Al la enhavo

Tradukanta Facebook

de lackinglatin, 2009-oktobro-15

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

lackinglatin (Montri la profilon) 2009-oktobro-15 12:48:03

Eble kelka da vi devas helpi tradukas...

Mi ne parolas eo-n tre bone, sed mi pensas sufiĉe bone helpi en ĉi tasko--se ne ĉar razono alia, ĉar mi vidas multajn erarojn korekti kiu eĉ mi scias estas malĝusta.

Ĉar mi scias ke mia Esperanto ne estas perfekta, mi volis kontroli kelkan aĵojn ke mi pensis estis malĝusta, kaj kiel mi korektis ilin.

------------------

Bonvol/Please
Traduki, ekzemple, "Please post something", mi serĉis kaj afiŝis tion por la tradukuloj:

"...trovis ĉi tion:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...

kiu diras ke interjekcioj (ekkriaj vortetoj) devas esti sen finaĵo ĉe fino. [Do, "bonvol, afiŝu io".]

"Please" estas interjekcio kiam uzita ke komenco de frazo en la angla... vidu vortaroj: http://en.wiktionary.org/wiki/please (la tria defino).

-------------------------

Surbendigi

Mi forte opinas ke 'registri' estas tute malĝusta ĉi... Kaj reta-vortaro.de kaj lernu.net konfirmas ke 'surbendigi' estas vorto, kaj ke registri ne signifas la samaĵon.

(If you are a native English speaker: I understand this mistake probably comes from us, because "to record" as in "to record a ballot" uses the same word as "to record a film"... this is not so in Esperanto, and is purely an Anglicization of Esperanto, which is to be thoroughly avoided.)

Se vi ne komprenas la anglan: mi diris ke la eraro venita probable el la parolantoj de la angla, ĉar la vorto en la angla por "surbendigi" estas la sama vorto por "registri".

----------------------

"-i" kontraŭ "-u" por butonoj

Mi ankaŭ forte opinas ke la "-u" sufikso estas tre pli bone ol "-i" plej tempe...

Elmar: Oni povas krei frazon adapti ajnaĵon oni volas apogi... Vidu la butonojn en via propa lingvo; ĉu ilin imperative skribita?

Troy Jones skribas ĝuste, ekster una punkto malgrava; pli kutima ne estas utila ĉi tie. Ĝi ne reflektas saĝon de multa pensado, sed anstataŭ, la vulgaran eraron de la popolamasoj.

(ligilo al la paĝo: http://www.facebook.com/topic.php?topic=11802&...)

Mi afiŝos plu-n kiam mi havas plu. (Plu aŭ pli estas pli ĝusta ĉi tie?)

-Kajo

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-15 13:07:32

Via esperanto estas ankoraŭ tiel malbona ke vi prefere aŭskultu al la plispertuloj. Mi legis vian mesaĝon en la tradukejo de Facebook, sed opinias ke la tradukoj de verboj preskaŭ ĉiam estas ĝustaj kaj taŭgaj. Pri please, la kutima traduko estas 'Bonvolu fari...', iam estas uzata bonvole kaj bonvol ne estas esperanta vorto.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-15 16:36:45

"Tradukanta Facebook"?

Vi certe intencis "Traduki facebook"/"Tradukado de Facebook"? La -ing sufikso en la angla aperas kaj ĉe gerundo (la nomo de la agado, uzata kiel substantivo), kaj ĉe la nuna participo. En Esperanto, ili estas apartaj formoj kaj necesas ke vi distingas inter ili.

lackinglatin:Eble kelka da vi devaspovas helpi tradukasi...
lackinglatin:se ne ĉar pro razono alia, ĉar mi vidas multajn erarojn korekti kiu eĉ mi scias estas malĝusta.
Eh, ĉi tie estas tro multaj eraroj por korekti, sed rimarku: ĉar estas sekvata de klaŭzo, pro estas sekvata de substantiva frazo. (Alivorte: ĉar estas kiel "because" kaj pro estas kiel "because of").

Rezono estas la povo logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon. La vorto, kiun vi estu uzinta, estas "kialo" aŭ "kaŭzo" aŭ io tia. Denove, eraro estas interfero de la angla.

lackinglatin:kiu diras ke interjekcioj (ekkriaj vortetoj) devas esti sen finaĵo ĉe fino. [Do, "bonvol, afiŝu io".]
Ho, NE! Tio, kio estas enklasigita kiel interjekcio en unu lingvo, ne devas esti tia en alia lingvo. Lingvoj havas diversajn metodojn esprimi. Normale, "bonvol-" ricevas la -u sufikson, kaj la sekvanta verbo ricevas la -i sufikson.

Ekzemple: Bonvolu afiŝi respondon!

Alie, ankaŭ eblas la jena frazo: Bonvole afiŝu respondon! sed tiu ne tiom oftas, kiom la antaŭa.

lackinglatin:Mi forte opinas ke 'registri' estas tute malĝusta ĉi
Kie? Kie vi intencas per tiu "ĉi"? Mi tute ne scias, en kiu loko vi vidis la vorto "registri" kaj opiniis ĝin malĝusta, kaj mi ne scias la kuntekston por ekscii, kiu senco la vorto devas tie havi. Sed, tion dirinte, mi "forte opinias" ke vi verŝajne eraras.

Laŭ la reta vortaro, surbendigi difiniĝas jene:
Registri[/b][/i] ion sur bendo, ekzemple bildojn sur filmo, sonojn sur magneta bendo[...]
Registri havas proksimume tiun saman aron da sencoj, kiun havas la anglaj vortoj "register" kaj "record". Surbendigi ja estas pli preciza (kaj montras ke io registriĝas sur reala bendo), sed ne estas erare uzi "registri", kiam ankaŭ "surbendigi" estus ĝusta. Ĉi tiam, vi kredis trovinti interferon de la angla, sed ĝi fakte ne estas tia.

lackinglatin:Mi ankaŭ forte opinas ke la "-u" sufikso estas tre pli bone ol "-i" plej tempe...
Vidu la butonojn en via propa lingvo; ĉu ilin imperative skribita?
En la angla, la imperativo fakte estas samforma kiel la (nuda) infinitivo. Kaj kiam oni vidas la butonojn en la franca, en la germana, aŭ en la hispana, sur la butonoj estas skribita ne la imperativo, sed la infinitivo.

Vi legu ĉi tiun fadenon. Tio jam estas pridiskutita. Temas pri ĉu la butonoj estas etikedo, ĉu rekomendo.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-oktobro-15 16:47:28

Lackinglatin, via deziro helpi estas laŭdinda sed Rogir pravas: via nivelo estas ankoraŭ malsufiĉa.

Traduku tion, kion vi deziras, sed nepre kontroligu viajn tradukojn fare de pli sperta esperantisto. Tiel vi multe progresos.

Reen al la supro