Al la enhavo

Estas kontakto!

de sergejm, 2018-marto-26

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-26 19:35:42

La celo de la ludo estas diveni la vorton pripensita de komencanto.
Komencanto pripensas vorton, substantivo ununombra nominativa, kaj scigas al aliaj ludantoj la unuan literon de la vorto.
Ekzemple, li pripensas "katastrofo" kaj diras "k".
Alia ludanto pripensas alian vorton, komencantan je sama(j) litero(j). Ekzemple, kato kaj demandas "ĉu tiu estas kvarpieda vosthava?"
Tria ludanto trovas respondon, ekz. kapro kaj diras "Estas kontakto!".
Tiam la komencanto devas respondi "Ne, tiu ne estas kapreolo" - li povas hazarde nomi vorton pripensitan de la dua aŭ de tria, sed ne la propran vorton.
Por rapidigi la ludon la komencanto povas ne atendi kontanton, sed tuj respondi.
Post la kontakto, se la komencanto ne povas trovi la respondon al la demando, li devas diri la duan literon, post kiam la dua kaj la tri nomas siajn respondojn (iliaj respondoj hazarde povas esti la samaj).
Poste ĉio daŭras kun du, tri, ktp literoj ĝis kiam la vorto, pripensita de la komencanto, iĝas klara.
La ruloj ruse: http://summoning.ru/games/lingual/contact.shtml

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-26 20:52:24

"Ĉ" havas haron sur la kolo.

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-27 04:13:03

Ĉu ĝi kuras rapide?

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-27 12:46:46

Jes, tre rapide!

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-27 16:40:30

Necesas respondi, "Ne, ĝi ne estas ĉ..."
Aŭ atendi kontakton de iu tria. Sen la kontakto vi povas ignori mian demandon.
Tiu "ĉ..." devas esti rapida, sed ne nepre "havi haron sur la kolo".

Vinisus (Montri la profilon) 2018-marto-27 19:37:34

Tre komplike, mi rezignas ridulo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2018-marto-28 04:41:21

Fakte, la ludo ne estas tro komplika, sed:
1. Necesas almenaŭ 3 ludantoj; rusa paĝo kun reguloj rekomendas 4 - 10
2. Tempo por respondo devas esti limigita, do antataŭ forumo estus pli bone ke ludantoj kunvenu en unu ĉambro aŭ uzu pli rapidan komunikilon.
3. Por trovi respondon necesas sufice bone scii la lingvon, do dekomence provu nacilingve.

Vi provis ludi alian ludon. Mi pensas, la respondo estas ĉevalo. Sed se vi volas ludi ĝin, malfermu novan fadenon.

vincas (Montri la profilon) 2019-decembro-24 10:18:32

burloko

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-24 11:30:10

burko

vincas (Montri la profilon) 2019-decembro-27 21:21:06

certe

Reen al la supro