Al la enhavo

la prova versio de la optimuma aro da morfemoj

de SEN7759, 2014-novembro-22

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 12:22:14

"Sed vi devos obteni konsenton de plejmulto de niaj samideanoj se vi deziras, ke ĝi iĝu iu oficiala lernolibro."

Ĉi tio estas ne eble. La lernolibro estas por progresigaj klasoj.

"Iuj bildoj povas igi ĝin maltaŭga por infanoj (kun sango, armiloj, ktp), aŭ kontraŭi iujn lokajn leĝojn."

Por 12+.

"Due ĝi povas ŝajni ne politike neŭtrala."

Problemo pri internacia lingvo ne estas politike neŭtrala.

"... Oni vidas tion el la kroma vortlisto en la fino de la libro."

Jes. Jen tio estas aldonaĵo por tre proksimumaj komprenaĵoj de vortoj en diskutaj de socialaj grupoj/retoj

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 14:44:55

Kiel aro de morfemoj povas esti plej bona (optimuma) se la kompreno estas proksimuma? Vi devas doni precizajn difinojn de la nebazaj vortoj per la bazaj, kiel faris CK Ogden, la kreinto de Basic English, publikigante vortaron de la normala angla per difinoj en la baza.

Plie, vi devas klarigi, kiel vi mezuras optimumecon, por ke iu povas kontroli, ĉu la aro estas optimuma aŭ ne, kaj ĉu ĝi restas tia. Ĉu optimumeco estas la sama en ĉiuj fakoj? (scienco, teatro, poezio, babilado, ktp.)

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 15:09:41

1. Mi ne estas lingvisto k ne devas doni precizan difinojn. Por tio estas PIV, ekzemple.
Gerda malaperis, Feino, ekzemploj estas demonstroj.
2. Ni ne devas klarigi, sed devas fari ekzemplon de lernolibro.
3. Ne estas sama. Konciza baza lernolibro (10+) kun konvinka enkonduko, en kiu oni uzas 900 morfemojn (gravajn por produkti vortojn por ĉiutaga komunikado, bazinstruado, turismo), kun libera licenco, bele dezajnita kaj havebla sur dekoj da retejoj (simple oni faru ligilojn al kelkaj retejoj).

Reen al la supro