Al la enhavo

Kundomi-cohousing

de Matilda 69, 2009-januaro-10

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2009-januaro-10 18:54:49

Mi audis pri kundomi-cohousing kaj tuj pensis al esperanta mondo. Iam mi volis aĉeti malgrandan insuleton sed la kostoj tro pezas... sed kundomo povas esti tre bona alternativo: estas malgrada vilaĝeto kie multenombraj personoj loĝas kaj vivas kune kiel granda familio... ili estas kunmetitaj per samaj idealoj, ofte per ekologiaj idealoj, sed ankaŭ per neceseco de ŝpari. En Italio, 100 kvadajn metrojn plus la kunpartigitaj lokoj, en kundomo povas kosti preskaŭ 120.000 eŭrojn, preskaŭ la duonon de aliaj domoj
Kompreneble la kundomanoj havas ankaŭ proprajn spacojn, sed estas ankaŭ kunpartigitaj spacoj, ekzemple ĝardenoj, garaĝoj, lavoĉambroj, librejoj, k.t.p. Estas ili meme kiuj elektas la komunumajn spacojn ili volas havi. Mi, ekzemple, dezirus havi ankaŭ malgrandan kapelon-preĝejon
Esperanta kundomo povas ekzemple havi ankaŭ propran lernejeton kie instrui esperanton kaj aliaj lingvojn.
Kundomo internacia, kie paroli ĉiutage esperanton, kie kunpartigi idealojn, kie montri al mondo ke esperantanoj estas tre konkretaj homoj.
Kio vi pripensas pri tio?

alfred14 (Montri la profilon) 2009-januaro-11 06:16:17

Matilda 69:Kio vi pripensas pri tio?
tio estas tre bela kaj (por mi) tre bona ideo
mi venas tuj!! kie la domo estas? rideto.gif
la esperanta lingvo bezonas konkretajn aĵojn por pli bona vivi kaj rekoniĝi
kion nomon vi donus al tiu esperantdomo?
mi proponas :
la nova voĵo (klasika)
la renaskiĝo de la Homo
(...)

bobowo (Montri la profilon) 2009-januaro-11 16:03:00

La domo estas ĉitie, sed bedaŭrinde mi jam estas tro laĉa aktivigi homojn.....
Sed se estas aktivaj homoj.. bonvenon...
salutas mastro de la domo
BE
http://koti.phnet.fi/esperart/index_esperanto.html

Matilda 69 (Montri la profilon) 2009-januaro-11 19:39:56

La kundomo ankoraŭ ne estas, sed mi scias ke estas personoj spertaj pri kundomoj kiu povas helpi tiujn kiuj volas fari tion, ekzemple ili povas trovi la ĵustan lokon kaj la antaŭpagan monon. Antaŭe oni bezonas trovi la kundomanojn, poste, ili devas decidi pri spacoj, reguloj, k.t.p.
Mi tre ŝatus ke la domo estus sur Jakoba vojo: mi dezirus hostigi la pilgrimantojn kaj, samtempe, paroli pri esperanto al pilgrimantoj kiuj iras laŭ la vojo.
P.S. Jakoba vojo ne estas nur por la kristanaj, kaj mi konas ateistino kiu hostigas pilgrimantojn.
Tamen la kristanaj estas la plej multenombraj pilgrimantoj, do oni devus kunpartigi kun ili almenaŭ la valorojn kaj respekti la kristanan fidon

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-18 19:25:23

Kie tiuj kundomanoj laboros se ili estos el diversaj landoj? Ĉu eble ili bezonas ankaŭ esperantan kunlaborejon, aŭ iu povas proponi alian financan fonton?
Ŝajne iu loka esperanta societo povas organizi tiun kundomon por si mem, sed ili baldaŭ komencos kvereli kaj malami Esperanton.

kaha (Montri la profilon) 2009-januaro-23 01:07:42

mi jam havis tiun ĉi ideon delonge jam kaj mi revis pri tio kun pluraj geamikoj:

Ni eĉ ekkreis manlibron por scii kiel krei tian lokon...

Venos iam, eble, se aliaj geesperantistoj volas partopreni en le projekto...

Reen al la supro