Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
StefKo (Xem thông tin cá nhân) 16:40:29 Ngày 27 tháng 1 năm 2021
Mi suspektas ke viaj naciaj lingvoj certe havas tiajn vortojn. Kaj en Esperanto nur unu vorto!? Do mi proponas:
i-iri – iri rekte
c-iri – preterpasi, preterlasi, eviti,
c-formo – aĵo formita je la litero c,
o-iri – rondiri,
o-diri – diri senĉese la samon,
o-fari – fari senĉese la samon,
o-bari – ĉirkaubari,
o-kuri – kuri ĉirkaŭe,
o-veturi – veturi ĉirkaŭe, trafikcirkle,
o-havi en kapo – havi ĥaoson en kapo, havi kapturniĝon,
s-iri – iri serpente,
s-vojo – serpenta vojo,
z-iri – zigzagi,
v-iri – retroiri, reveni,
b-iĝi – boshavi,
d-montri – montri postaĵon,
Ktp…
Literaj o-pensoj en la kapo (postsilvestra rakonto)
En Silvetra vespero mi multe drinkadis. Mi drinkis tiom da biero ĝis mi b-iĝis kaj o-havis en la kapo. Tiam mi decidis reveni hejmen. Mi komencis iri tra i-vojo. Z-irante, mi renkontadis multajn homojn kiuj abomene c-iradis min. I-vojo longiĝis kaj ŝajnis s-vojo. Fine mi ekvidis c-domon. Tio estis mia domo. Plu o-havante en la kapo, mi ekdormis.
Mi demandas: ĉu tio ĉi estas senca, ĉu sensenca?
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 19:25:37 Ngày 27 tháng 1 năm 2021
Ф - ферт [fert] - стоять фертом - stari ferte, kun manoj al zono.
П - покой [pokoj] - столы стоят покоем - la tabloj staras pokoje, kiel ofte dum mezepokaj festenoj
Х - хер [ĥer] - похерить - X-igi - trastreki tekston sur folio en formo de litero X, sed nun хер estas anstataŭvorto por kaco
nornen (Xem thông tin cá nhân) 20:20:36 Ngày 27 tháng 1 năm 2021
Х - хер [ĥer] - похерить - X-igi - trastreki tekston sur folio en formo de litero X, sed nun хер estas anstataŭvorto por kacoSame en la germana. Ekzistas X-igi, tra-X-igi kaj el-X-igi. Ich musste die ganze Zeile ausixen. = Mi devis supertajpi per X la tutan linion.