去目錄頁

Mano kaj piedo

从 Terurĉjo, 2008年1月17日

讯息: 4

语言: Esperanto

Terurĉjo (显示个人资料) 2008年1月17日下午6:07:11

Ĉu mano apartenas al brako kaj piedo al kruro? Por mi estas strange, ke mano kaj brako estas apartaj vortoj. Kio estas brakumo? Ĉu manpremo?
Mi tenas la ŝaŝlikojn en manoj (en la foto maldekstre). Sed ruse mi dirus, ke mi ilin tenas en brakoj, ĉar la vorton "mano" ni preskaŭ neniam uzas.
Ruse "рука" - mano aŭ brako (mi ne scias)estas parto de homa korpo de ŝultro ĝis la finoj de fingroj.

mnlg (显示个人资料) 2008年1月19日上午12:00:42

Terurĉjo:Ĉu mano apartenas al brako kaj piedo al kruro?
Jes. Mano estas post pojno. Piedo estas post piedartiko.
Por mi estas strange, ke mano kaj brako estas apartaj vortoj. Kio estas brakumo? Ĉu manpremo?
brakumo estas ĉirkaŭpreno per brakoj.
Ruse "рука" - mano aŭ brako (mi ne scias)estas parto de homa korpo de ŝultro ĝis la finoj de fingroj.
Mi ne sciis tion. Interese!

Achnaton (显示个人资料) 2008年1月30日上午8:04:39

Terurĉjo, jen korpopartoj: http://www.edukado.net/upload/forum/567.pdf rideto.gif

Ĉevalo (显示个人资料) 2008年2月2日上午5:53:48

PIEDO + MALEOLO + KRURO + GENUO + FEMURO = GAMBO
MANO + POJNO + ANTAŬBRAKO + KUBUTO + ŜULTRO = BRAKO

回到上端