Al la enhavo

"Pour un débutant, il est très fort" : Kiel Esperantigi?

de Zam_franca, 2019-decembro-23

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2019-decembro-29 12:20:46

Laŭ la Gugla tradukilo, oni ŝajne uzus la ekvivalenton de 'por' en multaj Eŭropaj lingvoj.

Sed estas eblo por dusenco.

Ezemple : Ĉu li estas bona instruisto? Por komencanto li estas tre forta/bona.

Do ĉu li bone instruus komencanton, sed ne taŭgus por progresintoj , aŭ ĉu Ii nur lastatempe ekinstruis, do li mem estas komencanto en la rolo de instruiisto?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 13:06:14

sudanglo:Laŭ la Gugla tradukilo, oni ŝajne uzus la ekvivalenton de 'por' en multaj Eŭropaj lingvoj.

Sed estas eblo por dusenco.

Ezemple : Ĉu li estas bona instruisto? Por komencanto li estas tre forta/bona.

Do ĉu li bone instruus komencanton, sed ne taŭgus por progresintoj , aŭ ĉu Ii nur lastatempe ekinstruis, do li mem estas komencanto en la rolo de instruiisto?
Dankon pro respondi.
Veras, ke kelkfoje estas dusenco.
Sed estis ununura senco tie, kie mi bezonis uzi "por".

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-29 14:23:30

Laŭ mi - decide KIEL! Memoru, ke KIEL ne estas nur demanda morfemo aŭ subjunkcio.
EL vortaro.net:

"
(...)
5 Partikulo, signifanta «estanta», «en la funkcio de», «havanta la identecon de»: kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi; li propagandis kiel unua tiujn ideojn (...)
"
Tiu ĉi difino ekzakte kongruas kun Pour un débutant...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-01 15:02:55

Dankon, vi certe pravas

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-01 15:54:46

Ĉu "Novbakite li estas bona", taŭgus, volante diri "Kiel novbakita, li tamen estas bona"?

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-01 16:37:08

Novbakite li estas bona = De kiam li iĝis novbakita, li estas bona.
Almenaŭ mi tiel komprenas.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-01 16:57:00

Zam_franca:Ĉu "Novbakite li estas bona", taŭgus, volante diri "Kiel novbakita, li tamen estas bona"?
Se via eldiraĵo signifas: Estante novbakito... - jes, se Estante novbakita - mi ne scias.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-01 17:00:35

sergejm:Novbakite li estas bona = De kiam li iĝis novbakita, li estas bona.
Almenaŭ mi tiel komprenas.
"De kiam"? Kaj se li iĝis novbakita antaŭ unu jaro?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-01 17:38:12

StefKo:
Zam_franca:Ĉu "Novbakite li estas bona", taŭgus, volante diri "Kiel novbakita, li tamen estas bona"?
Se via eldiraĵo signifas: Estante novbakito... - jes, se Estante novbakita - mi ne scias.
Estis nur malbona ekzemplo, mi pardonpetas se ne estis sufiĉe klara. Fakte mi volis diri la jenan frazo-sistemon :"belule li estas bona", en la senco de "Kiel belulo, li tamen estas bona".

Reen al la supro