Al la enhavo

subjekto de infinitivo eblas ?

de crescence, 2009-julio-24

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-25 07:56:42

Jen tri ekzemploj, kiuj firmigas tion, kion vi diris, legataj en la franca libro "Parlons espéranto", verkata de Jacques Joguin :

- Li pentris la virinon sidanta = Li pentris ŝin sur seĝo. Li ne pentris ŝin staranta.

- Li pentris la virinon sidantan = Li elektas pentri tiun virinon, kiu estas sidanta.
Li ne pentris la aliajn virinojn.

- Li pentris la virinon sidante = Li estis sidanta kaj li pentris la virinon.

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-25 09:53:39

Hmm, kio estas la malsamo inter la unua kaj la tria frazo?

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-25 10:01:22

tommjames:Hmm, kio estas la malsamo inter la unua kaj la tria frazo?
En la unua frazo, estas la virino, kiu estas sidanta.
En la tria frazo, estas la pentristo, kiu estas sidanta.

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-25 10:35:28

crescence:
tommjames:Hmm, kio estas la malsamo inter la unua kaj la tria frazo?
En la unua frazo, estas la virino, kiu estas sidanta.
En la tria frazo, estas la pentristo, kiu estas sidanta.
Sed tiukaze kio estas la malsamo inter la unua kaj la dua?

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-25 10:39:21

Ha ne zorgu mi kredas ke mi eksciis tion,

Li pentris la virinon sidanta estas simila al Li pentris la virinon dum ŝi estis sidanta,

kaj Li pentris la virinon sidantan estas same kiel Li pentris la virinon kiu estis sidanta.

Bone mi vidas la malsamon ridulo.gif

mastro Jano (Montri la profilon) 2009-julio-25 10:54:19

tommjames:Ha ne zorgu mi kredas ke mi eksciis tion,

Li pentris la virinon sidanta estas simila al Li pentris la virinon dum ŝi estis sidanta,

kaj Li pentris la virinon sidantan estas same kiel Li pentris la virinon kiu estis sidanta.

Bone mi vidas la malsamon ridulo.gif
Ne!

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-25 11:41:19

tommjames:Ha ne zorgu mi kredas ke mi eksciis tion,
Li pentris la virinon sidanta estas simila al Li pentris la virinon dum ŝi estis sidanta,
kaj Li pentris la virinon sidantan estas same kiel Li pentris la virinon kiu estis sidanta.
Bone mi vidas la malsamon ridulo.gif
Li pentris la virinon sidanta.
Tio signifas ke li pentris la virinon tiel ke ŝi aspektas sidanta (sur la bildo).
-
Li pentris la virinon sidantan.

Li pentris la sidantan virinon.
tio signifas ke li pentris ŝin dum ŝi estis sidanta, sed eble li pentris nur ŝian kapon.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-julio-25 12:21:32

Saluton!

horsto:
tommjames:Ha ne zorgu mi kredas ke mi eksciis tion,
Li pentris la virinon sidanta estas simila al Li pentris la virinon dum ŝi estis sidanta,
kaj Li pentris la virinon sidantan estas same kiel Li pentris la virinon kiu estis sidanta.
Bone mi vidas la malsamon ridulo.gif
Li pentris la virinon sidanta.
Tio signifas ke li pentris la virinon tiel ke ŝi aspektas sidanta (sur la bildo).
-
Li pentris la virinon sidantan.

Li pentris la sidantan virinon.
tio signifas ke li pentris ŝin dum ŝi estis sidanta, sed eble li pentris nur ŝian kapon.
Mi konsentas pri la klarigo de tiu diferenco de signifo.

Dume mi trovis alineon en PMEG, kiu tamen denove dubetigas pri la efiko de A-vorto en tiuspeca frazo:
Li pentras ŝin nudan. = Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda. Se oni dirus nuda sen N, la signifo estus: Li pentras bildon, en kiu ŝi estas nuda. Sen N la signifo eĉ povas esti: Li pentras ŝin, kiam li mem estas nuda. Sed por tia signifo estas pli klare diri: Li nuda pentras ŝin.
Do ŝajnas, ke mia origina analizo en mia afiŝo de 2009-07-24 20:42:35 ne estis tute fantazia.

Kompreneble la lasta frazo de Bertilo estas sekvinda konsilo.

Ĉu laŭ vi oni -- analoge al la antaŭa frazo kun participo kantante (vd. afiŝo de 2009-07-24 20:47:02) -- povus eĉ uzi:

Li pentras ŝin nude.

por esprimi, ke la pentristo estas nudisto?

Kolonjano

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-25 12:57:21

horsto:Li pentris la virinon sidanta.
Tio signifas ke li pentris la virinon tiel ke ŝi aspektas sidanta (sur la bildo).
Haaaaaaaaaaa jes, dankon mi komprenas ridulo.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-25 15:55:17

KoLonJaNo:
Kompreneble la lasta frazo de Bertilo estas sekvinda konsilo.
Ĉu vere?
-
Li nuda pentris ŝin
-
Mi ne komprenus ke li estas nuda, por mi la frazo havas la saman signifon kiel:
-
Li pentris ŝin nuda

Nuda li pentris ŝin
-
Ĉu oni povas ligi adjektivon al pronomo?
Ĉu "nuda li" same eblas kiel "nuda viro"?
-
Mi skribus:
-
Nude li pentris ŝin

Li nude pentris ŝin

Reen al la supro