Al la enhavo

"La Komenco estas ĉie"

de StefKo, 2019-aŭgusto-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-13 08:07:27

Kiam enuigos vin la mondo, ĉirkaŭaĵo, laborejo, lernejo, kompanio, edzino, infanoj, knabino k.t.p., kiam vi havos trosatiĝo de ĉio, mi proponas lasi sin fortiri de tio en alian mondon, en Universon kiun matematikistoj nomas “nekomuta”.
Prezentotaj tekstpecetoj estas miaj tradukaĵoj de fragmento de la libro „La komenco estas ĉie” skribita fare de Miĥaelo Heller.

De Giordano Bruno devenas la diraĵo : Se non è vero, è molto ben trovato, tio signifas: Eĉ se tio ne veras, estas bone elpensita. Ĉu tio ĉi estas vero? Mi ne scias, sed mi certas ke ĝi estas bone elpensita.

Antaŭparolo de Esensja – Magazeno de Amasa Kulturo (https://esensja.pl)

Se nia Universo estis kreita laŭ unu, unika maniero, tiam sciencistoj ankoraŭ ne konsentas pri kiel ĝi okazis. Se ĝi ekestis multmaniere, la situacio estas simila. De ĉiuj manieroj, ĉi tio estas baza enigmo de la moderna kosmologio, kiu ekvilibras inter ĉiam pli precizaj observaĵoj kaj ĉiam pli kompleksaj matematikaj metodoj.
[daŭrigo sekvos]

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-14 06:04:30

1-a parto
(...)
Ĉar ni estas estaĵoj de la komuteca mondo, en kiu lokeco vaste regas, estas tre malfacile por ni imagi nelokecan mondon, kaj kiam matematikaj modeloj montras ion nelokecan, ni emas konsideri ĝin paradokso. En la antaŭa sekcio, mi skizis kiel la EPR-paradokso estas derivita de la nekomuteca modelo. Sed kiel intuicie kapti la esencon de ĉi tiu formala proceduro?
Unue ni devas retroiri pense al la nekomuteca komenca epoko en la historio de la Universo. Ĉu vere retroiri? En multaj el niaj antaŭaj konsideroj, ni volonte raportis pri nia tempvojaĝo, sed ĉu ĉi tio estas ĝusta ideo? Ni provu verigi ĝin.
Sendube, moderna kosmologio diras al ni, ke kiam ni retroiras en la pasintecon de la Universo, ĝia denso pligrandiĝas (ĉar la Universo etendiĝas, t.e. maletendiĝas en la inversa tempo). Kiam la denso atingas 10 potenco 93 g/cm kuba (ĉi tiu momento nomiĝas sojlo Planck), la ĝenerala teorio de relativeco rompiĝas kaj la gravita kampo devas tiam montri ĝian kvantan naturon. Ĝuste antaŭ la sojlo de Planck ni lokas la nekomutecan kaj nelokecan epokon priskribitan de nia modelo.

[daŭrigo sekvos]

------------------------------------------
EPR-paradokso – intelekta eksperimento kreita de Einstein, Podolski kaj Rosen por pruvi ke la kvantuma mekaniko estas nekompleta.

Se ni disigas implikitajn partiklojn unu de la alia, kaj tiam ni mezuras certan komponenton de la spino de unu el ili, tiam la mezurado donos al ni ne nur ĝian valoron, sed ankaŭ la valoron de la identa komponanto de la spino de la alia. Ĉar por la singuleto antaŭ la mezurado, la spinaj komponentoj de ĉiu el la partikloj estas tute nedeterminitaj, tial ŝajnas al ni ke la interago propagiĝas tuj tra iu ajn distanco.
Dume, la teorio de relativeco malpermesas la transdonon de informoj kaj interagoj pli rapide ol la rapido de la lumo en vakuo. Uzante la saman pensan sperton, sinjoroj EPR konkludis, ke kvantaj variabloj devas havi fiksan valoron antaŭ mezurado, kio siavice devis konduki al la konkludo, ke la kvantuma mekaniko estas neplena (nekompleta) teorio, ĉar ĝi ne specifas ĉi tiujn fiksajn valorojn, sed nur iliajn probablecojn.
Postaj eksperimentoj pruvis ke sinjoroj EPR malpravis.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-19 11:23:38

2-a parto

Sed anstataŭ iri malantaŭen, ni povas pli profundiĝi, tio estas konsideri pli malgrandajn kaj pli malgrandajn distancojn. Kiam ni atingas la distancon de 10 potenco -12 cm, ni troviĝas en la areo de atoma dimensio; je la distanco atinganta 10 potenco -15 cm, ni troviĝas en la areo de dimensio de atoma kerno. La atoma kerno havas multe pli altan densecon ol la atomo (se ni imagus atomon en formo de kerno ĉirkaŭ kiu elektronoj rondiras, ni facile trovus, ke estas multe da malpleno en la atomo). Tamen, kiam ni atingas la distancojn de 10 potenco -33 cm, ni atingas la areon kie la denseco estas 10 potenco 93g/cm kuba, kio signifas, ke ni atingas la sojlon de Planck. Vojaĝante pli profunde kaj transpaŝante ĉi tiun sojlon, ni eniras la nekomutan epokon. Tiel la nekomuta komenco estas ne nur ĉe la komenco de la historio de nia Universo, sed ĝi estas ĉiam en la plej profunda tavolo de sia strukturo.
[daŭrigo sekvos]

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-21 06:54:15

3-a parto

Do kiam en la akcelilo ĉe CERN proksime de Ĝenevo fizikistoj koliziantaj faskojn de protonoj atingas energion de la nivelo de 120 GeV (gigaelektronvoltoj), kio respondas al denseco de 10 potenco 25g/cm kuba, ili reproduktas la kondiĉojn kiuj regis en la Universo 10 potenco -12 sekundojn post la sojlo de Planck. Aŭ pli precize: ili ne reproduktas, sed simple atingas la tavolon de la strukturo de la mondo, en kiu estas plue 10 potenco -12 sekundoj post la sojlo de Planck.
Do eble pli bone anstataŭ paroli pri la nekomuta, plej frua epoko en la historio de la universo, paroli pri la nekomuta (plej fundamenta) nivelo de ĝia strukturo? La afero tamen estas, ke ambaŭ aliroj al ĉi tiu afero estas same bonaj, ĉar en ĉi tiu plej frua epoko, aŭ ĉe ĉi tiu plej fundamenta nivelo, estas nek tempo, nek spaco. Do ni povas uzi volonte la metaforon de retroirado en la tempon kaj ankaŭ la metaforon de enirado en la profundon. Se oni konsideras la EPR-efikon, intuo de la plej profunda nivelo ŝajnas esti pli konvena.

[daŭrigo sekvos]

StefKo (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-25 10:36:16

4-a parto

La mezurado de iu kvantuma grando (en nia kazo – la spino de elektrono) ne estas supraĵa fenomeno, sed ĝi atingas la plej profundan, nekomutan tavolon. La mezurado de spino estas io tute alia ol, ekzemple, determinado de longo de tabla flanko per mezurilo. La lasta ago ne ŝanĝas la strukturon de la tablo, dum la mezurado de la elektrona spino atingas lian esencon. Laŭ kvantuma mekaniko, oni ne estas senco demandi, ĉu antaŭ la mezurado la elektrono havis ian spinon, vi nur povas konsideri la probablon de rezultoj de estontaj spinaj mezuradoj. Do spino estas propraĵo de kvantuma objekto nomata elektrono, kiu iel estas kreita en la akto de mezurado. Ĉi tio estas ortodoksa asertaĵo pri kvantuma mekaniko. Se ni prenas la mezuran procezon tiamaniere, oni povas tuj vidi, ke ĝi devas atingi tre profundajn tavolojn de la mondo. Laŭ nia modelo, ĝi atingas la plej profundan, nekomutan kaj nelokan tavolon, en kiu la tradiciaj konceptoj de tempo kaj spaco rompiĝas. Per mezurado de la spino de elektrono en Novjorko, ni perturbas ĉi tiun plej profundan nivelon, kaj se nia kolego en Tokio mezuras la spinon de la dua elektrono tuj, ni ne miru ke la antaŭa tumulto influas la rezulton de ĉi tiu mezurado. La fundamenta nivelo estas neloka. Ĉio, kio okazas en ĝi, okazas "ĉie kaj samtempe", en Novjorko, Tokio kaj en la tuta Universo aŭ – uzante la lingvon de nia modelo – en ĉiu fibro de la grupoido. Citaĵoj indikas, ke la vortoj "ĉie" kaj "samtempe" estis uzataj ĉi tie pro manko de aliaj pli taŭgaj terminoj. Oni povus same diri, ke rilate al la nekomuta reĝimo, la vortoj "ĉi tie" kaj "tie" kaj ankaŭ "nun" kaj "alitempe" simple signifas la samon.

Interesatoj pri tio povas trovi la sciaĵojn en Interreto.

Reen al la supro