Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-23 10:04:46

Per kio diferencas inter si…

Per kio diferencas inter si manĝado de viro kaj manĝado de virino?
– Viro lavas telerojn antaŭ manĝado, virino – post.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-24 18:37:33

Kiu estas la farinto?

Grafo vekiĝas matene, eliras al korton kaj sur freŝa neĝo vidas skribaĵon: GRAFO ESTAS IDIOTO. Li vokas serviston Johanon:
– Johano, kio faris tion?!
– Momenton, mi esploros tion, sinjoro.
Post horo Johano revenas kaj diras:
– Mi certiĝis. La urino estas de la ĝardenisto, la mano estas de la grafino.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-25 07:03:50

Malriĉeco estas nenia honto!

Svislando. En bankejon eniras unu kliento. Li diras al bankisto per mallaŭtigita voĉo:
– En tiu valizo estas unu miliono eŭroj...
La bankisto ridete diras:
– Sinjoro, parolu normale, malriĉeco estas nenia honto!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 06:30:12

Oni falsis la dekalogon!

Montriĝis ke judaj sacerdotoj falsis dekalogon! Arkeologistoj retrovis la Mosean tabulon kaj tie estis gramatikaj ordonoj: “Ne kun verboj oni skribu aparte, ekzemple NE MORTIGU, NE ŜTELU, NE ADULTU, ktp.”

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-27 10:01:27

50% viva
La inkviziciisto eraris je 50% ke la nekomanciisto estis morta: tiu estis duonmorta.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-28 08:03:14

Infekta avino

Joĉjo demandas sian avinjon:
– Avinjo, ĉu vi estis vakcinita kontraŭ infektaj malsanoj?
– Jes. Kial vi demandas min pri tio?
– Ĉar kiomfoje vi venas al ni la patro diras: “Refoje io gvidas tiun ĥoleron al ni!”

-----------------------------
ĥolero - en la Pola ofenda nomo de malplaĉa, megera homo, ofte kun vorto "pecego" - "pecego da ĥolero"

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-28 10:37:03

Ruse vorto "ĥolero" povas esti uzata same. Sed ĉar ĝi estas de ina genro, ĝi estas uzata por inoj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-28 12:20:43

Unuan fojon al la unuan klason Jeralaŝ №247
Nepino revenas post unua tago de lernado 1an de septembro hejmen al geavoj kaj fanfaronas:
– Mi lernis skribi! – kaj montras la kajeron al geavoj.
La geavoj vidas nelegeblan skibaĉon.
– Ni estas sen okulvitrojn, legu al ni kion ci skribis!
– Sed legi mi ankoraŭ ne lernis!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-28 20:00:23

sergejm:Ruse vorto "ĥolero" povas esti uzata same. Sed ĉar ĝi estas de ina genro, ĝi estas uzata por inoj.
Pole ankaŭ, sed "la pecego" estas vira genro.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-28 20:54:56

Ruse "pecego" povas esti tradukata malsame - "кусище", "кусман" ktp. mencitaj estas de virgenro, sed ili ne estas uzataj kun "ĥolero"

Reen al la supro