Al la enhavo

Estonta astronaŭto

de bobwedwick, 2018-oktobro-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

bobwedwick (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 07:44:14

Du infanoj kunsidas. Unu diras, "Vidu la luno. Imagu homoj efektive promenis sur ĝia surfaco."
La dua: "Estis ja bona, sed mi promenos sur la surfaco de la suno!"
La unua: "Ne estas eble. La suno brilas tro varmega, kaj vi mortiĝos."
La dua: "Ne zorgu. Mi faros ĝin dum la nokto."

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 16:53:19

Usono sendis sian astronaŭtojn al Luno.
Breĵnev, estro de USSR, ordonis al rusa kosmonaŭtoj: "Por superi Usonon, vi devas flugi al Suno!"
"Sed Suno estas tro varmega, ni mortos!"
"Ne estu stulta, flugu nokte!"

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 17:17:53

Alessandro Mazzolini
Nokta sunhorloĝo

Dormis graf' dum tempo multa,
nun pri'l horo li scivolis,
kaj al la servisto stulta
li parolis :
"Sur la sunhorloĝo doma, Sam, rigardu do, kioma?"
"Grafa moŝto - Sam rediris
mi ĝin vane okulumas,
Ĉar la suno jam subiris
kaj mallumas."
"Ho, vi, vera bruto kampa,
Vidu ĝin ĉe lumo lampa!"

Reen al la supro