Al la enhavo

Esperanto: ideo por Obama

de Oleg326756, 2009-januaro-06

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Oleg326756 (Montri la profilon) 2009-januaro-06 22:34:31

Karaj amikoj, samideanoj, kamaradoj! Helpu nian lingvon kaj nian movadon per voĉdono por la ideo enkonduki lernejan instruadon de Esperanto en Usono!

Oni nur devas voĉdoni ĉe http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperan...

Instrukcioj pri kiel voĉdoni troviĝas ĉe http://www.ipernity.com/blog/38865/117895 (ple detalaj) kaj en tiu ĉi mesaĝo (malpli detalaj).

Ni staras tre proksime al la nacia projekto de la usona registaro de Barack Obama por enkonduki Esperanton en usonajn lernejojn tra la tuta lando!

Kion ni faru?

Post la sukceso en la unua voĉdonado, en la fako edukado, nun ni devas voĉdoni alian fojon por esti inter la 10 proponoj kun pli da voĉdonoj el la 87 kiuj restas pri ĉiuj fakoj.

Por voĉdoni oni devas esti registrita. Se vi jam registris viajn retadresojn, vi devas uzi tiujn registriĝojn. Eble vi devas uzi la samajn pasvortojn kiujn vi elektis por ĉiu el ili.

Por registriĝi
Malfermu la retpaĝon

https://www.change.org/admin/sign_up

Plenigu ĉiujn petitajn informojn.

Ĉiu retadreso rajtas unu voĉdonon. Ankaŭ retadresoj de familianoj kaj amikoj rajtas voĉdoni.

First Name: Donita nomo
Last Name: Familia nomo
Email Address: retadreso
Password: pasvorto
Birthday: naskiĝtago
[v] Do not display my age Ne montru mian aĝon
[v] I agree to the terms of service Mi konsentas kun la reguloj

Pasvorto: Vi elektu vian propran pasvorton. Skribu ie la pasvorton uzitan kaj konservu ĝin. Vi bezonos ĝin se vi volas partopreni en Change.org , por aldoni komentojn aŭ partopreni iun alian aferon traktitan tie.

Kiam ĉiuj linioj estas plenitaj, musklaku en "sign Up"

Kontrolu la retpoŝtilon kiun retadreson vi uzis. Alvenos mesaĝo. Musklaku la longan adreson en tiu mesaĝo. Tio finos vian registriĝon en Change.org

Kiel voĉdoni?

Nun malfermu ĉi tiun retpaĝon en via krozilo: (Ni ankoraŭ ne scias se ili uzos ĉi tiun saman retpaĝon)

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperan...

Supre maldekstre aperas kvadrateto kun la kvanto de voĉdonoj ĝis tiam. Lundo 5an de januaro frue matene ĝi estos nulo. Musklaku la vorton "vote" sub tiu nombro por aldoni 1. La vorto "vote" ŝanĝos al "voted". Rigardu la kvantojn por aliaj proponoj tute dekstre, iomete pli malsupre en la paĝo.

DANKON al ĉiuj voĉdonantoj!!!

Frankp (Montri la profilon) 2009-januaro-08 10:51:13

Ni bezonas pli multe de aktivulojn.
Ni bezonas pli multe de voĉdonantoj.

Aliaj ideoj kreskas nun pli multe. demando.gif

Mankas nun 2268 voĉdonantoj.
Bonvolu helpu.

mccambjd (Montri la profilon) 2009-januaro-19 21:30:22

Oleg326756:DANKON al ĉiuj voĉdonantoj!!!
Mi subtenas vian proponon, sed ŝajnas al mi iom stranga ke ne usonaj Esperantistoj voĉdonus en tiu ĉi retpaĝo. Ĉu tio ne estas nekonvena?

Reen al la supro