Al la enhavo

Nova parto de lernu! - Akcelilo por multlingveco

de Jev, 2020-februaro-25

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2020-februaro-25 10:00:47

Ene de lernu! aperis nova parto por instruistoj de lernejoj, kiu nomiĝas "Akcelilo por multlingveco". Tio estas rezulto de 3-jara laboro de kelkaj partneroj el diversaj landoj. Temas pri elŝuteblaj materialoj por instruado de Esperanto, kiun oni povas apliki en lernejoj por instruado de infanoj. Dum 3 jaroj la partneroj laboris pri tiuj materialoj kaj paralele testis ilin en diversaj lernejoj.

La materialoj baziĝas sur la kurso "Zagreba metodo", kiun eblas trovi ankaŭ en nia Biblioteko.

Jen la ligilo: https://lernu.net/instruado

La materialoj estas jam tradukitaj al kelkaj lingvoj. Se vi volas havi ilin ankaŭ en via propra lingvo, vi povas traduki ĉion pere de nia tradukejo.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-februaro-25 13:04:53

Koran dankon por tio.

Urho (Montri la profilon) 2020-februaro-25 14:19:01

Jev:La materialoj baziĝas sur la kurso "Zagreba metodo", kiun eblas trovi ankaŭ en nia Biblioteko
Estas bonege, ke ni povas uzi lernu!-vortaron en la kurso "Zagreba metodo".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 16:59:47

Gratulon!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:18:28

Dankon por la sciigo!

abc_vz (Montri la profilon) 2020-februaro-27 04:23:53

@Jev
En la leciono 1 posedaj pronomoj ial anstataŭas ekzemplojn de substantivoj:

Posedaj pronomoj
La posedaj pronomoj formiĝas per la sufikso -a aldonata post la personaj pronomoj:
mia = mia ĝia = ĝia
via = via nia = nia
lia = lia ilia = ilia
ŝia = ŝia

Substantivoj
Ĉiuj substantivoj havas la finaĵon -o. Gramatika genro ne ekzistas: laŭ bezono, ina genro estas indikata per sufikso -in.
mia = mia ĝia = ĝia
via = via nia = nia
lia = lia ilia = ilia
ŝia = ŝia

Jev (Montri la profilon) 2020-februaro-27 08:28:22

abc_vz:@Jev
En la leciono 1 posedaj pronomoj ial anstataŭas ekzemplojn de substantivoj:
Dankon! Ni riparos.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-27 14:52:40

Jev:
abc_vz:@Jev
En la leciono 1 posedaj pronomoj ial anstataŭas ekzemplojn de substantivoj:
Dankon! Ni riparos.
Estus bone enlecionigi ankaŭ la seksneŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri.

e_richard (Montri la profilon) 2020-marto-04 15:42:34

Saluton,

Mi partoprenas la tradukon de la kurso al la franca. Al kiu mi povos sendis rimarkojn? (pri eraroj ekzemple, aŭ proponoj)

Mi havas alian demandon: kiel fari novan version de la PDF-ojn, post kiam ni ĝistatigis la tradukon?

Antaŭdankon
Emmanuelle

Jev (Montri la profilon) 2020-marto-06 10:00:13

e_richard:Saluton,
Mi partoprenas la tradukon de la kurso al la franca. Al kiu mi povos sendis rimarkojn? (pri eraroj ekzemple, aŭ proponoj)
Mi havas alian demandon: kiel fari novan version de la PDF-ojn, post kiam ni ĝistatigis la tradukon?
Saluton, dankon pro via traduklaboro. Oni plusendis al mi vian retmesaĝon kaj mi respondos al ĝi baldaŭ. La PDF-ojn ni nun ĝisdatigas 1-2foje semajne.

Reen al la supro