Al la enhavo

Esperanto, nacionalismo kaj tagoj de maldependeco

de sigkalis, 2009-februaro-16

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

bruno pontual (Montri la profilon) 2009-februaro-17 23:01:37

En Brazilo, je la 7 de septembro,kiam D.pedro faris la krion de sendpendeco,"Sendenpendenco aŭ morto".

Anjoo (Montri la profilon) 2009-februaro-18 08:51:54

Andreo Jankovskij:
nikko:Rusujo ne havas feston de sendependeco malgajo.gif. Estas nur "tago de lando"(=tago de akcepto de konstitucio), kaj "tago de popola unueco"(=tago de forpelo de poloj el Moskvo en 1612). Malfacilas festi sendependecon, se mankis dependeco. Nu ankaŭ ege gravas "tago de venko"(super faŝismo).
Se mi ne eraras Rusio 12.12.1991 j. eliris el Sovetunio! (Iomete frue, ĉu ne? Lastaj 5 aziaj landoj foriris el Sovetunio 26.12.1991 j.)

Tiu tago estas taŭga por festado de sendependeco de Rusio.

Mi trovis jenan informon:
En 1994 j. Elcen subskribis ukazon ke 12 de junio estas "Tago de sendependeco de Rusio".
Poste homoj komencis diri simple: "Tago de sendependeco".
Kaj en 1998 j. Elcen ŝanĝis la nomon de la festo al "Tago de Rusio".
Kaj oficiale de 2002 j. estas uzata nova nomo de la festo - "Tago de Rusio".
Ukazo pri sendependiĝo estis burokrata, ĉar konstitucio de SSSR subkomprenis tion. Ĉu vi pensas ke popolo vere pensas ke Rusujo liberiĝis de Sovetunio? rideto.gif Aĉa Sovetunio, okupadis mian malgrandan Rusujon dum 80 jaroj! rideto.gif

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-18 08:57:24

Mi pensas ke sendependigĉon povas festi nur ekskolonio. Lando kiu eble eĉ dum longa tampo estis okupata ne povas ĝin festi... Ĉar ofte okazas ka okupadoj multis. Ĉu festi finon nur de lasta? Tial dependeco de Francio dum Dua Mondmilito ne estas motivo por tago de sendependeco.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-februaro-18 18:21:23

Je 1955-05-25 (mi kredas), Aŭstrujo maldependiĝis el la administro de Usono, Francujo, Britujo kaj Sovetunio. Sed la "nacia tago" de Aŭstrujo estas la 26-a de oktobro, ĉar je tiu tago en 1955 la deklaro de neŭtralo signiĝis.

Trold (Montri la profilon) 2009-februaro-18 21:04:26

En Danujo ni festas pro nia konstitucio de 5-a de junio, 1849.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-februaro-19 13:47:42

nikko:Mi pensas ke sendependigĉon povas festi nur ekskolonio. Lando kiu eble eĉ dum longa tampo estis okupata ne povas ĝin festi... Ĉar ofte okazas ka okupadoj multis. Ĉu festi finon nur de lasta? Tial dependeco de Francio dum Dua Mondmilito ne estas motivo por tago de sendependeco.
Mi ne konsentas, ke sendependiĝon povas festi nur tiu lando, kiu ĝin neniam antaŭe havis.

Francujo estis okupata nur dum kelkaj jaroj. Mi pensas, ke 123 jaroj de dependeco de Pollando post dispartigo inter najbarajn landojn (1795-1918) kaj regajno de ŝtateco estas taŭga okazo por ĉiujare la 11-an de novembro rememorigi rekreon de sendependa Pola Respubliko. Ne nepre gravas pasinta tempo, gravas simboleco. Poloj dum "Smuta" okupis Moskvon dum ne tro longa tempo, sed la terura fakto ke fremdulo trompe ekregis Rusujon estis malfeliĉa kaj estis bona kialo festi forpelon de poloj el Rusujo.

Cetere, hodiaŭ (la 19-an de februaro) Bjalistoko oficiale festas 90-jariĝon de la tago, kiam la urbon oficiale ekokupis pola oficistaro kaj armeo (do kelkajn monatojn post sendependiĝo de Pollando).

Andreo Jankovskij:
Se mi ne eraras Rusio 12.12.1991 j. eliris el Sovetunio! (Iomete frue, ĉu ne? Lastaj 5 aziaj landoj foriris el Sovetunio 26.12.1991 j.)

Tiu tago estas taŭga por festado de sendependeco de Rusio.
Laŭ mia scio, Rusujo kiel la plej granda, grava, riĉa ktp. lando de la unio estas laŭleĝa heredando de Sovetunio (t.e. rajtojn, financajn devojn, ŝuldojn ktp. en internaciaj rilatoj transprenis Rusujo, aŭ nova Rusa Federacio)

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-19 19:32:37

sinjoro:
Laŭ mia scio, Rusujo kiel la plej granda, grava, riĉa ktp. lando de la unio estas laŭleĝa heredando de Sovetunio (t.e. rajtojn, financajn devojn, ŝuldojn ktp. en internaciaj rilatoj transprenis Rusujo, aŭ nova Rusa Federacio)
Pri tio ni jam longe diskutas.

- Ĉiuj aktivoj de Sovetunio Moskvo alproprigis nur al Rusio, al Ukrainio iris armilojn kiuj necis detrui - certe per la mono de ukrainanoj (bone ke al Ukrainio helpis NATO kaj Eŭropaj landoj, kaj kompreneble Rusio ne helpis).

- Rusio devas redoni al Ukrainio 3 trilionoj da dolaroj laŭ la kurzo de 1991 j. Sed pro tio ke Rusio nun ne havas tiom da mono estas kompreneble ke Rusio ne redonos.

+- Sed certe ili redonos la monon kiun ili forprenis de ukrainia banko "Oŝadbank" - Sed ĝis nun Moskvo nur babilas pri redono, ĉar ili scias ke poste dolaro kostos pli malmulte ol en 1991!

+ Devoj de Sovetunio estis tre malmulte kompare kun la aktivoj. Fakte ankaŭ devoj prenis sur sin Rusio kaj Moskvo tio tre bone reklamis.

- Interesa historio estis kun ambasadejoj, ilin ni kune konstruis en diversaj mondopartoj, sed poste Rusio deklaris ke ĉio apartenas nur al Rusio, kaj al Ukrainio ne apartenas eĉ ia ĉambro en iu afrika ambasadejo.

Bedaŭrinde nuna rusa estraro ne scias la vortojn: "partnereco", "respekto", "egaleco", "amikeco" ...

lango.gif
Mi esperas ke vortoj "partnereco", "respekto", "egaleco", "amikeco" estos pli valoraj en estonteco!

Fotinka (Montri la profilon) 2009-februaro-20 08:53:02

Andreo, vi skribis absolutan malveron!
Kaj vi mem scias tion.
Sed mi deziras vin feliĉon, ĉar hieraŭ vi havis naskiĝtagon, ĉu ne?

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-20 09:25:46

Rusujo prenis al si historian respondecon(evidente partan) pro agoj de sovetunio, kaj agoj ankaŭ de ukrain-naciaj sovetuniaj politikistoj(ekzemple Ĥruŝĉov). Ĉiuj paroloj pri devoj estas senutilaj, ĉar tio sencas nur kiam ambaŭ landoj rekonas tion. Pri trilionoj de dolaroj vi eble ŝercas. Armilojn Rusujo forprenis kun helpo de Usono kaj Eŭropo, ĉar nek Usono, nek Eŭropo volis Ke nukleajn armilojn havu Ukrainio, Belorusio aŭ Kazaĥio. Kosto de repreno egalis al tiama ukrainia gasa devo al Rusujo, kaj tiam ĉiuj flankoj tion konsideris kaj subskibis kontrakton, tial nun estas malfrue redecidi. rideto.gif (Mi parolas certe pri repreno de kelkaj Aviadiloj Tu-160 kaj Tu-22).

Dum lastaj jaroj Rusujo elpagis plejparto de sovetuniaj kaj propraj devoj, kaj elpagis eĉ tiun monon, kiun fakte devus pagi ukrainio kiel granda parto de Sovetunio.(Ĝi ja ne manĝis aeron dum tiaj tempoj). Tial Ukrainanoj devas feliĉi pri tio.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-20 13:24:55

Fotinka:Andreo, vi skribis absolutan malveron!
Kaj vi mem scias tion.
lango.gif
Bonvolu skribi pri ĉiu frazo. Kaj klarigi kial ĝi estas malvera aŭ vera, aŭ diskutinda!

Fakte por rusaj televidkanaloj estas malpermesite paroli pri tio, do mi povas vin kompreni.

Fotinka:Sed mi deziras vin feliĉon, ĉar hieraŭ vi havis naskiĝtagon, ĉu ne?
rideto.gif

Reen al la supro