Al la enhavo

Kiel mi povus uzi 'Revo html' en formato de 'Revo xdxf aŭ Revo dict'

de vaaspuhr, 2020-majo-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-majo-13 05:10:03

Kial 'Revo xdxf aŭ dict' ne estas ĝisdatigita?

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-14 08:13:42

Kio estas "Revo xdxf aŭ dict"?

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-majo-16 05:28:06

StefKo:Kio estas "Revo xdxf aŭ dict"?
Vidu "http://reta-vortaro.de/tgz/index.html".

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-16 15:57:24

vaaspuhr:
StefKo:Kio estas "Revo xdxf aŭ dict"?
Vidu "http://reta-vortaro.de/tgz/index.html".
Dankon! Mi trovis. Mi ankaŭ ricevas mesaĝon: "Oni ne trovis la objekton".
La HTML adreso estas ĝusta do la dosiero revoxdxf_2015-04-19.zip estas forigita aŭ ĝia nomo estas ŝanĝita (se ĝi antaŭe ekzistas).
Mi ne sciis kio estas 'xdxf". Nun mi scias ke tio estas speco de la dosiero.

Metsis (Montri la profilon) 2020-majo-16 18:48:24

Dict estas limigita datenaranĝo. Kontraŭ la nomo temas pri simpla listo de vortparoj, do vortlisto, ne vortaro.

Ankaŭ mi ne sciis, kio estas XDXF. Laŭ Vikipedio temas pri projekto por unigi diversajn aranĝojn sub XML-aranĝon. Ŝajnas, ke la projekto ne sukcesis en la senco, ke multaj ne ekuzis la aranĝon.

Kontraŭ SQLite3 estas tre taŭga aranĝo por pluraj celoj kaj la SQLite3-aranĝon oni ĝisdatigas ĉiutage.

Reen al la supro