1) Oni povas eleklti unu el du vidpunktojn:
- portetita ; tiu, kiun oni vidas sur la pentraĵo
- portretata : Kion ŝi esprimis kaj kia ŝi aspektis, kiam Leonardo pentris ŝin.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-12 06:25:02

parolante, oni priskribas bildojn , kiuj estas en nia kapo
Kiel vi priskribas ĝin?
aŭskultante, oni konstruas bildon en sia kapo, amasigas detalojn kaj ekvidas la konstruitan bildon en nia imago
Kiel vi konstruas ĝin baze de la aŭskultata eldiro?
Ĝi ne povas (senpapere) disvolviĝi analizojn kaj algoritmoj kiuj postulus multe da tempo.
Konstrui parsilon estas tempkosta afero. Uzi ĝin, fakte parsi datumojn, estas tre maltempkosta afero. Estas nur kvin eblaj ordonoj en ĉiu situacio: saltu, ŝovu, reduktu, akceptu aŭ malakceptu...

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-12 10:22:50

nornen:
parolante, oni priskribas bildojn , kiuj estas en nia kapo
Kiel vi priskribas ĝin?
aŭskultante, oni konstruas bildon en sia kapo, amasigas detalojn kaj ekvidas la konstruitan bildon en nia imago
Kiel vi konstruas ĝin baze de la aŭskultata eldiro?
Ĝi ne povas (senpapere) disvolviĝi analizojn kaj algoritmoj kiuj postulus multe da tempo.
Konstrui parsilon estas tempkosta afero. Uzi ĝin, fakte parsi datumojn, estas tre maltempkosta afero. Estas nur kvin eblaj ordonoj en ĉiu situacio: saltu, ŝovu, reduktu, akceptu aŭ malakceptu...
Mi proponas al vi du ekzercojn:
1. Skibu liston de la dek ĉefaj landoj de via kontinento.
(Mi ne klarigas al vi tuj kial, por ne influi la rezulton)

2. Imagu parsilon, kiuj komprenas parolatajn nombrojn:
ex:du, mil, dek, ok -> 2018

NB: En la franca, ekzemple, 1999 estas mille, neuf, cent, quatre, vingt, dix, neuf, t.e. mil, naŭ, cent, kvar, dudek, dek, naŭ

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-13 02:33:45

"Ĉefa" estas malfacile. Mi skribos tiujn landojn kiuj estas ĉefaj por mi persone:

1. Gvatemalo
2. Meksiko
3. Arĝentino
4. Kolombio
5. Venezuelo
6. Urugvajo
7. Peruo
8. Honduraso
9. Panamao
10. Brasilo

2. Okej, mi imagis ĝin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-13 10:02:49

Nun ni disponas pri skribita listo Do, la demando estas: Kial vi elektis tiun ordon?

Skiribu spontane, sen cenzuriĝi, sen serĉi raciajn motivojn, la unuajn kialojn kiu venas al via menso. (Klarigojn venos poste, por ne influi vin.)

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-13 10:12:32

Por la dua ekzerco, la algoritmo ne nepre estu ekzakta, sed pli gravas vidi kiel vi konstatas erarojn kaj korektas ilin.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-13 23:10:52

Altebrilas:Nun ni disponas pri skribita listo Do, la demando estas: Kial vi elektis tiun ordon?

Skiribu spontane, sen cenzuriĝi, sen serĉi raciajn motivojn, la unuajn kialojn kiu venas al via menso. (Klarigojn venos poste, por ne influi vin.)
Pli malpli laŭ la nombroj da personoj, kiujn mi konas el ĉiu lando.
Por la dua ekzerco, la algoritmo ne nepre estu ekzakta, sed pli gravas vidi kiel vi konstatas erarojn kaj korektas ilin.
Mi kredas, ke mia parsilo ja estas ekzakta, kaj tial ne estas bezono pravigi erarojn.
Se temus pri parsilo, kiu povas erari, t.e. kiu devas ie preni decidojn, do por klopodi ricevi pravan resulton, mi reenirus ĝis la lasta decido kaj decidus malsame (kaj tiel rekursive).

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-14 17:35:25

nornen:
Altebrilas:Nun ni disponas pri skribita listo Do, la demando estas: Kial vi elektis tiun ordon?

Skiribu spontane, sen cenzuriĝi, sen serĉi raciajn motivojn, la unuajn kialojn kiu venas al via menso. (Klarigojn venos poste, por ne influi vin.)
Pli malpli laŭ la nombroj da personoj, kiujn mi konas el ĉiu lando.
Do substrku la "pli"-ojn kaj provu klarigi kial la "malpli"-oj estas en tiu loko
Por la dua ekzerco, la algoritmo ne nepre estu ekzakta, sed pli gravas vidi kiel vi konstatas erarojn kaj korektas ilin.
Mi kredas, ke mia parsilo ja estas ekzakta, kaj tial ne estas bezono pravigi erarojn.
Se temus pri parsilo, kiu povas erari, t.e. kiu devas ie preni decidojn, do por klopodi ricevi pravan resulton, mi reenirus ĝis la lasta decido kaj decidus malsame (kaj tiel rekursive).
Mi parolis pri komputila algoritmo, kiu simulas la funkciadon de homa cerbo, do kiu povas fari "homajn" erarojn. La celo estas kompreni kiel ĝi funkcias. Mi eltrovis algoritmon, kiu efektive estas recursiva. Ĉu vi jam difinis iun?

Reen al la supro