Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa
Anekdotoj
viết bởi MikhailMarkeyev, Ngày 01 tháng 7 năm 2009
Tin nhắn: 846
Nội dung: Esperanto
horsto (Xem thông tin cá nhân) 22:43:41 Ngày 21 tháng 8 năm 2011
vidas vandenis:tial,ke ili laboris.Ĉar ili laboris.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 06:39:08 Ngày 22 tháng 8 năm 2011
horsto:Ambaŭ eblas!vidas vandenis:tial,ke ili laboris.Ĉar ili laboris.
vidas vandenis (Xem thông tin cá nhân) 07:09:20 Ngày 22 tháng 8 năm 2011
darkweasel:vidas vandenis, post komon kaj punkton oni metu spaceton. tio ege helpas al la flua legado.Bone.
vidas vandenis (Xem thông tin cá nhân) 07:13:43 Ngày 22 tháng 8 năm 2011
darkweasel:vidas vandenis, post komon kaj punkton oni metu spaceton. tio ege helpas al la flua legado.Post komon kaj punkton ...
Akuzativo??
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 07:29:51 Ngày 22 tháng 8 năm 2011
vidas vandenis:Kien oni metu spaceton? Post komon kaj punkton.darkweasel:vidas vandenis, post komon kaj punkton oni metu spaceton. tio ege helpas al la flua legado.Post komon kaj punkton ...
Akusativo??
MikhailMarkeyev (Xem thông tin cá nhân) 17:26:03 Ngày 22 tháng 8 năm 2011
Maljunulino, kies nomo estas Manunja, invitas du siajn maljunajn najbarinojn kiel gastojn. Ŝi estas forgesema, ĉar ŝi skribas por si mem skribaĵon "Ne forgesu alporti teon al gastoj!" kaj alpinglas ĝin al muro super kuireja tablo.
Venas gastinoj, Manunja pasigas ilin en gastan ĉambron. Ŝi venas en kuirejon, ekvidas la skribaĵon, preparas teon kaj alportas ĝin al gastinoj. Ne longe post tio ŝi revenas en kuirejon, denove vidas la skribaĵon, denove preparas teon... Kaj tio okazas 4 aŭ 5 foje.
Finfine gastinoj adiaŭas kaj eliras hejmen. Unua maljunulino diras al dua: "Manunja ja ne trinkigis nin per teo!". Dua respondas: "Ĉu ni gastis ĉe Manunja?!".
MikhailMarkeyev (Xem thông tin cá nhân) 05:55:48 Ngày 23 tháng 8 năm 2011
Petka kaj Vasilij Ivanoviĉ estas en banejo. Petka forte frotas dorson de Vasilij Ivanoviĉ per banstupo kaj diras: "Jen estas ĉemizo, kiun vi perdis 3 jaroj antaŭe!"
Divizio de Ĉapaev okupas vilaĝon. Petka, Vasilij Ivanoviĉ kaj Furmanov decidas drinki, sed ne havas manĝeton. Vasilij Ivanoviĉ ordonas al Furmanov ĉasi leporon. Furmanov foriras kaj forestas dum tre longa tempo. Finfine li venas kun nenio kaj deklaras ke tie entute ne estas leporoj. Tiam Ĉapaev ordonas al Petka ĉasi leporon. Petka foriras kaj post unu minuto alportas leporon. Ili senfeligas ĝin, sentripigas kaj kuiras. Triope sidas, drinkas kaj manĝas leporon. Furmanov demandas Petka'n: "Kie vi trovas leporon?". Petka respondas: "Mi iras tra la vilaĝo kaj vidas, ke leporo sidas sur barilo. Mi kaptas ĝin por vosto, batas ĝin pri barilo kaj ĝi krias "Miaŭ!!!".
Vasilij Ivanoviĉ kaj Furmanov sidas en ŝtabo kaj drinkas vodkon. Enkuras Petka kaj krias: "Blankuloj!". Vasilij Ivanoviĉ diras: "Ne hastu! Sidu kaj drinku!". Petka enfluas glason, unuglute drinkas kaj denove krias: "Eskapu! Blankuloj!". Vasilij Ivanoviĉ diras: "Drinku ankoraŭfoje!". Petka drinkas duan glason de vodka, sed krias: "Blankuloj!". Vasilij Ivanoviĉ diras: "Drinku ankoraŭfoje!". Petka drinkas kaj Vasilij Ivanoviĉ demandas lin: "Ĉu vi vidas min?".
Petka: "Ne!".
Vasilij Ivanoviĉ: "Kaj mi ne. Kiel bone ni maskiĝis!".
MikhailMarkeyev (Xem thông tin cá nhân) 00:29:08 Ngày 25 tháng 8 năm 2011
Petka forkuras kaj revenas nur post du horoj. Vasilij Ivanoviĉ kolere demandas: "Kial vi forestis tiel longe?". Petka: "Bonvolu pardoni min, sed Anka tre longe ne estis konsentinta interrilati private".
MikhailMarkeyev (Xem thông tin cá nhân) 02:16:04 Ngày 25 tháng 8 năm 2011
Ĉapaev: "Alkoholon".
Furmanov: "Ĉu ĝi povas konsumi konjakon?"
Ĉapaev diras "Atendu", haltigas la aŭton, eliras de la aŭto, aliras al ĝia antaŭo, malfermas ĝian kapoton kaj demandas: "Petka, ĉu vi konsumas konjakon?"
maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 10:50:41 Ngày 05 tháng 9 năm 2011
En granda rivero knabino dronadis
El bordo amaso ŝin streĉe rigardis.
La homoj nervumis: sed kio okazos?
La povra knabino sensence forpasos!
Subite bravulo en akvon ensaltis,
Kuraĝe kaj noble knabinon li savis.
Sed kiu kuraĝo - amaso jubilis -
En akvon profundan, malvarman ĵetiĝis!
Dum li kaj knabino la vestojn aranĝas,
La homoj malsekan, tremantan lin laŭdas.
Bravulo respondas: nur devon mi faris,
Floreton belegan senpense mi savis.
Meritas mi gloron, dekoron, afablon,
Sed kiu porkaĉo min puŝis en akvon?