Al la enhavo

Skribo kaj prononco

de nornen, 2021-februaro-05

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-08 21:10:54

StefKo:
nornen:Dankon por la respondoj.

Se mi bone komprenas, do, estus ebla ekz skribi komputilan programon, kiu prenas skribita finna vorto kaj redonas ĝian sekvencon de fonemoj. Kaj samptempe prenas sekvencon de fonemoj kaj redonas la skribitan vorton.

En la rusa kaj la pola ne eblas nek la unua funkcio, nek la dua.

En la hispana la dua certe ne funkcias, kaj la unua estas disputinda.
En la Pola tio estas ebla! Ba! Ekzistas programo kiu tre bone legas polajn (kaj certe aliajn) tekstojn, ekz. "Ivona" de "Ivona Software" (nun "Amazon Development Center Poland"). Iam mi ekzaminis tiun programon kaj estis surprizigita de ĝiaj eblecoj. Kaj kontraŭe? Anstataŭ konsideri tion, ni povas provi, ekz. en Google.
Pardonu, mi misskribis.

En la pola, ĉar la akcento estas tute regula, kiel vi indikis, la respondo al la unua demando fakte estas jes.

Sed la respondo al la dua estas ne. Se oni aŭdas (kiel indikita en la demando: sen kunteksto) la prononcon /stuw/, oni ne scias, ĉu skribi stuł (genitivo pluralo de stuła) aŭ stół. Same pri ĉiuj vortoj, kiuj finiĝas prononco per senvoĉa konsonanto. Same pri tiuj, kiuj enhavas /ʐ/.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-08 22:17:50

En programo por legi rusan tekston, krom ne ĝusta akcento ekzistas problemo pri mallongigoj
г. - ĉu грамм (gramo) aŭ год (jaro) aŭ город (urbo) ?
Google-legilo, krom tio, legas 'тел.' (de korpoj) kiel 'телефон' (telefono), 'Петр I' legas 'Пётр Ай'.

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-09 10:53:53

Guglo havas parolsintezan servon, en kiu oni povas uzi SSML-marklingvon (Speech Synthesis Markup Language) por stiri kiel la sintezilo parolas mallongigojn, nombrojn, havas paŭzojn ktp.

Sergejm, tiu paĝo de Guglo havas sekcion kun titolo "Put Text-to-Speech into action", provu kiel la sintezilo kapablas legi iun rusan tekston.

Mi jam antaŭe testis kun la finna. Se oni elektas la defaŭltan voĉmetodon WaveNet kaj ete malplirapidigas (ĉ. 0,8 ) kaj malaltigas tonalton (ĉ. -3), oni atingos ete monotonan sed sufiĉe bonan kvaliton por normalaj tekstoj. Por belliteraturo kaj poezio oni devas marki tekston per SSML, ĉar laŭ mia observo specife paŭzoj estas mismetitaj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-09 12:33:15

Nornen, vi pravas. Sed vi estas tro preciza. Vi volas konsideri tiun problemon sur nivelo akademia, “kun apoteka precizo” (tiel oni nomas pole troan precizecon). Por tia diskuto vi bezonas lingvistojn, fakulojn. Mi respondas kiel ordinara uzanto de la lingvo. Laŭ mia sperto (kaj mia ioma sciado) ne ekzistas lingvo kiu 100-procente plenumus vian supozon.

Vi donas ekzemplon „stuł” kaj „stół”, mi konsentas, sed oni devas rimarki ke solajn vortojn, sen kunteksto, devas donadi en nominativo. La vorto en ia kazo ĉiam devenas el ia kunteksto, vorta aŭ situacia. Laŭ via koncepto (se mi bone komprenas ĝin), eĉ Esperanto ne estas tia lingvo en kiu oni povas diri duoble „jes”. Kiel ekzemple skribi tiaĵon: „surtuto”? Kiel unu vorto „surtuto” aŭ kiel du vortojn: „sur” kaj „tuto”? Progresintoj en Esperanto povas doni multajn ekzemplojn de tiaj vortoj.

Viaj demandoj:

1. "(…)kiam oni legas nekonatan vorton - sen scio pri ĝia deveno kaj sen kunteksto -, ĉu oni scias precize kaj sendube kiel prononci ĝin?"

Se mi devus esti preciza – ne. Sed 100 % de aŭdantoj komprenos ĝin, malgraŭ iuj povas ekskribi mise. En la Pola diverseco de la prononco estas granda. Ĝi rezultas de la dialekto, klero, eduko, aĝo, cirkonstancoj kaj eĉ sekso (!). Ĉio kaŭzas ke la prononco estas diferencigita, pli aŭ malpli. Ekzistas, evidente, ĝenerala modo de la pola prononco. Oni diras ke la Pola estas la lingvo fonetika, sed tio estas nur certa probableco. Pli granda ol en la franca aŭ en la angla, sed tamen probableco. Kiu penas prononci polan tekston laŭ reguloj sonas komike. Mi pensas ke en aliaj lingvoj estas same (escepte Esperanto, sed en la lingvo alialingvanoj ankaŭ prononcas lagatajn tekstojn diversmaniere. Rimarku mian fadenon pri “La brava soldato Ŝvejk”, kie mi kuraĝigas diversajn forumanojn al legado de esperantaj tekstoj. Se la temon estus prenita, ni povus pridiskuti ĝin).

2. "(…) kiam oni aŭdas nekonatan vorton -sen scio pri ĝia deveno kaj sen kunteksto-, ĉu oni scias precize kaj sendube kiel skribi ĝin?"

En la Pola homoj faras multaj erarojn eĉ en skribo de konataj vortoj! Multajn erarojn! Do diferencigo estas malfacila, neebla. Oni devus statistikajn esploradojn por pritaksti tion. Tial mi pritaksis tion “okulmezure” je “jes” sed laŭ viaj precizaj kriterioj - ne.

PS. Kiel vi trovis la ekzemplojn stuł kaj stół? Neeblaĵo!

LM59650 (Montri la profilon) 2021-februaro-12 14:03:43

En la franca : ofte "jes" al la unua demando, "ne" al la dua.

La franca skribo ne estas vere fonetika, sed prononco ne estas vere malfacila, ĉar estas reguloj.
Ekzemple : se mi vidas novan vorton kiu finiĝas per "-eux", mi scias ke la litero "x" ne estas prononcata.
Se oni konas tiujn kelkajn regulojn, oni ofte povas legi francan tekston (kvankam estas kelkaj esceptoj)

Kontraŭe, se oni aŭdas novan vorton, oni ofte ne kapablas skribi ĝin ĝuste.
Francaj vortoj ofte havas neprononcatajn literojn, aŭ duobligitajn literojn.
Fakte, franca ortografio estas vera problemo, kaj multaj francanoj neniam kapablas skribi ĝuste.

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-13 05:12:25

StefKo:PS. Kiel vi trovis la ekzemplojn stuł kaj stół? Neeblaĵo!
Guglante "polish homophones"! Tako prosto.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-13 10:22:31

nornen:
StefKo:PS. Kiel vi trovis la ekzemplojn stułkaj stół? Neeblaĵo!
Guglante "polish homophones"! Tako prosto.
Evidente! En la interreto oni povas trovi ĉion. Nur oni devas koni kiel serĉi.

PS. Korektu la vorton "skirbo"

Reen al la supro