Al la enhavo

Ordigo de la Gramatikaj Terminoj

de huang, 2020-februaro-13

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

huang (Montri la profilon) 2020-februaro-13 21:25:06

Sur paĝo https://lernu.net/gramatiko/terminoj la gramatikaj terminoj estas alfabete ordigitaj. Post tradukado en naciajn lingvojn la ordigo tamen perdas sencon ekz. parte en la germana, kaj tute en la ĉina. Ĝenerale en ne-eŭropaj lingvoj la listo estas tute senorda. Ebla solvo estus reordigi la terminojn laŭ la gramatikaj kategorioj.

Jen mia propono:

vokalo
konsonanto
plozivo
frikativo
afrikato
vibranto
lateralo
nazalo

prefikso
sufikso
afikso
vorteto

substantivo
adjektivo
adverbo
verbo
pronomo
numeralo
prepozicio
konjunkcio
subjunkcio
interjekcio

singularo
pluralo

nominativo
akuzativo
vokativo
apozicio

imperativo
volitivo
indikativo
kondicionalo
finitivo
infinitivo
modo

prezenco
preterito
futuro

aktivo
pasivo
participo

transitiva
netransitiva

subjekto
objekto
predikato
predikativo
adjekto
epiteto
suplemento

negacio

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-17 13:03:15

+1

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-17 13:24:21

Metsis:+1
Kio estas "+1"? Se tio estas lerneja noto, do en Pollando "1" estas plej malbona noto. Ĉu en iuj landoj ankaŭ estas la samo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-17 14:58:25

StefKo:
Metsis:+1
Kio estas "+1"? Se tio estas lerneja noto, do en Pollando "1" estas plej malbona noto. Ĉu en iuj landoj ankaŭ estas la samo?
Ĝi signifas "jen unu plian poenton". Debato estas metafore komparata kun sporta matĉo.
Do tie li volis diri ion kiel "jen elokventaĵo! Mi samopinias".


En Francujo, la notoj estas ĝenerale surbaze de 20 poentoj. 0/20 estas la plej malbona noto.

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-18 09:11:02

Stefko,

Zam pravas. Mi donis poenton al la ideo de Huang, alivorte mi samopinias.

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-18 09:46:18

Dankon! Mi tiel suspektis sed mi volis demandi. "Kiu demandas, ne vagas" - oni diras.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-24 10:44:27

Iom eksterteme, sed kial mesaĝoj de 2005 aperas inter la plej novaj? Ĉu pri programeraro aŭ fuŝago de uzanto?

Frano (Montri la profilon) 2020-februaro-24 14:10:54

Altebrilas:Iom eksterteme, sed kial mesaĝoj de 2005 aperas inter la plej novaj? Ĉu pri programeraro aŭ fuŝago de uzanto?
Verŝajne tio estas specifikeco de la programo. Se iu spamilo postas trudmesaĝon en la malnovan fadenon, la fadeno renoviĝas kaj aperas en la listo de la plej novaj. Kiam administranto forigas spamon, la programo ial restigas la fadenon en tiu listo, tamen montras la daton de la lasta restinta mesaĝo (ekz. 2005).

Reen al la supro