Al la enhavo

"Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago, 8 marto 2020"

de Zam_franca, 2020-marto-03

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-03 22:19:10

"Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de Internacia Virina Tago 2020. Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, same virinoj kiel viroj, troviĝas en ĉiu angulo de la mondo. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie helpi virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo, interŝanĝi vidpunktojn kaj ideojn kaj organizi sin ĉiuloke por agado subtene al virinoj.

Ni rekonas, ke multo farendas: egala kompenso por egala laboro, aliro al edukado, adekvataj sanservoj, jura egaleco, egala klerigo por knabinoj kaj knaboj – la listo longas. El inter tiuj infanoj kiuj havas aliron al edukado, tro multaj knabinoj frue forlasas la lernejon, antaŭ ol ili povas evoluigi la proprajn lertojn aŭ pretigi sin por karieroj. Kvankam Unuiĝintaj Nacioj atingas progreson, precipe per Tagordo 2030 kaj ties Celoj por Daŭripova Evoluigo, kreskantaj problemoj pro klimatŝanĝiĝo, dislokiĝo, militagado kaj epidemioj subfosas tiun progreson – kaj estas eviteblaj. Bezonataj estas pli da dialogado, pli da preteco kompromisi, pli da interkompreniĝo, inter homoj kaj registaroj ĉie. Ni parolu la lingvon de la paco.

“Veraj ŝanĝoj,” laŭ Unuiĝintaj Nacioj, “estas dolorige malrapidaj por la plimulto de virinoj kaj knabinoj de la mondo. Hodiaŭ eĉ ne unu lando povas pretendi, ke ĝi atingis genran egalecon.” Ĉehejma kaj publika perforto kontraŭ virinoj daŭras, same kiel rezisto al feminismaj sukcesoj. “Venis la tempo,” diris Ĝenerala Sekretario António Guterres lastatempe “kiam ni ĉesu klopodi ŝanĝi virinojn kaj komencu ŝanĝi la sistemojn kiuj malhelpas ilin atingi sian potencialon.”

UEA rekonas kaj honoras la gvidan rolon de virinoj en movadoj por lingva kaj kultura revivigo, kaj por ŝirmi la endoman sferon kontraŭ subpremo kaj diskriminacio. Tiaj iniciatoj formas esencan parton de la strebado starigi mondon kie multaj kulturoj kaj lingvoj povu harmonie kunekzisti, kaj kie vera genra egaleco realiĝu.

Sekve, ni esprimas nian solidarecon kun movadoj por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj krei daŭripovan estontecon kiam ĉiuj homoj traktiĝas kun egalaj atento kaj respekto, sendepende de lingvo, kulturo, genro kaj aliaj formoj de diverseco.

- UEA



https://uea.org/aktuale/komunikoj/2020/Mesagxo-de-...

Reen al la supro