Đi đến phần nội dung

Kelkaj unuaj demandoj

viết bởi Terurĉjo, Ngày 06 tháng 5 năm 2007

Tin nhắn: 22

Ngôn ngữ: Esperanto

Fons Lacrimarum (Xem thông tin cá nhân) 21:59:47 Ngày 07 tháng 5 năm 2007

Ni havas en la pola sube participojn:

1. Participo adjektiva nuna aktiva
faranta - robiący/-ca/-ce (m,f,n)

2. Participo adjektiva pasinta pasiva
ekfarita (finita) - zrobiony/-na/-ne
alia:
"-ty", "-ta", "-te", "-ni", "-ci"

3. Participo adjektiva pasinta aktiva
kreskita - wzrosły
alia:
"-ła", "-łe", "-li"

4. Participo adverba nuntempa
kiam iu faras - robiąc

5. Participo adverba antaŭa
kiam iu faris - robiwszy
alia:
"-łszy"

Jes, tro komplikita, ankaŭ por mi :/ - Mi uzas nur 2 kaj 4 en normal-tag-parolado

Kaj imperativo - mi estas iom surprizita ke en la rusa vi ne havas imperativon por 1 kaj 3 personoj. Ni havas:

Niech pomyślę! - mi pripensu! (baza frazo ridego.gif)
Pomyśl! - pripensu!
Niech pomyśli! - ĝi pripensu! (io ajn genro)
Pomyślmy! - ni pripensu!
Pomyślcie! - vi pripensu! (plura)
Niech pomyślą! - ili pripensu!

"Niech" (elparolu ñeĥ) neniam signifas ion ajn alian krom imperativo.

Pino (Xem thông tin cá nhân) 11:08:12 Ngày 08 tháng 5 năm 2007

Ŝajne en la Franca ekzistas imperativo por la unua persono plurala. Estas eble diri "Ni faru" en la franca.
Jes, apprenons.

mnlg (Xem thông tin cá nhân) 10:29:52 Ngày 11 tháng 5 năm 2007

Terurĉjo:
1. Ĉu iu lingvo havas participojn kaj adverbajn participojn de venonta tempo?
Jes, en la itala estas tri, kiuj venas de la latina:

futuro (estonta)
nascituro (naskiĝonta)
venturo (venonta).

La latina plu havis ekz. "morituro" (mortonta).

Ili estas la nuraj kaj oni ne konstruas novajn.
Ĉu iu lingvo havas normalan imperativon en 1 aŭ 3 personoj?
La itala imperativa verbo posedas validajn formojn por ĉiu persono krom "mi" (do: vi, li/ŝi/ĝi, ni, vi (plurala), ili). Oni tamen ne uzas ilin ofte.

super-griek (Xem thông tin cá nhân) 08:38:35 Ngày 17 tháng 5 năm 2007

1. Ĉu iu lingvo havas participojn kaj adverbajn participojn de venonta tempo? Ekzemple, venonta, laboronta, ironta, vendota, skribota, dirote kaj t.p.
La rusa lingvo ilin ne havas.
Por diri ruse "skribota letero" mi devas diri "letero, kiun mi skribos" aŭ "letero, kiun mi intencas (volas) skribi".
La Nederlanda lingvo ne ilin havas: ni nur havas aktivan participon de la nuna tempo kaj pasivan participon de la pasinta tempo.
La unua oni ne tre ofte uzas. La participon de la pasinta tempo oni ankaŭ uzas por konstrui novajn tempformojn (kiel en la Angla).

Jen kelkaj formoj:

nuna tempo:
werken: werkend (laboranta)
zijn: zijnd (estanta)
spelen: spelend (ludanta)

pasinta tempo:
werken: gewerkt (laborita)
zijn: ik ben geweest (mi estas estinta)

Kiel Mnlg jam menciis, la Latina havas aktivan participon de la venonta tempo.
2. La rusa lingvo havas imperativon nur en dua gramatika persono. Ruse "faru" signifas "ci faru" aŭ "vi faru". Mi ne povas imagi ruse frazojn "mi faru", "li faru", "oni faru". Mi estas devigata paroli: "lasu min fari, mi devas fari", "lasu lin fari" aŭ ion similan (пусть он сделает, я должен сделать).
Ni nur havas duapersonan imperativon, sed ekzemple la Latina lingvo havas imperativojn por ĉiuj personoj.

Mi kredas ke mi tre ŝatos tiun-ĉi forumon.

Amike,

Andreo.

Filu (Xem thông tin cá nhân) 13:45:15 Ngày 21 tháng 7 năm 2007

Terurĉjo:Hura!
Mi komencas la fadenon!
Jen miaj demandoj:
1. Ĉu iu lingvo havas participojn kaj adverbajn participojn de venonta tempo? Ekzemple, venonta, laboronta, ironta, vendota, skribota, dirote kaj t.p.
La rusa lingvo ilin ne havas.
Por diri ruse "skribota letero" mi devas diri "letero, kiun mi skribos" aŭ "letero, kiun mi intencas (volas) skribi".
2. La rusa lingvo havas imperativon nur en dua gramatika persono. Ruse "faru" signifas "ci faru" aŭ "vi faru". Mi ne povas imagi ruse frazojn "mi faru", "li faru", "oni faru". Mi estas devigata paroli: "lasu min fari, mi devas fari", "lasu lin fari" aŭ ion similan (пусть он сделает, я должен сделать).
Ĉu iu lingvo havas normalan imperativon en 1 aŭ 3 personoj?
Anticipe dankema Terurĉjo.
1. En la franca, unuvorte nur uzeblas du participajn tempojn:
- la pasiva pasinta participo (-ita);
- la aktiva nuntempa participo (-anta kaj -ante).

Sed kutime eblas enfrancigi la aliajn kazojn aldonante nur kelkajn vortojn.

2. "ni ...u" unuvorte france tradukeblas, ĉar kontraŭe al Esperanto, la finaĵo malsamas inter la diversaj personoj, kaj tiel oni povas malaperigi la vorton "ni".

Tamen, ne ekzistas versioj unuvortaj por "mi/li/ŝi/oni/ili ...u". Se oni deziras france traduki tian Esperanton, oni aldonu la verbon "devi" antaŭ la verbo imperativa.

Ekz. "Li faru tion" >> "Li devas fari tion"

"Ĉu ŝi faru tion?" >> "Ĉu devas ŝi fari tion?" (oni ne uzas "ĉu" tiukaze en la franca, sed la vortordo, kiun mi indikis poste, montras la demandecon de la frazo laŭ la reguloj francaj)

Fabcxu (Xem thông tin cá nhân) 14:36:22 Ngày 29 tháng 7 năm 2007

Dankon al Terurĉjo pro ekŝpino de tiu ĉi diskutfadeno!! Mi taksas interesa kompari niajn naciajn lingvojn kun nia internacia. Cetere, povus esti tre interese kolekti kompar-elementojn inter naciaj/regionaj/lokaj lingvoj kaj esperanto, ĉar laŭ pedagogia vidpunkto, estus interese dum esperanto kursoj ankaŭ konigi al lernantoj kiel okazas pri iu gramatikaĵo en fremda lingvo, precipe kiam la gramatikaĵo en la koncerna lingvo similas al tiu rilata en esperanto. Tiel, tra esperanto, homoj povas interesiĝi al aliaj lingvoj.
Oni povus profiti tiun ĉi vikion por peti homojn kolekti tie klarigojn en esperanto pri la similaĵoj inter sia lingvo kaj esperanto. Tiel ni disponus je komparfonto por pliriĉigi kursojn de esperanto je malfermeco al aliaj lingvoj. Kion vi opinias pri tio?
Ĝis.

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 23:25:50 Ngày 29 tháng 7 năm 2007

Fabĉu:Dankon al Terurĉjo pro ekŝpino de tiu ĉi diskutfadeno!!
Mi ja ne estas araneo! okulumo.gif

Pli serioze, mi opinias, ke komparado kun aliaj lingvoj dum komencaj paŝoj de lernado de Esperanto ĝenas al lernantoj enprofundiĝi en Esperanton.
Tiuj komparoj utilas al instruantoj (instruistoj) kaj spertuloj. Al mi multe malhelpas mia tro bona scio de mia gepatra lingvo. rideto.gif
Sed ĉar mi jam pasis miajn unuajn paŝojn, mi scivolemas pri aliaj lingvoj kaj apogas Farbŝu-on. Tamen troa malfermeco al aliaj lingvoj, laŭ mi, povas malhelpi al Esperanto (Lingvo Internacia, artefarita kaj kolektita de diversaj lingvoj), malgraŭ tio, ke novaj vortoj aperas plejparte angla-devenaj. Sed mi jam skribis pri tio.

ora knabo (Xem thông tin cá nhân) 09:31:29 Ngày 04 tháng 8 năm 2007

oni ne povas diri kroate "faronta" per nur unu vorto. Sed, ĉi-somere, mi aŭdis de unu homo, kiu kantis "amita, amata, amota" ke oni povas diri tion per nur unu vorto en la litovia. Mi ne certas, eble ĉi tie estas iu litovano?

bluaMauritius (Xem thông tin cá nhân) 09:30:52 Ngày 01 tháng 9 năm 2007

Stulta mia demando:

Czu la rubriko, kiun vi, alparolata la administracio, tie czi havas, koncernas
lingvojn krom Esperanto, do ankau inkluzive czerande au reformeme, au czu lingvojn exter Esperanto (do exkluzive de Esperanto), qvankam jes povas esti po-donitaj iuj tradukoj en Esperanton sube?

---hdito ~*~

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 11:25:09 Ngày 01 tháng 9 năm 2007

Mi opinias, ke oni povas diskuti tie ĉi ĉiujn lingvojn, kiel koncernantajn al Esperanto (esperantidojn multegajn), same tiel aliajn planajn artefaritajn lingvojn.
Krome, ĉiuj naciaj lingvoj, vivaj aŭ mortaj, estas bonvenaj.
Ĉiuj lingvoj en la forumo havas egalajn rajtojn.
Sed, malgraŭ tio, ke la ĉefa lingvo por interparolo estas Esperanto, oni evitu iajn ajn duskutojn pri ĝi tie ĉi.

Quay lại