Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-18 02:33:46

Lernado estas lumo, sed ĝi disvastiĝas kun multe malpli granda rapideco.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-18 14:22:07

La provo de vira ĥoro

Kovalski renkontas hastantan kolegon:
– Kien vi alhastas?
– Mi iras al provo de ĥoro.
– Kion vi faras tie?
– Ni drinkas, ludas kartojn...
– Kaj kiam vi kantas?
– Ni kantas revenante hejmen.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-19 08:18:00

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-19 08:19:08

Plej bela mateno de vera viro

Unu revuo por viroj anoncis belarta konkurso pri plej bela priskribo de mateno.
La konkurson gajnis unu aŭtoro de tia priskribo:
“Mi vekiĝas matene, matenmanĝas, prenas duŝon, vestiĝas kaj veturas hejmen”.

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-19 15:22:31

Ĉu mono estas malico?

Mono ne estas malico - malico tiom rapide ne finiĝas.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-20 07:36:43

Senliphara katino?

Malgranda Joĉjo iras kun sia blonda patrino. Subite li rimarkas katon:
– Panjo, ĉu tio estas kato, ĉu katino?
– Kato. Ĉu vi ne vidas ke ĝi havas lipharojn!?

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-21 07:39:28

Interparolado de matematikistoj

Interparolas du matematikistoj:
– Donu vian numeron de telefono.
– Certe. Tria cifero estas trioblo de unua, kvara kaj sesa estas la samaj, dua estas pli je uno ol kvina, sumo de ses ciferoj egalas dudek tri kaj ilia produto 2160.
– Bone. Mi eknotis ĝin: 256 343.
– Egale. Vi ne forgesos?
– Ne! Ĝi estas dua potenco de dek ses kaj tria potenco de sep.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-22 08:22:32

(Ri)gardema patro

Patro rigardas sian filinon revenantan hejmen el rendevuo.
– Vi havas trueton en la dekstra ŝtrumpeto.
– Mi scias, mi havis ĝin kiam mi eliris.
– Kiam vi eliris vi havis ĝin sed en la maldekstra.

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-26 04:19:44

Averto:
Atenton! Bonkora hundo! Ĝi lekos ĝis la morto!

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-31 17:47:04

Li manĝis kiel birdeto - t. e. li ĉiutage manĝis duonon de sia pezo.

Reen al la supro