Al la enhavo

La teorio Nakamura

de mojosa17, 2019-oktobro-10

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

mojosa17 (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 12:56:47

Mi finis la kurson de "La teorio Nakamura". Mi ŝatis gin. Mi volas scii kiun estas la artisto?

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 17:23:06

La aŭtorino de "La Teorio Nakamura" estas Anna Löwenstein.

mojosa17 (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 02:34:55

Mi scias, ke ŝi estas la verkistino, sed kiu faris la desegnaĵojn?

novatago (Montri la profilon) 2019-oktobro-11 09:36:24

Ĉi tie eblas legi:

Jev:pri la ekzercoj kaj aldonaj materialoj okupiĝas Birke Dockhorn
Do, mi ne povas esti certa, sed mi dirus, ke ŝi faris la kurson kaj la desegnaĵojn. Anna "nur" verkis la rakonton.

Laŭ mi, lastatempe la mastrumantoj de Lernu.net nur venas por mastrumi kaj tute ne partroprenas en la forumo*. Mi supozas ke oni povas kontakti ilin (en la suba parto de ĉiu paĝo de la retejo estas ligilo por kontakti) por demandi tion.

*Mi ĵus vidis tion, ke Jev hieraŭ partoprenis en la forumo. Do mi parolis tro rapide.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

mojosa17 (Montri la profilon) 2019-oktobro-14 14:23:47

Dankon, Novatago. Ĉi tiu estas bona informacio, sed neniu respondis mian demandon. Kiu estas la artisto?

Jev (Montri la profilon) 2019-oktobro-15 09:51:58

mojosa17:Dankon, Novatago. Ĉi tiu estas bona informacio, sed neniu respondis mian demandon. Kiu estas la artisto?
La ilustraĵoj estas produktitaj kadre de mia firmao.

mojosa17 (Montri la profilon) 2019-oktobro-15 20:31:22

Dankon Jev. Ĉu vi povas diri al mi la nomon de la artisto kaj la firmao?

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-16 06:31:14

En la suba parto de ĉiu paĝo staras "Impressum". Alklaku la ligilon.

mojosa17 (Montri la profilon) 2019-oktobro-17 04:02:10

Dankon Metsis kaj Jev. Nun mi scias ke la firmao estas Studio Gaus de Jev.

mojosa17 (Montri la profilon) 2019-oktobro-17 04:05:11

La laboro de Studio Gaus estas tre bona!

Reen al la supro