Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-15 07:30:42

Edzino kiel fiera hundo

Advokato demandas sian klienton:
– Kial vi volas divorci?
– Ĉar mia edzino senĉese vagas sur drinkejoj!
– Ŝi drinkas?
– Ne, ŝi sekvas min kiel hundo!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-16 07:07:32

Kion iuj vidas?

Pesimisto vidas nigran tunelon.
Optimisto vidas lumeto en tunelo.
Realisto vidas trenlumojn, dume maŝinisto vidas tri debilajn (almenaŭ sen sana prudento) homojn sur reloj.

Kaj vi, kion vi vidas?

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-16 18:33:13

... trajnlumojn, ... trajn(stir)isto ...
Iam du ĉefaj maŝinoj estis vaporlokomotivo kaj tajpilo, tial en rusa lingvo (kaj mi vidas, en la pola) "машинист" (*maŝinisto) signifas lokomotivstiristo, kaj "машинистка" (*maŝinistino) estas tajpistino.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-17 08:30:07

sergejm:... trajnlumojn, ... trajn(stir)isto ...
(...)
Jes, evidente "trajno"! Dankon, sergejm! Verŝajne mi elfosis el mia memoro la francan vorton train. La vorton "maŝinisto" mi prenis el unu vortaro, ŝajnas ke ne tre bona.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-17 20:52:49

Iformatikuloj pri vodkoj kaj drinkado

0,1 l – demo (demonstra eldono)
0,25 l – trial version (prova eldono)
0,5 l – personal edition (persona eldono)
0,7 l – profesional edition (profesia eldono)
1,0 l – network edition (reta eldono)
1,75 l – enterprise edition (enterprena eldono)
3,0 l – for small business (por etkomerco)
5,0 l – corporate edition (korporacia eldono)
sitelo – home edition (hejma eldono)
“kojno” (kontraŭvodko?) – service pack (servica pakaĵo)
buljono (je postebrio) – recovery tool (datumrestaŭrilo)
zakusko – plugins (kromprogramo)

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-18 08:05:19

Ho, tiuj beboj!

Al unu geedzoj naskiĝis bebo. Alvenis ilia amikino por pririgardi ĝin. Ŝi raviĝas:
– Ho, kiel dolĉa etulo! Kiel vi nomas ĝin?
– Ĉu tage, ĉu nokte?

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-19 11:50:22

Ne interrompu ies parolon!

En ĉemara restoracio kliento mendis fiŝaĵon. Kiam postmanĝite la kelnero donas la restoracian kalkulon, la kliento diras:
– Mi alveturis al ĉemaro antaŭ du semajnoj kaj nun mi bedaŭras ke mi ne vizitis tiun lokalon ĝuste tiam…
– Agrablas aŭdi tion, kara sinjoro!
– …tiam tiu fiŝo certe estis ankoraŭ freŝa – finis paroli la kliento.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-19 16:16:30

– Mi estos silenta kiel muso – certe, se mi estos la sola muso ĉi tie.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-20 14:06:55

Ne forgesu kion havas mane!

Juna pirato demandas maljunan:
– Kial vi havas kruron el ligno?
– Iam kiam mi naĝis subite proksimiĝis ŝarko kaj demordis ĝin.
– Kaj kial vi havas hokon anstataŭ dekstra mano?
– Iam, kiam ni atakis ŝipon, unu maristo tranĉis ĝin per sabro.
– Kaj kial vi ne havas unu okulon?
– Iam mi rigardis supren kaj fluganta mevo elfekis en la okulon.
– Ja pro tio oni ne perdas okulon!
– Jes, sed tiam mi havis la hokon anstataŭ la mano.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-22 19:00:52

Ŝercema ŝtelisto

Kovalski ne havis en sia aŭto alarmilon, do elpensis tian inĝenian solvon kontraŭ ŝtelistoj – post eliro el sia aŭto li ĉiam lasis folion kun tia skribaĵo: “MANKAS BENZINO, AKUMULATORO KAJ MOTORO”.
Unu tagon, kiam li volis veturi al laborejo, sur la folion li rimarkis tian alskribaĵon: “SEKVE LA RADOJN VI ANKAŬ NE BEZONAS” kaj evidente foreston de la radoj.

Reen al la supro