Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-09 07:01:50

Ĉu vi vidis ĉifitan 100000?

Edzino al sia edzo:
– Ĉu vi vidis iam ajn ĉifitan 100-zlotan banknoton? (zloto – pola mono)
– Ne – respondas la edzo per enuigita voĉo.
– Do rigardu ĝin – respondas la edzino kaj ĉifas la banknoton.
Post momento ŝi demandas:
– Kaj ĉifitan 200 zlotojn?
– Ne – respondas refoje la edzo per enuigita voĉo.
– Do rigardu ĝin – respondas la edzino kaj ĉifas la banknoton.
Post momento ŝi refoje demandas:
– Kaj ĉifitan 100000?
La edzo, sciema, respondas:
– Ne.
– Do iru kaj ekvidu ĝin, ĝi troviĝas en la garaĝo…

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-10 07:45:33

Edziĝvojaĝo sen edzino?

Pri laŭdira skota monavido estas multaj ŝercoj. Ĉu tian opinion kaŭzis malicaj angloj? Mi ne scias. Evidente hodiaŭaj skotoj ne estas tiaj monavidaj. Malgraŭ tio, ni tralegu unu ŝercon pri tiuj, onidire, simpatiaj homoj.
-------------------
Unu scoto edziĝis kun vidvino kaj edziĝvojaĝas trajne.
– Kien vi veturas? – demandas lin alia veturanto.
– Mi edziĝvojaĝas.
– Kaj kie estas via edzino?
– Ŝi jam vojaĝis.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-13 08:45:57

Kiel trompi leporon?

Unu ĉasisto vestiĝis fiŝkaptiste kaj iras ĉasi. Lia najbaro demandas lin:
– Kial vi vestiĝis tiel? Ja vi iras ĉasi.
– Por trompi leporojn. Ili prenos min por fiŝkaptisto.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-14 07:54:32

Feliĉa pro akcidento

Unu edzo malfrue vespere revenas hejmen. Lia edzino bonvene batas lin per rulilo.
– Ci fripono, ci havas daŭre ŝminkon sur la vizaĝo!
– Tio ne estas ŝminko, tio estas la sango! Aŭto min frapis!
– Nu! Vi havas feliĉon – diras la furia edzino.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-15 19:03:23

Pri noktaj predikoj

Policisto renkontas nokte forte ebrian viron kaj demandas lin:
– Kien vi gvidas vin, civitano?
– Mi iras aŭskulti predikon.
– Predikon? Ĉi-noktotempe neniu eldiras predikojn!
– Malvero, sinjor’ potenco, mia edzino eldiras.

-------------------
sinjor’ potenco - tiel antaŭe en Pollando homoj alparolas ŝerce-respekte policistojn
civitano - tiel oficiale policitoj alparolas homojn

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-16 13:59:33

Skoto ĉe fotisto (skotoj, vi pardonu min!)

Unu skoto diras al fotisto:
– Fotu min kaj faru tri kopion. Mi bezonas fotojn por pasporto.
– Ĉu tio ne estos tro multe?
– Ne. Du fotojn estos por mia ĝemelo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-16 16:45:30

Luna horloĝo
Du astronaŭtoj sur la Luno.
- Kioma horo estas nun? - demandas unu la alian.
- La horloĝo estas en ĉielo. - respondas tiu.
(Tiu estas la Tero, se iu ne komprenis)

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-17 15:23:53

He, tiuj fremdaj lingvoj!

Pasintaj tempoj, aerodromo en Novjorko…
Unu viro eniras lifton kaj lin sekvas juna, eleganta virino vestita per uniformo.
La viro alparolas ŝin angle:
Hello, do you fly USA Airways?
La virino ne respondas, nur mire rigardas lin.
La viro penas germane:
Flugen Sie Lufthansa, ja?
La virino pli mira rigardas lin kaj ne respondas.
La viro ne rezignas kaj penas itale:
Vola signorina con Alitalia?
La virino, kolera, diras:
A vmorde ĥceŝ, ĥamje? (Vi volas en buŝaĉon, ci krudulo)
– Ha, LOT! (Pola Aera Kompanio) – krias kontente la viro.

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-17 15:39:05

StefKo:kaj li sekvas juna, eleganta virino
Kiu kiun sekvas?

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-17 16:12:35

sergejm:
StefKo:kaj li sekvas juna, eleganta virino
Kiu kiun sekvas?
Lin. Mi perdis "n". Dankon! Jam korektita.

Reen al la supro