Al la enhavo

Kiel oni diras "to back out" (de parkada spaco por autoj en parkejoj) en Esperanto ?

de Nala_Cat15, 2019-julio-16

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 11:33:55

Audrea:
Or should the preposition be de?
My only reason for using el is that you would use the analogous preposition in Russian (and in English too, come to think of it - drive out of a parking space). Otherwise I am not sure why el seems more intuitive to me, but the sound of retroveturigi de is slightly off.
When to use what preposition is many times a mystery for me. One of the hard ones is difference between de and el. If you take a look at PIV for de and el, definition 1 of both, you see, that de is for more open start points of real movement while el is for closed spaces.

I understand it so, that use el where you can be inside, en or ene, of something before moving out. The counterpart for de is in this case sur, definition 3, lying on something.

To me a parking spot looks more like an open space, where a car is on rather than in. Therefore when you reverse out vi retroveturigas de la parkospaco. Correct me, if I'm wrong.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-10 16:20:47

Metsis:
(...)

To me a parking spot looks more like an open space, where a car is on rather than in. Therefore when you reverse out vi retroveturigas de la parkospaco. Correct me, if I'm wrong.
El vortaro.net:
El:
1.La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren: (...) vi prenos edzinon por mia filo el tie; atakoj de la nomadoj el la dezerto; (...) inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo (...)

Rimarku: el tie, el la dezerto, el nordo
"Parkospaco" ja similas al tiuj spacoj, do prepozicio EL taŭgas ĉi-kaze.

(Mi ne scias la anglan do mi, povas esti, eraras)

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-11 09:55:42

Kiel mi diris, prepozicioj estas misteraj. Kiam uzi kiun? Tre ofte temas pri percepto de medio. Kie oni povas esti ene kaj kie nur sur? Al mi tie kaj dezerto estas lokoj kaj oni estas sur loko, do de tie resp. de dezerto. Komparu kun foriri de iu loko laŭ PIV.

Vi pravas, ke PIV havas tiujn ekzemplojn, kiujn vi montris, sed mi uzus la esprimon "el la dezerto" ekz. en la frazo "oni pumpas oleon el la dezerto", ĉar la oleo estas inter sableroj, do ene de la dezerto.

Ĉu oni povas esti ene de parkspaco aŭ nur sur? Spaco estas al mi loko, sur kiu oni povas esti.

Notu, ke mia denaska lingvo oni uzas vorton, kiun oni povas traduki kiel parkokrado (kp. krado de krucvortoj). Ĉar oni estas ene de krado, oni uzas la gramatikan kazon, kiu respondas al el. Kial la espa ne havas pli da gramatikajn kazojn anstataŭ prepozicioj, estus pli simple! ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 06:52:39

Kiam mi diras pole "EL parkospaco" tio signifas ke mi veturas ĝuste el tiu loko, kie mi parkis mian aŭton sed kiam mi diras "DE parkospaco" tio signifas ke mi veturas DE tiu direkto, DE tiu proksimaĵo. Mi eĉ, povas esti, ne estis sur parkospaco sed proksime de ĝi. Same estas en Esperanto, ŝajnas al mi.

DE - pole estas OD
EL - pole estas Z/ZE

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 07:02:26

Ĉi vi estas en parkospaco aŭ sur ĝi? Alivorte ĉu vi perceptas parkospacon kiel tridimensia spaco aŭ nur dudimensia?

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 10:57:33

Metsis:Ĉi vi estas en parkospaco aŭ sur ĝi? Alivorte ĉu vi perceptas parkospacon kiel tridimensia spaco aŭ nur dudimensia?
SUR. La parkospaco estas dudimensia sed tiu ejo estas DIFINITA do ĝi havas sian internon.

La pola prepozicio SUR (pole: NA) estas multesignifa, ne estas preciza, eĉ ni, poloj, tre ofte malĝuste uzas ĝin, ekz. EN urbo kaj SUR urbo, EN sporta halo kaj SUR sporta halo, EN interreto kaj SUR interreto, k.t.p. Sed persono klera plejofte ne havas problemojn kun tiuj ĉi prepozicioj.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-12 11:52:33

Alivorte ĉu vi perceptas parkospacon kiel tridimensia spaco aŭ nur dudimensia?
aŭ eĉ unudimensia au sendimensia.

Same kiel vi, Metsis, mi inklinus diri retroiri de parkloko. Sed ĉio dependas, kaj ne estus tro strange aŭdi 'el'

Sinjoro, ĉu vi vakigas tiun parklokon? Jes atendu momenton, kaj mi estos for de ĉi tie.

En mia lando grandaj kamionoj kiam ili retro-iras surstrate funkciigas avertilon kaj oni aŭdas Bip Bip 'Vehicle reversing'. Kial ne 'Atentu, kamiono retroas'.

Mi ne scias ĉu ĉiuj um-verboj estas transitivaj.sed ŝajnas al mi ke multaj ja estas.

Reen al la supro