Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aprilo-04 14:36:51

Miasupoze, tiu impona stel-rangigo indikas ne tiom aktivecon, kiom lojalecon al liberastaj, pseŭdo-demokratiaj ideoj. Kiam aperis tiuj amindaj steletoj, mi, miamemore, havis pli ol kvardek steletojn, sed tre baldaŭ, eble eĉ sekvatage, mi havis jam nur du steletojn.
Ridinda estas ankaŭ elpensaĵo pri plusoj-minusoj, kiu, miatakse, estas kvazaŭ primitiva ludeto por infanecaj nebul-mensuloj, kiuj ne kapablas polemiki adolt-maniere.
Malsaĝa, miaopinie, estas ankaŭ limito de mesaĝ-kvanto. Kiel mi rimarkis, kelkaj fermitaj fadenoj estas plu aktive vizitataj, ekzemple, "Anekdotoj", "Slovianski", "Birdoj al Alta". Ĉi-lasta, miasupoze, estis kaj estas utila por komencantoj el Ĉinio, kvankam ties "mastro", se li volus, povus ja lanĉi novan fadenon, por daŭrigi sian temon.
Verdire, por mi tutegalas, kion plu entreprenos la nuna solece-heroeca administranto de la forumo, sed se li/ŝi/ri nuligos la menciitajn elpensaĵojn, tion probable aprezos ne nur mi, sed ankaŭ aliaj forumanoj.

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-julio-12 14:04:47

Hodiaŭ gravas aldoni subtenon de Esperanto en elektroasistantoj.

Iam oni volis fari tion en la gugla asistanto, sed ĝis nun tio ne okazis. La sekva paŝo estas HUAWEI-Asistanto (la rusa jam estis aldonita tie).

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-septembro-12 16:54:44

"Granda Internacia Konferenco pri Instruado de Esperanto en Lernejoj estis okazigita en 1922 en la domo de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo. Partoprenis oficialaj reprezentantoj el 16 ŝtatoj, kaj lernejestroj kaj edukistoj el 28 landoj.

La konferenco pasis rezolucion favore al Esperanto.
Surbaze de tiu preparlaboro, la Sekretariato prezentis al la Tria Asembleo en la 28a de junio 1922 dikan raporton, titolita “Esperanto kiel Internacia Helplingvo”.

La raporto traktis, kiel Esperanto estis praktike utiligita en multaj internaciaj konferencoj, kaj diris:

“Esperanto estas vivanta lingvo … Oni povas esprimi
emociojn en Esperanto. Post 35 jaroj, la lingvo nun posedas sian propran stilon …

Multaj membroŝtatoj raportis pri pozitiva morala influo de Esperanto al infanoj, kaj pri la utileco de Esperanto altiri interesojn de infanoj al aliaj landoj, aliaj popoloj, historioj kaj geografioj.

Multaj instruistoj uzis Esperantan instruadon por infanoj havi intereson pri la Ligo de Nacioj kaj ĝia ideo de la universala paco kaj kunlaboro …

Eblas diri kun la perfekta vero, ke Esperanto estas okoble aŭ dekoble facila ol ĉiuj fremdaj lingvoj, kaj oni povas lerni kaj paroli la lingvon perfekte ne lasante sian landon.

Estas vivanta komunumo, kiu sukcese utiligas la neŭtralan internacian lingvon en profesia laboro en korespondado kaj en vojaĝo …

La Ligo de Nacioj devas bonan kialon rigardi
kun intereso kaj la evoluon de la Esperanto-movado.

Se ĝi estus plimulte uzata, venus la tago, kiam la movado kondukos al la granda rezulto de la morala unuiĝo de la mondo.”" ("Esperanto en la 21a Jarcento" (LEE Chong-Yeong):
https://books.google.ru/books?id=vGZqDwAAQBAJ&...).

Estas necese refoje fari Grandan Internacian Konferencon pri Instruado de Esperanto en Lernejoj.
(UEA, ILEI kaj Kuriero UNESKO povas esti utilaj por tio).

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-septembro-14 09:09:34

Estus okazo por ĝisdatigi la raporton de SDN, per centjara sperto de nia movado. Tiel oni vidus - kaj vidigus, ĉu ĝiaj asertoj estas trafaj aŭ ne.

Estus ankaŭ okazo por esperanta movado vidi ĉu io estas plibonigenda.

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-novembro-04 09:18:23

Oni scias, ke la verda kvinpinta stelo en Esperanto (1892) estas simbolo de espero sur kvin kontinentoj.
Sed ĝi estas la antikva simbolo kaj utilaj asocioj eblas.

En la antikva Ĉinio, la kvinpinta stelo indikis la interagadon de kvin bazaj elementoj: fajro (supro, ruĝa, rito), tero (la dekstra supro, flava, konfido), metalo (la dekstra malsupro, blanka, justeco), akvo (la maldekstra malsupro, nigra / blua, saĝo), arbo (la maldekstra supro, verda, humaneco).

En la antikva Egiptio ĝi simbolis la stelon.
En la antikva Babilono ĝi estis simbolo de sunodio Ŝamaŝ (ankaŭ la kvarpinta stelo estis lia simbolo), servita kiel protekta talismano (kiel en multaj aliaj kulturoj).

Iufoje ĝi estis sur la sigeloj de A. la Makedona, Salomono, Konstanteno la Granda.

Por la pitagoreanoj, eble, ĝi estas signo de aparteno al ilia komunumo. Kelkaj el ili kredis, ke la mondo konsistas el kvin interligitaj elementoj (Fajro, Akvo, Aero, Tero kaj Etero) (ne unu linio atingis nin de Pitagoro mem).

"Aliaj grekoj prezentis kvin literojn ĉirkaŭ ĝi:
ύ - ύδωρ (akvo) (la supro);
Γ - Γαια (tero) (la maldekstra supro);
ί - ίδέα (la dekstra malsupro), ideo aŭ spirito, laŭ alia versio - ίερόν (templo);
έ - έιλή (la dekstra supro), fajro;
ά - άήρ (la maldekstra malsupro), aero."
La alia interpreto:
Tero, fizika forto kaj stabileco (la maldekstra malsupro);
fajro, kuraĝo (la dekstra malsupro);
aero, menso, talento (la maldekstra supro);
akvo, emocioj, antaŭvido (la dekstra supro);
etero, spirito (supro).
En magio ekzistis aliaj aranĝoj de elementoj.

Asociita kun kvin virtoj: amo, saĝo, vero, justeco, boneco.
La Templanoj kaj Kavaliroj de Reĝo Arturo havas 5 kavalirajn virtojn: nobleco, ĝentileco, ĉasteco / grandanimeco, kuraĝo kaj pieco.

Por kvinpinta stelo, la proporcio de ĝia diagonalo al la distanco inter apudaj verticoj estas la ora proporcio.

Аnkoraŭ la verda stelo povas esti simbolo de humaneco, interna natureco, natura evoluo; inspiro; energio; revo; ĝermo de scio; tenera amo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-novembro-04 22:24:25

Prave, sed ne nur...

La kvinpinta stelo ankaŭ aperas sur multaj naciaj flagoj (simbolo de povo, sendependeco) aŭ sur la grad-insignoj de la militistoj montrante kie ili estas en la hierarkio, ankaŭ hoteloj, restoracioj kaj... eĉ uzantoj de "Lernu!" - vidu maldekstre, apud via nomo!

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-decembro-03 17:04:32

Okazis volontula trejnado por Vintraj Olimpikoj en Pekino:

http://espero.chinareports.org.cn/2021-12/03/conte...

Ankoraŭ bone estus disdoni eo-foliojn kaj eo-lernolibrojn pere de volontuloj (kaj ne nur). Olimpikoj estas tre malmulte uzataj por disvastigi Esperanton.

SEN7759 (Montri la profilon) 2022-februaro-07 07:54:49

Dum la lastaj du jaroj, multaj homoj ricevis informon pri la disvastiĝo de virusoj kaj iliaj ecoj. Ĉu ĉi tiu informo povas esti uzata analoge por disvastigi Esperanton? Ni fantaziu...

1. Vi povas aldoni informon pri Esperanto (ecoj de eo / analogio kun la ecoj de eo) al disvastigata INTERESA aŭ UTILA informo. Kaj foje oni povas kunsendi dosieron kun lernolibro/interesa artikolo pri EO.
2. Faru komentojn/subskribojn menciante eo al rapide kaj vaste disvastigataj fotoj, sondosieroj kaj videodosieroj.
3. Faru akompanan reklamadon uzante la plej bonajn reklamajn specimenojn, metodojn kaj teknikojn.

StefKo (Montri la profilon) 2022-februaro-07 09:12:00

SEN7759:Dum la lastaj du jaroj, multaj homoj ricevis informon pri la disvastiĝo de virusoj kaj iliaj ecoj. Ĉu ĉi tiu informo povas esti uzata analoge por disvastigi Esperanton? Ni fantaziu...

1. Vi povas aldoni informon pri Esperanto (ecoj de eo / analogio kun la ecoj de eo) al disvastigata INTERESA aŭ UTILA informo. Kaj foje oni povas kunsendi dosieron kun lernolibro/interesa artikolo pri EO.
2. Faru komentojn/subskribojn menciante eo al rapide kaj vaste disvastigataj fotoj, sondosieroj kaj videodosieroj.
3. Faru akompanan reklamadon uzante la plej bonajn reklamajn specimenojn, metodojn kaj teknikojn.
Interesa ideo!
Mi havas tian.

Ekde la jaro 2001 estas internacia festata ĉiujare la 26-an de septembro Eŭropa Tago de Lingvoj, La Konsilio de Eŭropo starigis ĝin kiel nova ĉiujara festo. Mi scias ke iuj lernejoj faras okaze de la Tago diversajn lingvajn aranĝojn.
Okaze de tio oni povas dissendi al lernejoj materialojn pri E. kaj por lernado de E. Se ili estus interesa, (ia. poeziaĵojn kiujn lernantoj konas en siaj naciaj lingvoj oni povus deklami en E., ktp.), povas esti iuj lernantoj interesiĝus pri E. Esenca elemento: la voĉa prezentado de E. devus esti profesia, aliokaze ĝi estos la malreklamo. Mi demadas min: kiom da fakuloj pri E., kiuj volus fari tion (aŭ kunlabori pri tio), ekzistas?

SEN7759 (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 13:42:27

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro