Al la enhavo

Aĉa alilingve

de Zam_franca, 2019-novembro-09

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-09 12:57:47

Mi rimarkis ion en Esperanto : "aĉulo" ŝajnas kiel la angla asshole.
Mi ne vere konas la "pleban" anglan lingvon kaj ĝiajn radikojn, tial laŭ vi ĉu estas nur koincido aŭ alia fero ?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-09 15:09:47

-ul- vi povas kenkonti en latino.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-09 18:02:49

sergejm:-ul- vi povas kenkonti en latino.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.
"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? Oni devas esti vere imagipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-09 21:06:41

StefKo:
sergejm:-ul- vi povas kenkonti en latino.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.
"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
Ne, vidu : unue la "a" (kiu ne vere multas, mi ja scias), la ŝ en la angla (se mi bone konas la prononcon de tiu vorto, honeste mi ne ofte uzas ĝin!) kiu similas al la esperanta ĉ, kaj la fina l (speciale elizie : aŝol aĉul')

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-10 02:17:18

StefKo:"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
En Esperanto radikoj povas aperi strange.
Ĉu vi povas akiri radikon edz- el germana vorto Kronprinzessin? Tamen, Zamenhof tradukis kron-princ-edz-in-o, kaj tiel aperis vorto edz-o, kvankam en la germana vorto -ess- signifas ino, tie estas du suffiksoj kun signifo -in-.
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-10 20:37:37

sergejm:
(...)
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],
Kio rezultas el tio? Nur unu sono estas sama.

Rimarko: Du eraroj en mia teksto: "on" kaj "imigipova" anstatŭ "oni" kaj "imagipova". Jam korektitaj.

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-10 23:42:55

sergejm:
StefKo:"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
En Esperanto radikoj povas aperi strange.
Ĉu vi povas akiri radikon edz- el germana vorto Kronprinzessin? Tamen, Zamenhof tradukis kron-princ-edz-in-o, kaj tiel aperis vorto edz-o, kvankam en la germana vorto -ess- signifas ino, tie estas du suffiksoj kun signifo -in-.
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],
Eble Zamenhof prenis EDZ el la jida. Rebbetzin = Rebb-etz-in = eo Raben-edz-in = edzino de Rabeno.
rebbə estas hebrea, -ica- estas slava kaj -in estas jida germandevena.

La -ess- en Prinzessin, ne estas germana morfemo, tamen franca. La germana prenis "princesse" = "princ-in" el la franca kaj ankoraŭ aldonis la germanan morfemon -in por marki (duoble kaj superflue) inan genron. La franca -esse- venas de la latina -issa-, kaj la latina -issa- de la greka -ισσα-.

Mi ne scias, ĉu ekzistas rilato inter -issa (-esse) kaj -ица.

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-10 23:53:46

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-11 04:45:20

Pri Prinzessin mi legis en unu libro. Sed deveno de Rebbetzin ŝajnas al mi pli verŝajna.
-ица devenas de -ик (komparu ученик/ученица), -issa same povas deveni de -ik, sed ne en la latina aŭ greka (kentumaj lingvoj, centum [kentum] = 100), sed en satemaj lingvoj (ekz. anatolia aŭ ĥetta, kie k iĝis s en certa pozicio, satem = 100). Sed ĉi tio estas nur mia supozo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-11 06:02:07

Krom -issa, la latina havas propran -ix: imperator/imperatrix Gen. imperatricis.
-ix en la franca iĝis -ice

Reen al la supro