Al la enhavo

Lingvolernado

de gamed, 2007-aprilo-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-27 11:21:50

Mendacapote:
Mi estis tre malgranda, malsaĝa knabino kaj mi povis ellerni ĝin rapide.
Sed ni ne povas certigi ke vi fakte parolas ĝin bone... lango.gif
Ĉu eble, mi devus ekzameniĝi hungare ? Respektive mi havas maturekzamenon. Ĉu ĝi estos bone ? rido.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-01 01:21:08

Terurĉjo:La ĉinan! lango.gif
Mi eble povus instrui la ĉinan. rido.gif
Kaj nun mi ete volas lerni la francan.

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-01 02:41:21

rideto.gif 黄鸡蛋
Bona ideo. Eble vi provus skribi en francia forumo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-01 04:29:23

Pino:rideto.gif 黄鸡蛋
Bona ideo. Eble vi provus skribi en francia forumo.
Kion vi signifus?
Unue mi devas aŭskulti kaj lerni la elparolon, mi pensas. Ĉu la elparolo estas regula? demando.gif

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-01 08:14:34

Por babili pri diversaj temoj ni lernus skribi francie sed bedaŭrinde en la francia lingvo la elparolo ne estas regula.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-02 06:12:57

Pino:Por babili pri diversaj temoj ni lernus skribi francie sed bedaŭrinde en la francia lingvo la elparolo ne estas regula.
Ĵus mi trovis la elparolon de la vortoj kiaj "suis" malfacila... Mi ŝajne elparolas ĝin kiel "ŝi".

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-02 18:11:42

"suis" elparolas [Sɥi] kun Internacia Fonetika Alfabeto eble esperente kiel najbare sŭi.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-03 06:31:47

Pino:"suis" elparolas [Sɥi] kun Internacia Fonetika Alfabeto eble esperente kiel najbare sŭi.
Kaj nun estas granda ĝeno por mi elparoli la literon "r"... Ŝajnas ,ke ĝi ne estas elparolata kiel en esperanto. Kaj ĉu la "pas étudiant" en la frazo "Je ne suis pas étudiant" estas elparolata kiel "pazejtjudjan"?

Pino (Montri la profilon) 2007-majo-03 11:21:50

Cirkaŭ etudjan
sed "u" elparolas [y] en Internacia Fonetika Alfabeto
kaj "an" elparolas [ã]

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-04 06:33:11

Pino:Cirkaŭ etudjan
sed "u" elparolas [y] en Internacia Fonetika Alfabeto
kaj "an" elparolas [ã]
Laŭ mia orelo [ã] similas al "ong" ...
Fakte mi ne komprenas kiel elparoli [R]. Ĉu vi povus priskribi la maniero elparoli "r"?

Reen al la supro