Al la enhavo

Kial Nazarbajev “venkis” Esperanton?

de Frano, 2015-julio-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2015-julio-26 18:59:48

La urbestraro de Kazanj, la ĉefurbo de la respubliko Tatarstano (en Rusio), ŝanĝis la nomon de strato Esperanto.
Nova nomo estas Nursultan Nazarbajev strato (nuna prezidanto de Kazaĥujo).
Vidu la artikolon en La Balta Ondo

Sed kial ?!
La Balta Ondo:Irek Ŝaripov, direktoro de la Domo de amikeco de la popoloj de Tatarstato, jene klarigis la ŝanĝon de la stratnomo:
Ni pensas, ke la decido pri renomigo de la strato Esperanto honore al Nazarbajev estas tre bona, ĉar Esperanto estas unu el la fiaskintaj projektoj de la juna Sovetia ŝtato. Tiam oni opiniis, ke ĉiuj ekparolos en ĉi tiu nova lingvo. Ĝi estas nerealiĝinta projekto, kaj ni do pensas, ke nomŝanĝo estos sufiĉe sendamaĝa.
??????!!!!!

Ĉu eble tio vere "estas tre bona" decido ?

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-julio-26 22:30:25

La peticio ne estas tradukita esperanten.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-26 23:58:27

Prave, la peticio estas nur en la rusa lingvo.

Tamen, ĝi tekstas: "Nomu omaĝe al Nursultan Abiŝeviĉ Nazarbajev novan straton aŭ riverbordon, kaj la nomon Esperanto konservu sur la mapo de Kazano".

Mi ne scias kial la organizantoj ne publikigis E-lingvan version: verŝajne ili celas subtenon precipe de lokaj loĝantoj kaj do celas prezenti ĝin kiel iniciaton de lokaj loĝantoj al la urbestraro.

La teksto klarigas ke la nomo aperis en 1930-aj jaroj danke al iniciato de lokaj esperantistoj, kaj havas por Kazan-anoj kaj Tatarujanoj historian valoron, ĉar ekzemple konata Tataruja verkisto kaj dramaturgo Ŝamil Usmanov estis esperantisto, kiu poste, ekde la fino de 1930aj jaroj estis persekutata far la sekreta polico NKVD, ĉar tiam la oficiala sinteno al Esperanto en Sovetunio iom ŝanĝiĝis.

Inter la jaroj 1947–1988 la strato nomiĝis laŭ la politikisto Ĵdanov: miaj rusiaj amikoj atentigas min, ke li estis sufiĉe granda fiulo, proksima kunlaboranto de Stalin. Ekde la jaro 1988 la strato denove nomiĝis Esperanto.

Oni sekve esprimas ankaŭ aprezon al s-ro Nazarbajev: li akiris novajn impulsojn por Kazaĥuja ekonomio, tial pli taŭga omaĝo al li estas nomi laŭ lia nomo iun straton en la novaj kvartaloj, kiel Innopolis aŭ Smart-City

Ankaŭ vi povas subskribi la peticion. Jam subtenis ĝin pli ol 5000 subskribintoj.

Vi povas ankaŭ fotiĝi kun la ŝildo kun Esperantlingva surskribo "Mi/Ni loĝas en la strato Esperanto", kiel nuntempe faras multaj Kazananoj (eĉ, kaj fakte plejparte, neesperantistoj! kaj kompreneble oni povas tion fari eĉ se oni ne loĝas en tiu strato), kaj afiŝi la foton sur Fejsbukon. Uzu tiam la kradvorton ‪#‎lastratoEsperanto‬

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-27 01:54:03

mateno:kiel nuntempe faras multaj Kazananoj
Ses ne estas 'multe' iamaniere.

Tio ĉio estas provokacio de kontraŭrusa kvinkolono, por malstabiligi la nacian situacion en Tatarstano.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-27 13:11:01

Bonvolu klarigi kiel ekzakte estas tiu agado "kontraŭrusa". Ĉar mi vere ne povas kompreni tion.

Cetere, se iu alinomigas straton, kiu dum la lastaj 25 jaroj, kaj dum entute pli ol 40 jaroj de la urba historio, havis la saman nomon, kaj donas al ĝi tute novan nomon, ĝuste tiun agon mi nomus malstabiliga; kaj ne la movadon por konservi la antaŭan nomon.

Eble 8 sinfotintoj ne estas multe. La subskribintoj estas tamen pli ol 5000 sur la peticio.

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-27 13:51:24

mateno:ĝuste tiun agon mi nomus malstabiliga; kaj ne la movadon por konservi la antaŭan nomon.
Homoj ŝanĝojn ĉiam ne ŝatas. Sed tio ne signifas ke ni ne devus ion ŝanĝi. Ĉi tio gesto de bonvolo estas grava, senbazaj protestoj ne estas. Esperantistoj en Rusio estas 900-iom uloj; nenio en Kazano pri Esperanto mem zorgas, ekcepte iaj konataj aktivistoj de l' kvina kolono. Esperanto tieokaze estas nur preteksto.
Kaj kontraŭrusaj fekuloj ĉion subscribos, se tio donos atenton al ili.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-27 15:49:38

Armand6:Homoj ŝanĝojn ĉiam ne ŝatas.
Tio estas troa relativigo. Ne estas tiel.

Tamen, se "stabileco" por vi signifas "ĉiam obei tion kion oni decidas supre", tiukaze ne, dankon, mi ne volas tian stabilecon.

Civitana aktivismo ne estas agado kontraŭ sia lando; ĝuste male, ĝi estas grava parto de socia kaj politika vivo.

Ekzemple mi transloĝiĝis el lando, kie civitana aktivismo ja estis, sed ne tre granda, al lando, kie civitana aktivismo estas pli granda, kaj mi povas diri ke mi sentas min pli bone pri tio kaj ke tiaspeca aktivismo estas prosperiga por la lando.

Homoj, kiuj por vi estas "kvina kolono" kaj eĉ "fekuloj", laŭ mi estas espero de Rusio, kiu aŭguras pli bonan estonton por ĝi; male, homoj kiuj fiparolas pri civitana aktivismo, damaĝas sian landon.

Mi komprenis, ke estas grave dignigi s-ron Nazarbajev, por havi bonajn rilatojn inter Tatarujo/Rusujo kaj Kazaĥujo. Tamen, la aktivistoj ne estas kontraŭ tio; vi ŝajne kredas ke jes, sed mi ne komprenas kial. Ili neniel fiparolas pri Nazarbajev, kaj ankaŭ ili ekzemple ne diras (kio estus sufiĉe neŭtrala, sed tamen kontraŭus la supre esprimitan celon) ke "nomi stratojn laŭ vivantaj homoj estas malbona principo". Ne. Nenio tia. Ili ja proponas nomi laŭ Nursultan Nazarbajev straton, sed iun alian, novkonstruitan straton; kiel ili klarigas, tiaj stratoj estas en la novaj kvartaloj, kiuj havas brilan estonton kaj baldaŭ estos en la centro de vigla komerca vivo.

Sed kia esperantisto vi estas, se vi malgravigas, eĉ malpravigas Esperanton ĉar estas "nur" ĉ 900 esperantistoj en tuta Rusio? (Cetere, de kie estas tiu nombro? Estas konate ke hodiaŭ multaj homoj lernas Esperanton interrete kaj ne eblas ilin iel nombri, ĉar ili ne registriĝas ie.) Ĉu tial Esperanto ne meritas havi straton? Sciu, Esperanto-strato aŭ placo ekzistas en multaj urboj de la mondo. Kaj kompreneble, homoj povas simple nur ŝati la ideon kaj favori la nomon, eĉ se ili ne pretas elspezi energion kiu necesas por lernado na lingvo kaj efektive iĝi esperantistoj. Ne necesas ilin tuj akuzi ke ili estas "kontraŭ sia lando".

Frano (Montri la profilon) 2015-julio-27 16:18:48

Armand6:Ĉi tio gesto de bonvolo estas grava...
Vi povas elŝuti Regularon pri la toponimia komisiono de Kazana urbkomunumo (en la rusa)

Du eltiraĵoj de tiu dokumento:
Punkto 3.2 malpermesas doni nomojn honore al elstaraj personoj dum la vivo de tiuj ĉi personoj.
Punkto 3.3 postulas dekjaran templimon depost la mortodato de tiu persono antaŭ komenci eternigi lian memoron.

Verŝajne iom antaŭtempa estas tia “gesto de bonvolo”. Ĉu ne?

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-27 19:02:39

mateno:Cetere, de kie estas tiu nombro?
Laŭ la rezultoj de lasta censo en Rusio.
Sciu, Esperanto-strato aŭ placo ekzistas en multaj urboj de la mondo.
Tio ne gravas. La loĝantoj prifaifas pri ĉu ili loĝas sur la strato Esperanto aŭ ia alia.
Frano:Regularon pri la toponimia komisiono
Decidoj de interregistara nivelo superrangas regulojn de ia komisiono.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-27 23:38:33

Armand6:
mateno:Cetere, de kie estas tiu nombro?
Laŭ la rezultoj de lasta censo en Rusio.
Tre interese. Dankon, mi ne konsciis pri tio (fakte mi estis aŭdinta pri tio sed forgesinta). Tamen, mi ripetas, eĉ se ekzistus nur 1000 Esperanto-parolantoj en la tuta Rusio, simpatiantoj povas esti multe pli. Kiam vi demandas al homoj, aŭ kiam vi organizas "miksitajn" ("krokodilajn", t.e. por esperantistoj kaj "simpatiantojn") aranĝojn, vi konstatas ke estas sufiĉe multaj homoj kiuj simpatias al la ideo, kvankam ili ne elspezas la energion por vere lerni la lingvon.

Kaj tiu nombro, laŭ mi, tute ne malmeritigas al Esperanto povi havi straton.

Ĉu vi estas tiel cinika ke vi konsentas kun tiu komisiono ke Esperanto estas "fiaskinta projekto"?

Se iu hazarde ne konscias tion (?), Esperanto estas unu el plej mirindaj soci-lingvistikaj projektoj de la homaro (ivrit kaj bahasa indonesia estas aliaj, iom similaj), kiu daŭras (do estas fakta eraro imagi ke ĝi iel "finiĝis", des pli ke "per fiasko") kaj kiu ĝis nun havis tre interesajn rezultojn kaj eĉ pli interesajn ni povas atendi en la estonto, aŭ eventuale tute mirindajn se hazarde okazos ke ĝia potencialo plene efektiviĝos. Strato estas absoluta minimumo de tio kion ĝi meritas.

Eble ne ĉiuj movadanoj por la "strato Esperanto" tion konscias; eble parto de ili simple ŝatas la tradician nomon kaj ne volas ĝin ŝanĝi.
Sciu, Esperanto-strato aŭ placo ekzistas en multaj urboj de la mondo.
Tio ne gravas. La loĝantoj prifaifas pri ĉu ili loĝas sur la strato Esperanto aŭ ia alia.
Evidente ili ne prifajfas.

Sed vi eble fakte celas diri ke ilia opinio ne gravas.
Frano:Regularon pri la toponimia komisiono
Decidoj de interregistara nivelo superrangas regulojn de ia komisiono.
Kaj tiun devas superrangi la opinio de la loĝantoj. Almenaŭ ideale devus.

Decidi sen konsulti la loĝantojn estas eble io al kio ĝi kutimas, sed tiel devus ne esti. Eble ankaŭ tio estas afero kiun movadanoj de "strato Esperanto" malŝatas.

Via pozicio tamen ne surprizis min. Ĝi daŭre restas antipode mala al civitana aktivismo.

Reen al la supro