Al la enhavo

Ĉu vi povas kompreni tekston je LidePla?

de sunnynai, 2014-februaro-03

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-09 14:00:22

Ne, mi malbone konprenas Esperantom, sed tute ne "LidePla."

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-julio-24 11:28:40

Daŭras kreado de nova kurso por Lidepla en uzo de parolata dialogo. Tio kurso bazas sur KK-filmo Valkaama. Ĝis nun ses scenojn estas elektita, kiojn estos bazo por tiu kurso nomiĝa 'Novela de Runa e Lasse' (NoRuLa). Lernmaterialoj estos tioj kion programaro Lingofox povas kreii.

sceno 2 (ankoraŭ mankas Lidepla voĉo)
sceno 7 (antaŭnelonge ekis por kreiu ĝin)

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-17 05:03:21

Ankoraŭ restas skizo. Tamen, jen, dublita/parolita versio de NoRuLa, sceno 2*.

Sekva versio enhavos anglan subtekston kaj plu akuratan lideplan subtekston.

Bonvolu komenti.

*Nun novaj versioj estas alŝuti ĉe Youtubo-retejo.

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-aŭgusto-20 11:49:44

NoRuLa, sceno 2: Youtuba-rullisto enhavas plibonigitan, dublitan/parolitan version; ankaŭ version kun angla subteksto k.t.p.

bryku (Montri la profilon) 2016-septembro-11 22:04:54

Mi ne komprenas kialojn krei novajn lingvojn se oni jam havas esperanton, maturan kaj havantan multe da uzantoj. Tio estas simple la perdo de tempo.

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-septembro-13 10:31:09

Por mi, lernu Lidepla-n (same Esperanton), tio ne estas lingvapolitika afero. Simple mi ŝatas Lidepla-n pri sia lingva karaktero, ne pri iu de lingvapolitikaj "fantazioj" oni povus apliki ĝin. Lingveca, Esperanto kaj Lidepla estas konstruita laŭ diferencaj konzeptoj konzerne sia permesa malpreprecizeco. Tiuj, kiuj volas konstrui ion de planlingvo, tiuj ne kolerigas min.

Ne en unkorpmetafora lago salita mi volas naĝi, en diverseca lago vivanta, tie mi volas naĝi. Se aliaj fiŝoj buŝkaptus miajn piedojn dum mi naĝas; tio ne estas katastrofo; plu tio estas tipo de naturo kion mi ŝatas. Fantazioj de unkorpmetaforo (Volkskörper), tio nur enuigas min.

Mi ankaŭ volas menci, ke regula mi partoprenas ĉe Esperanto renkontiĝoj. Esperanton kaj Lidepla-n, kune "riĉigi" mia vivo.

MarcDiaz (Montri la profilon) 2016-septembro-13 10:41:00

bryku:Mi ne komprenas kialojn krei novajn lingvojn se oni jam havas esperanton, maturan kaj havantan multe da uzantoj. Tio estas simple la perdo de tempo.
Oni povas krei novajn planlingvojn, ĉar eble povas ekzisti pli bona planlingvo ol Esperanto. Se oni ne scias, kiel Lidepla funkcias, oni ne povas scii, se ĝi estas pli aŭ malpli bona. Do, la eblo ekzistas, ke Lidepla estas pli bona ol Esperanto.

Do, tion, kion lagtendisto faras, trovas mi bona kaj interesa ideo. Laŭ mi ne estas perdo de tempo. Kompari du lingvojn povas esti interese kaj utile. Precipe se oni ŝatas ĉi tiun agadon.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-septembro-13 20:00:09

MarcDiaz:
bryku:Mi ne komprenas kialojn krei novajn lingvojn se oni jam havas esperanton, maturan kaj havantan multe da uzantoj. Tio estas simple la perdo de tempo.
Oni povas krei novajn planlingvojn, ĉar eble povas ekzisti pli bona planlingvo ol Esperanto. Se oni ne scias, kiel Lidepla funkcias, oni ne povas scii, se ĝi estas pli aŭ malpli bona. Do, la eblo ekzistas, ke Lidepla estas pli bona ol Esperanto...
La eblo ekzistas, sed ĝi ne estas kialo por adopti ĝin. La unua demando kiu frapas min estas: pli bona por kio? Se ĝi estas nur pli logika aŭ pli regula ktp, ni jam scias ĉi tiu argumento. Ni vidas la saman argumenton kiel kialo elekti Esperanto (aŭ io alia lingvo) anstataŭ la Angla.

Eĉ se Esperanto ne estas (sufiĉe) perfekta, ĝi havas faktajn uzantojn, komunumojn kaj historio. La historio de la angla lingvo devus diri al vi ke tiu gravas. Mi suspektas ke la plejparto de la aliaj 'planlingvoj movadoj' konsistas el ne pli ol kelkaj uzantoj. Tio ne estas lingvo, ĝi estas nur hobio.

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-septembro-14 13:01:30

Vestitor:Eĉ se Esperanto ne estas (sufiĉe) perfekta, ĝi havas faktajn uzantojn, komunumojn kaj historio.
Tute jes. Simple: Esperanto funkcias.

Vestitor:Mi suspektas ke la plejparto de la aliaj 'planlingvoj movadoj' konsistas el ne pli ol kelkaj uzantoj.
Ĉiam konfuzas min strebo de kelkaj esperantistoj por enmetu ĉion de agado per uzante planlingvo Esperanto al iu de lingvapolitiko (=movadumu?).

Vestitor:Tio ne estas lingvo, ĝi estas nur hobio.
Sonas kia lingvapolitika logiko de Detlev Blanke.

Tute jes, por mi, mi decidas mem, kio planlingvo Esperanto estas. Mi decidis, ke por mi, planlingvo Esperanto restis, restas, restos hobion. Estas pri tio, ke pleje mi nur konsumas tion, kion aliaj organizas, produktas k.t.p. Ankaŭ mi ne devas pravigi min al iu de "fantazia movado" por agu tiel mi volas.

Christa627 (Montri la profilon) 2016-septembro-14 19:40:21

bryku:Mi ne komprenas kialojn krei novajn lingvojn se oni jam havas esperanton, maturan kaj havantan multe da uzantoj. Tio estas simple la perdo de tempo.
La kialoj por krei novajn lingvojn estas tre diversaj. Oni ja ofte kreas lingvon por esti internacia helplingvo, supozata pli taŭga ol Esperanto. Sed oni ankaŭ kreas lingvojn por eksperimenti pri tio, kia lingvo povas esti; ekzemple kiel logika, kiel simpla, kiel preciza, ktp. Aŭ oni kreas lingvojn por fikcia mondo, por igi ĝin pli realeca. Aŭ oni kreas lingvon nur por kontentigi sian propran guston. Ĉu estas farinda ago? Ĉu senutila perdo de tempo? Laŭ mi, se la lingvo-kreanto ĝuas sian lingvo-kreadon kaj sentas, ke ĝi riĉigas la vivon, eĉ kun ne-realecaj revoj, ĝi estas farinda afero. Hobio, jes, verŝajne, sed hobia lingvo ja estas lingvo, kaj iufoje oni eĉ trovas personojn, kiuj volas lerni ĝin, kaj ekestas komunumo! Ne ĉiu planlingvo devas havi "movadon", nura komunikado sufiĉas, aŭ eĉ la ĝuo de la kreado mem.

Reen al la supro