Đi đến phần nội dung

Kubo

viết bởi Hober, Ngày 16 tháng 8 năm 2006

Tin nhắn: 63

Ngôn ngữ: Esperanto

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 22:41:21 Ngày 26 tháng 5 năm 2007

Oj-oj-oj!
Mi eĉ timegis kaj ploregis, ekvidinte la plakaton!
Kara Manu! Mi vidis dum mia vivo eĉ ne tiajn ridindajn afiŝojn.
Parenteze, Usono ĝis nun planas mortigi Fidelon, kaj ataki Kubon. Kubo kontraŭfaras tion, kiel ĝi povas, ekzemple per similaj plakatoj.

Hodiaŭ mi ekaŭdis en radio, ke junie NATO organizos grandajn mar-manovrojn apud Rusia marbordo, proksime de Kaliningrado, en kiuj partoprenos pli ol 40 ŝipoj de Usono, Francio, Germanio, Danio kaj aliaj landoj. Mi sendube komprenas, ke lukti kontraŭ nortkoreaj raketoj plej oportune estas en Balta maro.

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 07:36:04 Ngày 28 tháng 5 năm 2007

Terurĉjo:Oj-oj-oj!
Mi eĉ timegis kaj ploregis, ekvidinte la plakaton!
Kara Manu! Mi vidis dum mia vivo eĉ ne tiajn ridindajn afiŝojn.
Parenteze, Usono ĝis nun planas mortigi Fidelon, kaj ataki Kubon. Kubo kontraŭfaras tion, kiel ĝi povas, ekzemple per similaj plakatoj.

Hodiaŭ mi ekaŭdis en radio, ke junie NATO organizos grandajn mar-manovrojn apud Rusia marbordo, proksime de Kaliningrado, en kiuj partoprenos pli ol 40 ŝipoj de Usono, Francio, Germanio, Danio kaj aliaj landoj. Mi sendube komprenas, ke lukti kontraŭ nortkoreaj raketoj plej oportune estas en Balta maro.
Amiko,
Mi tutsola povas kompreni la reaĝojn de la kubanoj kontraŭ la blokado de Usono ('bloqueo' sur la plakato signifias blokado spanie)
Pri la mar-manovroj en baltmaro mi ne aŭdis.
En Francio, estas "nur" 1 boato nuklea, vi ne devas tro timi, ĉar ĝi estas en Tulono aktuale (urbo apud de ĉe mi)...
Mi, kiel vi, tute malŝatas armeon.
Espereble ne gravas la loko, kie ĝi faras ekzercojn. Estas stultaj ekzercoj, kiuj bedaŭrinde finas en akcidentoj ne-planaj.
Ĉu vi ne memoras pri la akcidento de la civil-aviadilo de la TWA apud Novjorko -Long Island- en 1996, tuŝita per misilo ?
Jen bona ekzemplo de stulteco de armeo. Vi pli bone restu hejme.

Manu

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 20:08:32 Ngày 31 tháng 5 năm 2007

mi almetis albumon de kelkaj fotoj, kiujn mi faris al Kubo, al la ligo sube :

http://picasaweb.google.fr/eg560c/2005_11_01VacancesCuba

bonan viziton ! (bv diri, se ili plaĉas al vi ?) rido.gif

tutamike

manu
sal.gif

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 14:19:40 Ngày 02 tháng 6 năm 2007

Политический лидер Кубы Фидель Кастро практически полностью восстановил здоровье после перенесенной хирургической операции, заявил председатель национальной ассамблеи Рикардо Аларкон в интервью телеканалу CNN. По его словам, наиболее тяжелый период для Ф.Кастро остался позади.

Заметим, что данное заявление ставит под вопрос уверения президента Венесуэлы Уго Чавеса о полном выздоровлении Ф.Кастро, которое было озвучено еще в конце апреля с.г. Тогда глава Венесуэлы подчеркнул, что Ф.Кастро полностью восстановился после болезни и вновь взял на себя функции главы государства. Правда и в середине апреля У.Чавес уже заявлял о том же самом.

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 11:49:09 Ngày 06 tháng 6 năm 2007

Terurĉjo:Политический лидер Кубы Фидель Кастро практически полностью восстановил здоровье после перенесенной хирургической операции, заявил председатель национальной ассамблеи Рикардо Аларкон в интервью телеканалу CNN. По его словам, наиболее тяжелый период для Ф.Кастро остался позади.

Заметим, что данное заявление ставит под вопрос уверения президента Венесуэлы Уго Чавеса о полном выздоровлении Ф.Кастро, которое было озвучено еще в конце апреля с.г. Тогда глава Венесуэлы подчеркнул, что Ф.Кастро полностью восстановился после болезни и вновь взял на себя функции главы государства. Правда и в середине апреля У.Чавес уже заявлял о том же самом.
Kio ?

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 18:31:54 Ngày 10 tháng 6 năm 2007

manu_fr:
Terurĉjo:Политический лидер Кубы Фидель Кастро практически полностью восстановил здоровье после перенесенной хирургической операции, заявил председатель национальной ассамблеи Рикардо Аларкон в интервью телеканалу CNN. По его словам, наиболее тяжелый период для Ф.Кастро остался позади.

Заметим, что данное заявление ставит под вопрос уверения президента Венесуэлы Уго Чавеса о полном выздоровлении Ф.Кастро, которое было озвучено еще в конце апреля с.г. Тогда глава Венесуэлы подчеркнул, что Ф.Кастро полностью восстановился после болезни и вновь взял на себя функции главы государства. Правда и в середине апреля У.Чавес уже заявлял о том же самом.
Kio ?
Mallonge: F.Kastro resaniĝis kaj denove plene regas la ŝtaton, landon kaj popolon.

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 20:29:33 Ngày 10 tháng 6 năm 2007

Terurĉjo:
Mallonge: F.Kastro resaniĝis kaj denove plene regas la ŝtaton, landon kaj popolon.
mi dankas vin !
sal.gif

Gradski (Xem thông tin cá nhân) 19:12:32 Ngày 12 tháng 6 năm 2007

Saluton!

Bone, mi respondis kiam ĉi tiu forumo komenciĝis, mi estas kubano, kaj mi pensas ke multaj personoj en la mondo ne vere konas la nuntempan situacion en Kubo, ĉar la televido en aliaj landoj nur montras malbonajn aferojn pri Kubo. Mi ŝatus multe respondi al viaj demandoj pri Kubo. Pri la realeco, ni tre dankas al Fidel kaj al la socialista sistemo por nia vivo. Se iu dubas, mi povas diri ke mi loĝas tre feliĉe en KUBO!

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 19:49:03 Ngày 12 tháng 6 năm 2007

Kamarado Gradski, saluton!
Mi multfoje menciis, ke mi vivis dum socialismo kaj mi estis vera komunisto. Tial mi bone imagas, pri kio vi skribas, kaj kion prezentas la vivo socialisma (mi ne ŝercas, sed skribas tute serioze). Multaj en la forumo neniam vivis en socialismaj landoj, dum socialisma ordo, socialisma reĝimo. Ili opinias, ke neeblas vivi feliĉe, trankvile kaj pace. Ili ĉie vidas agentojn de sekreta polico, ili ĉie vidas nur malriĉecon, malfeliĉon kaj mizeron. Nun mi loĝas en vera kapitalisma lando. Ĉu mi plifeliĉiĝis? Ne. Ĉu mia lando, iĝinte kapitalisma, fariĝis pli riĝa, pli pova, pli potenca, finfine, pli forta kaj estimata? Mi bedaŭrinde devas respondi: NE.
Tial mi opinias, ke via lando, kiun oni nomas "La Insulo de Libero" en mia lando, devas daŭrigi vivi en socialismo, pliboniĝi ĝin, pliriĉigi la vivon de siaj civitanoj malgraŭ malhelpo de pli potencaj najbaroj, ekonomia blokado kaj diversaj provokoj.
Multajn sukcesojn kaj "Patrujo aŭ morto!"

white knight (Xem thông tin cá nhân) 09:03:01 Ngày 13 tháng 6 năm 2007

Jes, Terurĉjo, multoj homoj de eksa socialisma landoj havas sama opinio kiel vi.
Ili ne volis kapitalismo. Ili volis "Socialismo kun humana visaĝon".

Quay lại